dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 李娃传(5)S-ino Li Wa

您是本帖的第 2574 个阅读者
树形 打印
标题:
李娃传(5)S-ino Li Wa
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
李娃传(5)S-ino Li Wa

    Antauxe, imperiestro ediktis, ke prefektoj en diversaj lokoj cxiujare venu al la metropolo unufoje, por ekzameni ilian laboron. Okaze la patro de la instruitulo de Xingyang trovigxis en la metropolo, kaj ankaux li, kune kun siaj kolegoj, en alivesto venis spekti la rivalan kantadon de elegioj. Li havis maljunan lakeon, kiu estis edzo de la mamnutristino de la instruitulo. El la movoj kaj paroloj de la instruitulo, la maljuna lakeo jam rekonis lin sia juna mastreto, tamen li ne kuragxis tion malkasxi, sed nur larmis. Surprizite la patro demandis al sia maljuna lakeo, kaj tiu respondis: “Tiu juna kantanto aspektis ekzakte simila al via perdigxinta filo.”
    La patro diris: “Pro kunportitaj tro multaj ricxajxoj, mia filo jam delonge estis murdita de rabistoj, kial li povus vivi cxi tie kaj tiamaniere ?”
    Dirinte, ankaux li larmis malgxoje. Poste la maljuna lakeo refoje iris al la strato. Unue li demandis al la kol egoj de la junulo: “Kiu estas la junulo, kiu tiel brile kantis ?”
    La kolegoj cxiuj respondis: “Li estas la filo de s-ro N.” Ankaux lia nomo sxangxigxis. 
    Sciigxinte ke tiu vere estas la junsinjoro, la maljuna lakeo konsternigxis. Li malrapide alproksimigxis por zorge observi.
    Ekvidinte la maljunan lakeon, la instruitulo tuj paligxis kaj sin turnis por forsxteligxi en la homamason. Sed la maljuna lakeo ekkaptis lin je maniko kaj demandis: “Cxu vi estas la junsinjoro ?”
    Ili cxirkauxprenis unu la alian kaj ambaux ekploris. La maljuna lakeo do veturigis la instruitulon al lia patro.
    Renkontigxis la patro kaj la filo. Sed la patro riprocxis: “Ho, kia degenerajxo ci jam farigxis ! Mia familio jam estas tute malhonorita de cia fiago ! Cxu ci ankoraux havas la vizagxon revidi min ?”
    La patro ordonis la filon sekvi lin piedire. Venante al dezerta loko oriente de la Abrikota Gxardeno okcidente de la Zigzaga Rivero, la patro senigis al li veston kaj forte skurgxis lin centojn da fojoj. Ne povante elteni la  kruelan skurgxadon, la instruitulo mortis, kaj la patro forlasis lin.
    Kiam la instruitulo estis forkondukita al sia patro, la direktoro de la orienta funebrejo sendis iun amatan kolegon kasxe postsekvi. Reveninte li rakontis al siaj sampartianoj la okazajxon, kiun li propraokule vidis, kaj vekis komunan suspiron. Du kolegoj estis senditaj kun mato por lin enterigi. Veninte, la du senditoj  trovis ke la instruitulo ankoraux havis varmeton cxe la brusto. Ili sidigis lin, kaj nur post longa tempo li reakiris spiradon. Ili do reportis lin kaj per kantubo mangxigis al li iom da varma akvo, tiel li rekonsciigxis en la sekvanta tago.
    Post pli ol unu monato, la instruitulo ankoraux ne povis movi siajn membrojn. Fiodore pusis kaj ulcerigxis la vundoj de la skurgxado, kio vekis abomenon de kolegoj. Iuvespere ili forlasis lin apudvoje. Multaj preterpasantoj kompatis lin kaj de tempo al tempo lasis al li restajxojn de mangxajxoj, per kio li nutris sin. Post dek tagdekoj li fine povis relevi sin helpe de irbastono. Portante sur si eluzitan robon kun multe da flikacxoj, tenante en sia mano difektitan bovlon, li vagis sur stratoj almozpete. Tio dauxris de auxtuno gxis vintro. Nokte li kasxis sin en kaduka terkavocxe rubejo kaj tage migris almozpetante surstrate.
    Iun vintran tagon, negxegis. Pelate de frosto kaj malsato, la instruitulo eliris malgraux la negxego. Li almozpetis per tre doloraj veoj, kio pikis koron de cxiuj auxdantoj kaj vidantoj. Siatempe la negxo falis intense kaj pordoj de plejparto da domoj estis firme fermitaj. Kiam li venis al la orienta pordo de Anyi-kvartalo, li direktis sin al la nordo laux muro de la kvartalo; kaj, preterpasxinte 7 aux 8 domojn, li ekvidis domon, kies maldekstra pordklapo restis malfermita. Tie estis logxejo de la knabino Li Wa. Ne sciante pri tio, la instruitulo tio sencxese vekriis: “Ho, mi mortos de malsato...mi mortos de frosto...!” La vocxo urgxa kaj mizerplena sxiris al auxskultantoj la koron.

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/9/18 6:02:42
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

 先是,天子方下诏,俾外方之牧,岁一至阙下,谓之“入计”。

  时也适遇生之父在京师,与同列者易服章,窃往观焉。有老竖,即生乳母婿也,见生之举措辞气,将认之而未敢,乃泫然流涕。生父惊而诘之。因告曰:“歌者之貌,酷似郎之亡子。”父曰:“吾子以多财为盗所害,奚至是耶?”言讫,亦泣。

  及归,竖间驰往,访于同党曰:“向歌者谁?若斯之妙欤?”皆曰:“某氏之子。”征其名,且易之矣。竖凛然大惊;徐徐,迫而察之。生见竖色动,回翔将匿于众中。竖遂持其袂曰:“岂非某乎?”相持而泣。遂载以归。

  至其室,父责曰:“志行若此,污辱吾门!何施面目,复相见也?”乃徒行出,至曲江杏园东,去其衣服,以马鞭鞭之数百。生不胜其苦而毙。父弃之而去。

  其师命相狎昵者阴随之,归告同党,共加伤叹。令二人赍苇席瘗焉。至,则心下微温。举之,良久,气稍通。因共荷而归,以苇筒灌勺饮,经宿乃活。月余,手足不能自举。其楚挞之处皆溃烂,秽甚。同辈患之,一夕,弃于道周。行路咸伤之,往往投其余食,得以充肠。十旬,方杖策而起。被布裘,裘有百结,褴褛如悬鹑。持一破瓯,巡于闾里,以乞食为事。自秋徂冬,夜入于粪壤窟室,昼则周游廛肆。

  一旦大雪,生为冻馁所驱,冒雪而出,乞食之声甚苦。闻见者莫不凄恻。时雪方甚,人家外户多不发。至安邑东门,循里垣北转第七八,有一门独启左扉,即娃之第也。生不知之,遂连声疾呼:“饥冻之甚!”音响凄切,所不忍听。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2008/9/18 6:05:39

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询