§010-1
Wang Wei(701-761)
Monto Zhongnan 1)
La monto proksimigxas al cxielo,
Zigzagas al la maro sur la tero.
Griza nebulo cxirkaux mi turnigxas,
Kaj blanka nubo sxvebas en aero.
Mi por rigardi sur la pinto staras,
Rokojn la helo kaj l' obskur' muaras.
Mi deziras tranokti sur la monto,
Trans roj' al iu mi demandon faras.
1) monto Zhongnan – en la nuna prov. Saanxi.
Trad. Shi Chengtai