此主题相关图片如下:
§020
Wang Wei(701-761)
SPEKTI CxASADON
En forta vent' krakadas korn-pafarko.
Cxasas en Weicheng generalo lofe.
Tra velkaj herboj akras agl-okuloj.
Finigxis negx'. Galopas facilmove.
Jxus preter Xinfeng lia trupo kuris,
kaj fulme jam revenis al kazerno.
Rigardu al la lok' de gipfaligo ---
pendas senlim' de vespera nubsterno.
Trad. Guozhu