Kampo en printempo
Super la domo turtaj triloj sxprucas,
Abrikotfloroj blankas cxevilagxe.
Mi per hakilo fresxajn vergojn stucas,
Kun hoj' kondukas fonton sendamagxe.
Hirundoj l' oldan neston jam rekonas,
Kaj mi rigardas novan kalendaron.
Sopiras, ke vi en vojagxo dronas
Mi, triste nur demetas la pokalon.
Trad. Shi Chengtai