dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 卡贝画像 Rimportreto

您是本帖的第 4633 个阅读者
树形 打印
标题:
卡贝画像 Rimportreto
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
卡贝画像 Rimportreto


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Kalocsay (1891-1976)

RIMPORTRETO XXVII

Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe    0 = 0/ = 0/ = 0/ = 0
Droninta vive en la morto.        0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0
Kia mister-malica forto             = 0/ 0 - 0/ = 0/ = 0
Vin povis de ni preni rabe ?      0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0

Ni lernis de vi lernantknabe     0 = 0/ - 0/ - 0/ = 0
Kuiri en la stilretorto.              0 = 0/ - 0/ - 0/ = 0
Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe   0 = 0/ = 0/ = 0/ = 0
Droninta vive en la morto.      0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

Kaj nun ni miras gape, strabe  0 - 0/ = 0/ = 0/ = 0
pri via karier-aborto.               0 = 0/ - 0/ - 0/ = 0
Al vi la Esperanta vorto          0 - 0/ - 0/ = 0/ = 0
Nun eble sonas jam arabe…   0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0

Ho, Kabe, Kabe, Kabe, Kabe !   0 = 0/ = 0/ = 0/ = 0

[ 0 代表 轻音音节, = 代表 语法重音, - 代表 节奏重音]

诗韵画像(第27首:卡贝)

啊,卡贝、卡贝、卡贝、卡贝!
还活着的时候,却已经死亡。
是什么神秘而恶毒的力量
把您从我们身边夺走、隐藏 ?

我们就像学徒般地向您学习,
如何在文体的曲颈瓶里加工文章。
啊,卡贝、卡贝、卡贝、卡贝 !
还活着的时候,却已经死亡。

对于您突然中断了事业辉煌
我们惊奇不已,目瞪口张。
现在您若再听世界语的发音
也许就像听阿拉伯语一样……。

啊,卡贝、卡贝、卡贝、卡贝 !


 回旋曲(rondelo)是世界语诗歌中一个常用的词牌。它是由法语诗歌引入的。全诗共十三行,分为四个诗段(分别为4,4,4,1行),押ABba,abAB,abba,A式韵(大写字母表示重复的诗行)。用什么诗行不限,但节奏要相同。可见,要能够找到五对韵脚,才有可能写回旋曲。这是有一定难度的。
诗人们的特点却是喜欢在种种条件的限制下来创作,似乎是以此为乐。

1931年,Kalocsay 甚至于用这个词牌写了整整一本《Rimportreto 画像诗集》,正文五十八首。是Kalocsay为他同代(和早期)世界语者所作的画像,每首诗歌配照片一幅,图文并茂,风靡一时。由于Kalocsay的这本诗集,rimportreto也就几乎成为一个专用词牌,除格式符合回旋曲(rondelo)的要求外,各行都用四个轻重格 (kvarjambo, 9个音节)的诗行。

上面介绍的这首,是诗集中的第27首,写Kazimierz Bein (Kabe)卡贝的。卡贝在世界语早期历史中的地位很高。除了柴门霍夫(世界语创始人)、格拉波夫斯基(Grabowski,世界语诗歌之父)外,卡贝被尊为“世界语散文之父”,是世界语第一位优秀的文体家。他于1903至1910年期间积极投身于世界语运动。后来却从运动中(突然?)消失了。以致世界语中后来出现一个专门的单词kabeigxi,用来说曾经非常积极、很有成就的世界语者脱离队伍。这当然是令人十分惋惜的事。
卡贝非常看重翻译作品,特别是翻译世界名著,对世界语的丰富和完善不可替代的作用。北京曾经翻印过他世译的《父与子》一书。他最有名的翻译作品是《法老王》三卷本。世界语学习网站的电子阅览室中有电子书。地址如下:
http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm
0030 La Faraono  unua volumo       B. Prus    tradukis d-ro Kazimierz Bein (Kabe) 
 
0029  La Faraono  dua volumo       B. Prus    tradukis d-ro Kazimierz Bein (Kabe) 
 
0028  La Faraono  tria volumo       B. Prus    tradukis d-ro Kazimierz Bein (Kabe)


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/9/17 0:10:47
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Intervjuo al Kabe

下面是1931年《文学世界》记者所写的卡贝访问记。可以看出卡贝的一些观点。比如说,他认为世界语者本身最有必要学好世界语,以及他对某些世界语者不好好学习世界语的不满。可见这种现象由来已久,也不仅仅存在于一时一地。

INTERVJUO
/////////

Kion diris sinjoro Kabe?
========================

Intervjuo kun la plej fama Esperanta stilisto

Warszawa, 24. VI. 1931.

"Ho, Kabe, Kabe, Kabe, kia mister-malica forto vin povis de ni preni rabe?"
- mi pregxe murmuras, kiam mi en malgranda strato eniras korton. Super mia kapo pendas minace nigra cxielo, fulmoj zigzagas, tondro krakas. Sxajnas ke la cxielo koleregas pro mia auxdace peka ideo: intervjui lin! Kaj mia koro frapegas, kiam mi staras antaux la sxildeto: Dr. Kazimierz Bein. Tiajn terurajxojn mi auxdis pri li, ke mi pensas, ke cxiumomente la pordo malfermigxos, aperos mistera homulo kaj per majstra bokso trafos mian verdan stelon, tiel ke mi falos malsupren la sxtuparon kaj restos mortkusxanta kun disfrakasitaj ostoj - sed ne, miaj karaj, ne, la vizitkarto, sur kiu estas presita precize "korespondanto de Literatura Mondo-Budapest", kauxzas, ke post duona minuto mi staras vid-al-vide antaux sinjoro Kabe!

Homo forta, kvindekjara, gxentila gesto, sofo, unua demando en Esperanto:
"cxu mi povas paroli al vi Esperante, sinjoro Kabe?"

Lia respondo en pola lingvo: "Bone, demandu Esperante, tamen mi respondos pole, cxar mi jam longe ne parolis Esperante kaj eble kelkfoje estus malfacile por mi..."

Do ni parolas pole, kaj poste ofte interplektas Esperantajn vortojn, aux frazojn. Sinjoro Kabe ankoraux ne forgesis la lingvon...

"Intervjuo?" - li diras iom mirigite. "cxu estas ia senco en tio, skribi pri homo, kiu iam estis fervora Esperantisto kaj hodiaux tute forlasis la movadon? cxu vi opinias ke tio estos bona legajxo por viaj legantoj?"

"Sed sinjoro doktoro, kvankam vi ne estas plu inter ni, restas via nomo, viaj verkoj. Vi estas historia figuro: kiu jam ne vivas, kaj ni cxiuj - precipe la literaturistoj - bedauxras tion."

Post tiaj enkondukaj vortoj ni komencas interbabili. La terurajxoj estas tute malveraj. Li estas tre afabla, samideana, ni diskutas pri lingvaj problemoj dum du horoj, la fulmoj plu zigzagas, la tondro krakas, la pluvo torentas. Junulo, reprezentanto de la postmilita movado, kaj maljunulo, eksbatalanto kaj eminentulo, sidas unu kontraux la alia. Kaj jen, jen mi sentas tute strange la eksterordinarecon de la momento: tra la cxambro blovas la spirito de la jaro 1910!

"Dum sep jaroj mi estis Esperantisto (1903a1910) kaj kvar kongresojn Boulogne s. M., Cambridge, Geneve, Dresden mi cxeestis kaj laboris dum 4-5 horoj cxiutage por Esperanto ekster mia profesia okupo. La "Faraono"-n mi tradukis dum duona jaro, komparante la polan originalon kun la franca traduko. Komence mi pripensis cxu traduki "Quo vadis", sed la "Faraono" estis pli facile tradukebla. Kiam mi tradukadis, mi radukadis
seninterrompe, forlasante kaj krucsignante malfacilajn frazojn aux esprimojn. Ilin mi poste speciale esploris helpante min per germana, rusa
kaj franca vortaroj. Sed venu kun mi, sinjoro, tuj mi montros al vi interesan restajxon el miaj Esperantistaj tempoj..."Ni transiras en lian
laborejon. Mi estas scivola kaj cxirkauxrigardas. Li haltis antaux la skribtablo kaj diras: "Jen mia eltrovajxo! Tiu cxi skribtablo jam kvarfoje estas alikonstruita laux mia deziro, meze la masxino, ambauxflanke specialaj klapoj por vortaroj kaj tradukajxoj, la tutajxo estas kunmetebla. Tre sprita kaj bela, cxu ne? Iu amiko iam skribis noveleton pri tiu cxi mia skribtablo - la Esperantisto Krukowski - kaj riskribis la cxagrenojn de la lignajxisto, kiu devis fabriki tian kuriozan skribtablon. La historio finigxas en frenezulejo.. bedauxrinde mi perdis la manuskripton..."

Mi volas fari kelkajn demandojn al li, sed li vigle plurakontas. Ofte li perdigxas en detalojn, jen pri la stilo pri sia propra vidpunkto koncerne la malperfektecon de Esperanto, jen pri personaj travivajxoj.

"Por havi bonan stilon, nepre estas necese koni minimume tri diversajn lingvojn, al si malparencajn. Kial ekzemple ni havis inter la slavoj tiom da bonaj stilistoj? cxar ili cxiuj scias minimume du lingvojn! Mian simplan stilon mi multe dankas al mia rusa instruisto, kiu ne toleris du akcesorajn frazojn sinsekve. Li estis terure pedanta, sed li sukcesis alproprigi al mi facilan stilon kaj simplan esprimmanieron. Ekzemple mi evitadis en miaj verkoj lauxeble la kunmetitajn formojn "estas -inta", "estis -inta", kaj uzis simplan "-is". La tradukado de bonstilaj literaturajxoj, precipe polaj, formis la lingvon Esperantan."

"Kaj la originala verkado?"

"Mi kredas ke la lingvo profitas pli multe per tradukado ol per libera originala verkado. La originala verkisto cxiam iel povos "eltiri" sin, li simple ne uzos malfacilajn esprimojn aux simple ellasos aux aliajn donos... sed" - li interrompas sin, "kiel cxio cxi povus vin interesi? Mi ne estas plu Esperantisto, tion vi nepre akcentu en via intervjuo, ecx mi havas ideojn tute nefavorajn al Esperanto, tamen mi ne volas malkuragxigi vin per miaj paroloj: batalu por via afero!"

El mia busxo volas elflugi cent demandoj. Kial tiu cxi afabla sinjoro, kiu sencxese rakontadas al mi pri la glora kaj samtempe malfacila pasinteco de la lingva sucxinfano Esperanto, kial li, la patro de la esperanta stilo, li, de kies lipoj ni lernadis uzi la lingvon, diable - fulmtondre - kial li ne estas plu inter ni???

cxar - jes - tion precize li diris! - cxar laux lia opinio Esperanto ne progresas!

Hoho! Tiu cxi sinjoro Kabe, kiu estas tia meritplena veterano el la tacxmento 1903, malgraux sia absoluta izoleco eksentas de tempo al tempo la "verdan blovon" de la nuntempo. Jen iu gazeteto, libreto ekflugas sur lian skribtablon. Li scias ekzemple, ke nun mortis nia kara Prof. Cart kaj...kaj... sed tio restu sekreto!.. en la jaro 1927 li ekturnas la butonon de sia radioaparato! Liajn orelojn atingas la vocxoj de la Esperantistoj kunvenintaj dum la Varsovia Postkongreso en la Urba Salono, dissendataj de la Varsovia stacio!"Kvazaux mi estus denove en Esperantujo..." - li rakontas. "Ili restis la samaj, kvazaux mi forlasus hieraux Esperanton, nenio sxangxigxis, ili parolas, paroladas, paroladas cxiam la samon, cxiam la samon... Kompreneble estis ja kelkaj, kiuj parolis kun senco kaj sciis paroladi..."

Li mantusxas sian busxon kaj mentonon kvazaux enpense kaj diras: "La Esperantistoj, jes, ili havas multajn mankojn. Antaux cxio ili ne scias
sian lingvon! Ili tiel malbone parolis! (ekzemple, sur sxipo sur Gxeneva lago), ke mi petis paroli al mi en nacia lingvo kaj mi respondos Esperante.
Mi memoras dum iu universala kongreso diversajn paroladetojn. cxiu pledis per sia profesio: do pastro, ke Esperanto estas nepre necesa por pastroj, oficiro ke por oficiroj, komercisto ke komercistoj lernu Esperanton ktp. kaj poste mi parolis: Mi opinias ke Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!... kion kvitancis la kongreso per granda aplauxdo."

Sinjoro Kabe estas tiel diskreta ne demandi min pri la hodiauxa stato koncerne la perfektecon de niaj karaj samideanoj. Ho, tiuj "verduloj"! Kabe komencas rakonti pri la strangeco de la tipoj, kiaj amase svarmas en nia movado. Sed poste li denove interrompas.

"Sed kial mi rakontu al vi tiajn malkuragxigajn aferojn? Mi ja estas ne plu Esperantisto, ecx kontrauxulo via! Tamen, kara sinjoro, mi ne volas malhelpi la Esperantistojn: batalu por via afero!" - li diras kun gxentila gesto.

Iam venos, li pensas, nova geniulo, kiu kreos la veran solvon de la lingvo-problemo. Esperanto ja ne estas tiu cxi solvo. Eble gxi - tiu mistera plej logika kaj internacia lingvo - venos baldaux, eble post 100 jaroj, cxu li scias? Sed Esperanto...

Tamen, ne malkuragxigxu, diras la kontrauxulo Kabe en la jaro 1931, batalu por via afero, Esperantistoj!

Kaj... "Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!" - li diris en la jaro 1906!

Dum la pluvo torente fluas, fulmoj de tempo al tempo heligas la krepuskan cxambron, ni parolas pri la malnovaj pioniroj. La Majstro...

"Jes, se oni prenas la unuan brosxureton de Zamenhof, kaj trafoliumas gxin, oni konstatas facile, kiom da laborego kaj talento de plej diversaj stilistoj estis necesa por krei la lingvon envere. Zamenhof toleris cxiujn disputojn pri lingvaj demandoj... cetere laux mia opinio la tuta lingvo por li estis nur rimedo. Por Zamenhof - kaj mi tre bone lin konis - cxiam estis grava nur la ideo, tiu lia homaranismo. cxion alian li toleris, cxar li devisHx Kiel stilisto li estis bonega, cxar li havis lingvon eksterordinare simplan..."

"Kaj Grabowski?"

"Mi konis lin bonege. Li havis tiun mankon, ke cxio kio estis skribita, estis por li sankta. Se li ekzemple pli poste konstatis, ke gxi estis malbona aux erara, li ne povis decidigxi sxangxi gxin..."

"Kaj vi jam ne gxisvivis la tradukon de Pan Tadeusz?"

"Ne, tiam mi ne estis plu Esperantisto, tamen mi ricevis la libron kaj havas gxin. Grabowski cxiam havis jam la ideon, traduki sian amatan
Sinjoron Tadeon. Tio estis ja freneza laboro, des pli ke Grabowski treege fajlis kaj tre precize tradukis, cxiun vorton pripensis..."

"Kion vi pensas gxenerale pri la Esperantaj poetoj? Mi bedauxras ekzemple ke vi ne konas niajn nunajn hungarajn poetojn."

"La poetoj?" - ekparolas Kabe tre vigle. "La poetoj - mi nun parolas de via Esperanta vidpunkto - tio estas dangxeraj homoj por la lingvo - tre dangxeraj! Ili permesas al si plej diversajn formojn, kiuj ne sekvas ofte gxustajn regulojn de la gramatiko. cxu oni ne povas verki senerare?"

"Mi ne konsentas" - mi diras, "mi ne trovis en la nuna poezio tiajn erarojn, pri kiuj vi parolas."

"Sed tio cxi estas ja tute komprenebla, ke la poetoj povas permesi al si diversajn liberecojn..."

Kaj post mallonga pauxzo de pripenso li aldonas: "cxu vi scias, sinjoro, se mi estus tia via komisaro, mi entute malpermesus tiujn poetojn!"

Mi ne scias, cxu li diras tion sxerce aux serioze. Mi rakontas al li pri la hodiauxa Esperanta literaturo. La lingvo progresis de la jaro 1910. La libro de la jaro 1931 estas skribita en alia evoluinta lingvo. Volonte li akceptos min denove, volonte li orientigxos en la lingvo de la nuntempo kaj tralegos iun originalan novan verkon kun plezuro...

"Ho, Kabe, Kabe, Kabe! Ni lernis de vi lernantknabe kuiri en la stilretorto! Kaj nun vi miros gape, strabe pri nuna Esperanta vorto!" - mi
murmuras pasxante malsupren la sxtuparon. La duxora diskutado pri lingvaj demandoj, kiujn mi bedauxrinde ne povas cxi tie citi, ankoraux zumas en miaj oreloj!

Li - tion mi sentas en mia subkonscio - ne revenos plu al ni. Eble kiam Esperanto eksonos en cxiuj lernejoj, kiam Ligo de Nacioj diskutos nur en Esperanto, cxu mi scias?

Mi nenion scias. Mi nur scias, ke la torenta pluvo malsekigas min gxishauxte en tiu cxi memorinda vespero, kiam mi havis la auxdace pekan
ideon intervjui lin, tiun unikan eminentulon, kiu restis mortkusxanta sur la verda batalkampo!

E. J. F.
Literatura Mondo. 1931. n-ro 7
elsxutita de la retpagxaro de La Ondo de Esperanto


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2006/9/17 0:15:16
yanke
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:金牌世界语者
文章:251
积分:2647
门派:无门无派
注册:2006年8月4日
3
 用支付宝给yanke付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给yanke

发贴心情
胡老师提供的这篇文章太好了。以前,我以为Kabe真的是个谜,读了这篇文章,我初步认识了Kabe,他是一个有见解、有思想、有容忍精神的普通人。不过Kabe的功绩是值得称赞的,也值得我们永远缅怀。这篇文章给我留下最深刻印象的一句话是:Esperanton plej necese devas lerni la Esperantistoj mem!我会坚定自己的信念,把世界语学好!
ip地址已设置保密
2006/9/17 9:11:57

 3   3   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询