§018-1
Wang Wei(701-761)
Al Yuan-er, kiu veturas komisiite al Anxi 1)
En Weicheng matenpluvo saturetis la stratpolvon, 2)
Kaj cxe l’ gastejo fresxe verdaj staras la salikoj.
Ankoraux unu glason malplenigu, mi vin petas,
Trans Yangguan okcidente ne trovigxos jam amikoj! 3)
1) Anxi (ansxji) – en la nuna Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono;
2) Weicheng (uxejcxeng) – urbo ne malproksime de Chang’an, la cxefurbo de Tang-dinastio;
3) Yangguan (jangguxan) – tiama landlima pasejo, en la nuna Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono.
Trad. S.J.Zee
§018-2
Wang Wei(701-761)
Al amiko sendata al Anxi
Post pluv’matena en Weicheng kaj polvo-malsekigo,
cxe la gastej’ smeralde verdas fresxe la salikoj.
Ankoraux unu glason trinku, kara, mi vin petas,
Trans Yangguan en la okcidento mankas koramikoj.
Trad. Lauxlum
§018-3
Wang Wei(701-761)
Kanto pri Vej-urbo
Matenpluv' sur voj' cxe Vej';
La salikoj cxirkaux la gastej'.
Prenu tason de blankvin',
sen konatoj trans Yang-pasej' !
Trad. Sauxkio