dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 李娃传(3)S-ino Li Wa

您是本帖的第 2771 个阅读者
树形 打印
标题:
李娃传(3)S-ino Li Wa
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
李娃传(3)S-ino Li Wa
    Iutage, Li Wa diris al la instruitulo: “Ni intime kunvivas jam unu jaron, mia kara, sed gxis nun mi ankoraux ne gravedigxis. Oni diris, ke estas Dio de Bambuaro kiu efike repagos al pregxantoj, tial mi volas ke ni preparu iom da oferajxoj kaj pregxpetu al li, cxu vi konsentus ?”
  Cxar la instruitulo ne sciis ke tio estas artifiko, li gxojegis kaj, lombardinte siajn vestojn, li preparis la necesajn oferajxojn, kune kun la knabino vizitis la templon kaj pregxpetis. Ili restis tie du tagojn kaj poste ekiris hejmen.
    Rajdante sur azeno, la instruitulo sekvis post kalesxo de la knabino. Kiam ili venis al la norda pordo de la kvartalo, la knabino diris al li: “Orienten post vojkurbigxo trovigxas domo de mia onklino en strateto. Ni vizitu sxin, por ke ni iom ripozu tie kaj ke vi intervidigxu kun sxi, cxu bone ?”
    Antauxenirinte malpli ol cent pasxojn, la instruitulo efektive vidis nealtan pordon, tra kiu vidigxis tre vasta kaj hela korto. La servistino de la knabino haltigis lin, anoncante: “Jen ni alvenis la domon.”
    La instruitulo descendis desur la azeno. Tiam iu iris el la pordo kaj demandis: “Kiu ?”
    “Knabino Li Wa.” respondis.
    La homo do eniris raporti. Post nelonge, alvenis virino, proksimume pli-ol-40-jara, renkonte al la instruitulo, kaj demandis: “Cxu venas mia nevino ?”
    Li Wa descendis de la kalesxo. La virino alpasxis al sxi kaj diris: “Ho, kial sen via informo dum tiel longa tempo ?”
    Kaj ili ridetis unu al la alia. Li Wa prezentis la instruitulon, ke tiu riverencis al la onklino. Post intervidigxo, ili kune iris tra la pordo en la okcidentan korton, kie estis artefaritaj montetoj kun kiosko, cxirk auxitaj de ombroj de prospere verdaj bambuoj kaj arboj, kaj cxarmis lageto kun pavilono sur si.
    La instruitulo demandis al Li Wa: “Cxu tio estas la privata domo de via onklino ?”
    Anstataux respondi, la knabino nur ridetis kaj tuj ekparolis pri alia temo.
  Post kiam ili cxiuj sidigxis, oni prezentis teon, kukojn kaj fruktojn, senescepte tre rarajn. Post momento de unu mangxo, subite alkuris homo sur forta cxevalo tutkorpe sxvitanta, kaj haste raportis : “La avino subite estis trafita de akuta malsano kaj preskaux perdis konscion por rekoni homojn, do rapide revenu ! ”
    Li Wa diris al sia onklino: “Ho ve, nun mi jam estas kun konfuzita menso. Lasu min forrapidi la unua per tiu cxi cxevalo, poste mi resendos la cxevalon kaj vi alvenu kune kun la junsinjoro !”
    La instruitulo volis forveturi kune kun la knabino. Sed la onklino mallauxte diris kelkajn vortojn al la servistino kaj mansigne haltigis lin ekster la pordo. Sxi diris al li: “Versxajne la maljuna patrino de knabino Li  Wa estas mortonta. Vi devas interkonsiligxi kun mi pri sxiaj postmortaj aferoj, kial vi hastas reveni kune kun sxi ?”
  La instruitulo vole-nevole do devis resti tie kaj interkonsiligxi kun la onklino pri la necesa elspezo por la sepulto kaj funebra ceremonio. Vesperigxis. Sed la cxevaloj aux veturiloj por venigi ilin ankoraux ne aperis. La onklino diris: “Kial gxis nun ankoraux venas neniu informo ? Vi devas alrapidi esplori kaj mi mem tuj alvenos sekvoante.”
    La instruitulo do foriris senprokraste.
    Kiam li venis al la domo de Li Wa, li trovis ke la pordo estis peze sxlosita, ecx masonfermita deekstere. Konsternite la instruitulo haste demandis al najbaro kaj tiu respondis: “Antauxe la familio Li ja luis la domon, sed, cxar laux kontrakto la limdato jam venis, sekve la posedanto reprenis sian domon, kaj la maljunulino translogxigxis antaux du tagoj.”
    “Sed kien sxi translokigxis ?” demandis la instruitulo.
    “Ni ne scias.” respondis la najbaro.
    La instruitulo volis rapidi al Xuanyang-kvartalo por retrovi la onklinon de la knabino. Sed, cxar estis jam malfrue, kaj, kalkulante la distancon, li trovis la tempon jam ne suficxa. Vole-nevole li demetis sian veston, lombardis gxin por acxeti mangxajxon kaj lui liton tranokti. Li estis bruligita de forta ofendigxo kaj kolero pro la trompigxo, tiel ke li neniel povis endormigxi tra la tuta nokto. Apenaux tagigxis, la instruitulo forrapidis sur azeno.

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/9/16 5:57:49
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

    他日,娃谓生曰:“与郎相知一年,尚无孕嗣。常闻竹林神者,报应如响,将致荐酹求之,可乎?”

  生不知其计,大喜。乃质衣于肆,以备牢醴。与娃同谒祠宇而祷祝焉,信宿而返。策驴而后,至里北门,娃谓生曰:“此东转小曲中,某之姨宅也。将憩而觐之,可乎?”生如其言。前行不逾百步。

  果见一车门。窥其际,其弘敞。其青衣自车后止之曰:“至矣。”生下,适有一人出访曰:“谁?”曰:“李娃也。”乃入告。俄有一妪至,年可四十余,与生相迎,曰:“吾甥来否?”娃下车,妪逆访之曰:“何久疏绝?”相视而笑。

  娃引生拜之。既见,遂偕入西戟门偏院。中有山亭,竹树葱茜,池榭幽绝。生谓娃曰:“此姨之私第耶?”笑而不答,以他语对。俄献茶果,甚珍奇。食顷,有一人控大宛,汗流驰至,曰:“姥遇暴疾颇甚,殆不识人。宜速归。”

  娃谓姨曰:“方寸乱矣!某骑而前去,当命返乘,便与郎偕来。”生拟随之。其姨与侍儿偶语,以手挥之,令生止于户外,曰:“姥且殁矣。当与某议丧事以济其急,奈何遽相随而去?”乃止,共计其凶仪齐祭之用。日晚,乘不至。姨言曰:“无复命,何也?郎骤往觇之,某当继至。”

  生遂往,至旧宅,门扃钥甚密,以泥缄之。生大骇,诘其邻人。邻人曰:“李本税此而居,约已周矣。第主自收。姥徙居,而且再宿矣。”征徙何处,曰:“不详其所。”生将驰赴宣阳,以诘其姨,日已晚矣,计程不能达。乃弛其装服,质馔而食,赁榻而寝。生恚怒方甚,自昏达旦,目不交睫。质明,乃策蹇而去。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/9/16 6:00:47

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询