Anstataux respondi, la servistino rapide kuris internen, lauxte kriante: “Alvenas la junsinjoro kiu perdis sian rajdvipon !”
La knabino gxojegis kaj diris al sia servistino: “Transdiru al li, ke li atendu momenton. Cxar mi bezonas tempon por mia tualeto kaj alivestigo antaux eliro.”
Auxdinte tion, la instruitulo gxojigxis. Li estis enkondukita en la pordon kaj vidis maljunulinon kun grizaj haroj — jen la patrino de Li Wa.
La instruitulo gxentile riverencis al sxi kaj demandis: “Mi informigxis, ke cxi tie estas vakaj cxambrooj por luigi, cxu estas vere ?”
“Jes.” respondis la maljunulino. “Sed mi timas ke nia domo estas tro malgranda kaj malvasta por logxigi la noblulon kia vi. Cxu mi ankoraux kuragxas mencii pri la lupago ?”
Kaj sxi invitis la instruitulon eniri gastsalonon tre luksan. La maljunulino sidigxis kun la instruitulo vid-al-vide kaj ekparolis :
“Mi havas dorlotatan filineton, kiu ne tre lertas en kantado kaj dancado, sed tre volontas intervidigxi kun noblaj gastoj, kaj nun mi volas ke sxi venu intervidigxi kun vi.” Kaj sxi ordonis alvoki knabinon Li Wa, kiu kun paro da brilaj okuloj, blankaj brakoj venis per graciaj pasxoj.
Surprizite la instruitulo tuj starigxis, ne kuragxante levi siajn okulojn por rigardi al sxi. Ili reciproke riverencis kaj intersxansxis kelke da komplimentoj. Cxiu parolo kaj cxiu movo de la knabino vere placxis al li, kiu trovis sin neniam vidinta tian cxarmulinon. Ili kune sidigxis, kaj prezentigxis al ili teo kaj vino en tre delikataj servicoj.
Post longa tempo, ekvualis la vespera krepusko kaj auxdigxis de malproksime tamburado. La maljunulino demandis al la instruitulo kie li logxas ? Kaj tiu mensoge respondis : “Malproksime je kelkaj lioj ekster la pordego Yanping.” Li ja esperis ke sxi invitos lin tranokti cxi tie pro la menciita tro malproksima logxloko. Sed la maljunulino diris: “Nun la tamburado jam estas disauxdigita. Tuj revenu al via loko por ne malobservi la noktan trafikmalpermeson !”
La instruitulo respondis: “Mi havis la felicxon gxui vian afablan g astigadon kaj en gxojaj interparoloj mi tute ne rimarkis alvenon de la vespero. La vojo por mia reveno estas tre longa, dume mi havas nenian parencon en la urbo. Kion fari?”
Li Wa diris: “Se vi ne sentus nian domon tro malvasta kaj nebona, kaj ni ja havis la deziron luigi al vi logxejon cxi tie, kio do malhelpas vin portempe tranokti cxe ni ?”
La instruitulo foje refoje rigardis al la maljunulino, kaj tiu nur respondis: “Jes, jes.”
La instruitulo do alvokis sian serviston alporti du rulojn da superaj silkajxoj kiel pagon de vespermangxo. Sed la knabino ridante haltigis, dirante: “Ho, laux regulo de gastigado, ne tiel agu ! Hodiaux ni ja volontas regali vin per cxio, ecx per krudaj mangxajxoj, en nia nericxa hejmo. Rilate al la alia regalo aux afero, ni traktu en alia tempo !” Tiel sxi firme rifuzis akcepti la pagon.
Post nelonge, ili translokigxis al la okcidenta halo kaj sidigxis. Tie la kurtenoj, vualoj kaj mebloj cxiuj estis okulfrape brilaj, kaj la tualeta kesto, litkovriloj kaj kapkusenoj estis el tre luksa silko. Oni bruligis kandelojn, arangxis pladojn abundajn kaj frandajn. Post mangxado, la maljunulino levigxis kaj foriris de la tablo. La instruitulo de Xingyang kaj knabino Li Wa ambaux interparolis pli intime kaj humure, sen ajna skrupulo. La instruitulo diris: “Lastfoje mi hazarde iris preter via domo kaj vi, mia kara, okaze staris cxe la pordo. Ekde tiam mia koro cxiam alkrocxigxis al vi ecx en mia songxo kaj dum mia mangxado! ”
“Ho jes !” respondis la knabino. “Al mi okazis la samo !”
“Por diri la veron,” dauxrigis la instruitulo, “hodiaux mi venas kun la celo ne sole lui domon sed por kontentigi mian sopiron dum multaj tagoj; tamen mi ne scias, cxu mi havos favoron de la fortuno ?”
Apenaux li finis sian parolon, la maljunulino eniris kaj demandis kion ili parolas. La instruitulo malkasxe diris al sxi cxion. Ridante, la maljunulino diris: “Estas nature ke inter gejunuloj facile naskigxas amo. Se ili interligigxas per harmonia amo, tion neniel povus malhelpi ecx iliaj propraj gepatroj. Tamen mia filino ja estas mal bela, cxu sxi tauxgas priservi al vi nobla junsinjoro ?”
La instruitulo levigxis. Descendinte de la perono, li riverencis kun danko al la maljunulino kaj diris: “Ho, mi volonte estu via servisto!”
La maljunulino do rigardis lin kiel sian bofilon, kaj ili disigxis nur post sata kundrinko.
La sekvantan matenon, la instruitulo translokigis cxiujn siajn pakajxojn tien kaj eklogxis en la domo de la knabino. Ekde tiam, la instruitulo tutajn tagojn fermis sin en la domo kaj ne plu vizitis aliajn lokojn. Cxiutage li kunvivis kun hetajroj, aktoroj kaj similaj, seniginte cxian komunikon kun siaj parencoj kaj amikoj, sin okupante per orgiaj ludoj. Post kiam lia mono estis fordisipita, li vendis unue siajn cxevalojn, veturilojn kaj poste servoknabojn. Tiel forpasis pli ol unu jaro, kaj restis al li neniom da servoknaboj, cxevaloj kaj mono. Sekve la maljunulino rilatis al li pli kaj pli malvarme, sed la amo de la knabino Li Wa al li kreskis ankoraux pli profunda, arda.