此主题相关图片如下:
Tao Yuanming (365-428)
Pri la Persikflora Ruro
Dum Taiyuan erao de Jin dinastio (376-398), iu de Wuling 1) vivtenis sin per fisxkaptado. Iutage li, veturante laux rojo, forgesis kiom malproksimas de li la trapasita vojo.
Subite li renkontis persikarbaron longan je kelkcentoj da pasxoj ambaux flanke, inter kiu ne trovigxis alispeca arbo, nur herboj fresxis, falantaj petaloj buntis. La fisxisto tre miris, dezirante trapasi la arbaron, kaj antauxen veturis plu. Trapasinte la arbaron, li atingis fonton cxe monto kun groto, el kiu sxajne radiis lumo. Li forlasis la boaton,eniris tra la truo.
Komence mallargxis la truo, li apenaux trairis, sed iris plu dekojn da pasxoj, kiam la truosubite largxigxis, kaj antaux li aperis vasta tero, sur kiu estis ordaj domoj, ebena kampo, belaj lagetoj, morusarboj kaj bambuoj.Vojoj interkrucigxis, auxdigis krioj de kokoj kaj bojoj de hundoj. Tie laboris homoj, kiuj, aux viroj a? virinoj, vestis sin kiel tiuj ekster la montotruo. Maljunuloj kaj infanoj aplombe gxojis.
Tieaj homoj vidis la fisxiston, surprizigxante demandis lin, de kie venas li, kiu respondis ilin. Iu invitis la fisxiston gasti cxe sia hejmo, kaj regalis lin per vino kaj kokajxoj. Vilagxanoj, informante la alvenon de la fisxisto, unu post alia vizitis lin por pridemandi. Kaj ili diris, ke la prapatro kun edzino kaj najbaroj alvenis cxi tien por rifugxi de tumulto dum Qin-inastio 2), kaj de kiam ili ne eliris de cxi tie, fore de la ekstera mondo. Ili pridemandis, kia periodo estas nun ? Ili ecx ne sciis, ke trovigxis Han-dinastio, kaj des pri Wei- kaj Jin-dinastioj 3). La fisxisto detale respondis al ili; cxiuj suspiris.
La vilagxanoj unu post alia invitis la fisxiston gasti cxe sia hejmo, ankaux per vino kaj frandajxoj regalis lin. La fisxisto gastis tie kelkajn tagojn. Kiam li adiauxis al tieaj homoj, kiuj ripete admonis lin :"Neniel informu al aliaj pri ni !"
Forigxinte de ili, li trovis sian boaton, kaj revenis laux la antauxa vojo,cxie li faris signojn.Kiam li atingis urbon Wuling, li parolis pri cxio al la prefekto, kiu sendis homojn sekvi lin por reveni tien. La fisxisto vane sercxis la signojn, perdis la vojon. S-ro Liu Ziji, noblulo en urbo Nanyang 4),informigxis pritio,gxojplene intencis viziti tien, tamen ne sukcesis, kaj baldaux li malsane mortis. Poste neniu vizitis plu tien.
-*-*-*-*
Notoj:
1)Wuling (vuling)- urbonomo, la nuna urbo Jiujiang (gxjugxjang) de provinco Jiangxi (gxjangsxji);
2)Qin-dinastio (cxjin) dum 221a.K-206 a.K.;
3)Han-dum 206 a.K. -220;
Wei (vej)- dum 20-265;
Jin (gxjin)- dum 265-420;
4)Liu Ziji (lju zigxji) : ermito en Jindinastio;Nanyang(nan-jang):urbonomo, en la nuna provinco Henan.
El cxina : Shi Chengtai