Kiam s-ro Wang Wei apenaux atingis la adoltigxan agxon, li jam gxuis famon de beletristo. Li bone konis muzikon kaj estis lerta en ludo de bivo. Wang Wei komunikigxis inter nobeloj kaj aristokratoj, kaj la princo Qi precipe alte taksis lin.
Siatempe Zhang Jiugao, kandidato por la metropola ekzameno, gxuis grandan famon. Iuj ofte vizitis al la domo de la princino Taiping kaj prezentis verkojn de Zhang Jiugao rekomendi. La princino do skribis leteron al la cxef-ekzamenanto de la metropola ekzameno ke li donu la cxampionecon al Zhang Jiugao.
Komence ankaux Wang Wei volis partopreni la ekzamenon. Li raportis la koncernan informon al la princo Qi kaj petis lian helpon.
La princo diris:“Kontraux la potenca kaj nobla Princino, vi neniel povus rivali, tamen mi volonte helpu al vi. Unue vi elektu kaj kopiu dekon da elstaraj poemoj el viaj malnovaj verkoj;
kaj preparu vin por bivludo pri sentimentala ario."
Laux ordono de la princo Qi, Wang Wei alvenis efektive post kvin tagoj.
Princo Qi diris al Wang Wei:“Se vi kiel ordinara klerulo petis auxdiencon de la princino, sxi certe rifuzos. Cxu vi konsentus agi laux mia arangxo?"
Wang Wei respondis:"Jes, volonte!"
Princo Qi do igis ke Wang Wei alivestigi sin per luksaj vestajxoj, kaj kune kun li vizitis al la domo de la princino portante bivon.
Princo Qi diris al la princino Taiping: "Profitante la sxancon ke vi venas el la palaco nun mi vizitas vian domon. Mi kunportas ne nur bonan vinon sed ankaux belan muzikon."
La princino Taiping do ordonis arangxi festenon kaj prezenton de dancado.
Wang Wei aspektis kaj bela kaj blanka.
Kapreturnante la princino ekvidis lin kaj ekdemandis al Princo Qi: "Kiu estas tiu junulo?"
Princo Qi respondis ke tiu estas bonkonanto de muziko, kaj ordonis lin ludi solon de bivo.
Wang Wei ludis la bivon tiel triste ke cxiuj auxskultantoj sentis kortusxigxon.
Princino demandis:"Kiel nomigxas tiu muzikpeco?"
Wang Wei respondis:“Yulunpao(郁轮袍).”
Princino sentas strangon.
Kaj princo Qi rekomendis dirante ke tiu klerulo ne nur majstras pri muziko, sed ankaux estas senrivala en poezio kaj verkado.
Princino sentas ankoraux pli grandan admiron kaj demandis al Wang Wei:"Cxu vi havas verkajxon?"
Kaj Wang Wei tuj prenis el sia sino la pretajn verkajxojn kaj humile prezentis al la princino.
Leginte tiuj poemojn, la princino kun granda miro diris: "Ho, tiuj poemoj estas ofte legataj de junuloj kiaj mia filo kaj Zhang Jiugao. Ni cxiam prenis ilin verkoj de antikvaj poetoj, kaj neniam atendis ke tio estas el via plumo."
La princino ordonis ke Wang Wei sxangxu sian veston kaj sidigxu al la honora cxefsegxo.
Wang Wei kun bela aspekto, sengxena konduto kaj parolo plena de perfekta arteco, vekis admiron cxe la cxeestantoj altranguloj.
Kaj princo Qi diris atentige: "Se Wang Wei aperos cxijare kiel la cxampiono en la metropola ekzameno, tio estos gloro de la tuta imperio."
La princino demandis; "Kial ne lasu lin partopreni en la ekzameno konkuri?"
Princo Qi respondis: "Li ne volontas partopreni sen rekomendo por la cxampioneco. Kaj mi auxdis ke vi jam faris tian rekomendon por Zhang Jiugao."
La princino ekridis, dirante: "Fakte mi ne emis interveni en tia afero de junuloj. Tamen oni petis min, kaj mi vole-nevole devis fari."
Sin turnante al Wang Wei, la princino diris: "Vi estas vere merita. Mi nepre faru ion por vi."
Wang Wei humile dankis al la princino. La princino alvenigis la cxefekzamenanton al sxia domo kaj pere de sia servistino transdoni sian opinion pri la cxampioneco.
Wang Wei do partoprenis la metropolan ekzamenon kaj gajnis la cxampionecon.
Poste Wang Wei funkciis kiel cxefo de institucio pri muziko, sed estis punata per deoficigo pro la kulpo instrui al dancistinoj la dancon Flava Leono. Tian dancon oni ludis cxiam unuope.
En lastaj jaroj de Tianbao-erao (742-756), la ribelaj trupoj de An Lushan faligis la cxefurbon Chang'an. Wang Wei, Zheng Qian, Zhang Tong k.a. kapitulacis kaj funkciis kiel korteganoj de An Lushan. Poste, Zhang Ji forpelis la ribelan An Lushan, reokupis la cxefurbon Chang'an, kaj arestis tiujn kapitulaciintajn korteganojn, malliberigis ilin en la malnova domo de Yang Guozhong en Xuanyang-strateto. Cui Yuan invitis Wang Wei pentri sur muron. Siatempe Cui Yuan estis rigardata kiel grava altrangulo. Zheng Qian, Zhang Tong k.a. esperis ke li savu ilin reliberigitaj.
Wang Wei tre lertis en pentrado kaj li pentris kiel kun helpo de feoj. Sekve Zheng Qian kaj ceteraj ricevis favoran traktadon. Ecx punate per ekzilo ili havis pli bonan cellokon.
Nun la domo en Chongyi-strateto, Chang'an, kiun acxetis la premiero Dou, ja estis la malnova logxejo de s-ro Cui Yuan. Kaj la pentrajxoj far Wang Wei nun ankoraux vidigxas sur muro.
Kiam la ministro ankoraux vivis, Wang Wei funkciis kiel cenzoro.
Kiam An Lushan okupis la cxefurbon Chang'an, li nomumis Wang Wei kortegano en la pupa regximo. Post kiam An Lushan estis subigita, s-ro Fanjin funkciis kiel la vickomandanto en la norda cxefurbo Taiyuan. Li petis la permeson ke li kompensu la krimon de Wang Wei per sia lordrango. Tiel al Wang Wei estis senigita la mortpuno, kaj li iom post iom promociigxis gxis vic-ministro. Wang Wei acxetis en Lantian domon kaj agrojn kaj vivis en profunda studo pri budaismaj sutroj.
--- el la Ampleksa Antologio de Taiping, volumo 179