李娃传(6)S-ino Li Wa
En sia buduaro Li Wa ekauxdis la vekriojn, kaj sxi tuj diris al sia servistino: “Ho, jen certe estas la junsinjoro, kies vocxon mi jam rekonas!” Kaj sxi haste elkuris per trotaj pasxoj. Tiam sxi vidis lin skelete marasma, tutkorpe skabia kaj malsimila al homo. Li Wa forte skuigxis kaj emocie vokis : “Ho, cxu vi ne estas la junsinjoro N !” Ekvidinte sxin, la instruitulo sentis atakon de furioza indigno kaj falis svene. Ne povante paroli, li nur kapbalancis al sxi.Li Wa alkuris al li, cxirkauxprenis lin je la kolo kaj kovris lin per sia brodita jako kaj portis lin en sian okcidentan cxambron. Nur tiam sxi eksplodis per neretenebla plorego, dirante: “Ho, mi estas kulpa faligi vin en tian mizeron !” Pro doloro sxi svenis kaj rekonsciigxis post longa momento.
Surprizite la maljunulino alkuris kaj demandis : “Kiu ?”
“Estas la junsinjoro N.” respondis Li Wa.
“Tuj forpelu la almozulon !” haste diris la maljunulino. “Kial vi kondukis lin cxi tien ?”
Li Wa seriozigxis kaj, turnante sian rigardon al la instruitulo, diris: “Malprave vi diras ! Origine li ja estis juna sinjorido el bondevena familio ! En la komenco li venis al ni en luksa kalesxo kun abunde da ricxajxoj, sed post malpli ol unu jaro li jam fordisipis cxiom da ricxajxo. Per la intrigo ni forpelis lin, cxu tio estas ago de homo ? Pro nia insido li falis en tian staton, ke liaj parencoj ecx sentas honton mencii pri li. Inter patro kaj filo ja ekzistas natura amo. Sed pro lia defalo senigxis ecx la natura amo de la patro, kiu batmortigis lin kaj forjxetis lian kadavron. Nun li dronas en tia mizero, cxiu homo ja scias, ke tion kauxzis mia kulpo. La junsinjoro havas multe da parencoj kiuj servas en la kortego . Se iutage la auxtoritatuloj detale sciis la okazintajxon, mi supozas, malfelicxo falos sur nin! Kaj plie, al homoj, kiuj trompis la cxielon, malbenos kaj dioj kaj fantomoj. Do ni ne alvoku Misfortumon al ni mem ! Post kiam mi vivas cxe vi, panjo, gxis nun jam estas 20 jaroj. La elspezo supozeble superis pli ol mil taeloj da argxento. Nun vi agxas jam pli-ol-60-jara, kaj mi volonte donas al vi tiom da argxento por elacxeti min mem. Poste, mi kaj li havu alian logxejon, kiu estu proksima de cxi tie, por ke mi povu saluti vin cxiun matenon kaj vesperon. Mi estos kontenta se plenumigxos tiu mia deziro !”
Konsiderante, ke la decido de la knabino estas nesxangxebla, la maljunulino vole-nevole, jesis al sxia peto.
Post pago al la maljunulino por sia elacxeto, la knabino havis ankoraux cent taelojn da argxento. Sxi luis domon en nordo je distanco de 4-5 domoj, kaj faris al la instruitulo banon, sxangxis liajn vestojn, mangxigis unue per maldensa supo, kacxo kaj poste per kremajxo por nutri al li la internajxojn. Nur post dekkelkaj tagoj, sxi permesis lin mangxi diversajn frandajxojn. La kaptuko, vestoj, sxuoj kaj sxtrumpoj, kiujn li uzis, cxiuj estis de la plej karaj specoj. Tiel, post nemultaj monatoj, la instruitulo jam iom grasigxis, kaj, post unu jaro li tute resanigxis kaj farigxis vigla kiel antauxe .
Iutage Li Wa diris al la instruitulo: “Nun jam resanigxis via korpo, kaj revigligxis via apirito, do vi devas bone pensi, cxu vi ankoraux povas rememori tion, kion vi lernis en la pasinteco ?”
Post iom da pensado, la instruitulo respondis: “Mi memoras nur du aux tri dekonojn.”
La knabino do dungis cxaron kaj veturis al strato. La instruitulo rajdis post sxi. Ili vizitis librovendejon cxe la suda flankpordo de la urboturo en prospera kvartalo, ke la instruitulo elektu kaj acxetu cxion, kio necesas al li, kaj elspezis cx. 100 taelojn da argxento. Ili transportis cxiujn acxetitajn librojn hejmen. Li Wa admonis la instruitulon forlasi cxian senrilatan zorgon por ekskluzive okupi sin per librolegado. Li studis diligente, demateno gxis nokto. Li Wa ofte akompanis lin apude kaj enlitigxis nur en malfrua nokthoro. Kiam li lacigxis de legado, sxi proponis ke li refresxigu sin per versfarado.
Tio dauxris du jarojn, kaj la instruitulo havis grandajn progresojn en sia studado, ke li finlegis preskaux cxiujn gravajn librojn. Li diris al la knabino Li Wa: “Nun mi povas anonci min por partopreni en la imperia ekzameno !”
“Ankoraux ne !” diris la knabino. “Vi devas plie lertigi vin por certigi venkojn en cxiaj ekzamenoj.”