此主题相关图片如下:
§024-1
Wang Wei(701-761)
Sola en Auxtuna Nokto
Mi sidas sola, vee pri tempioj.
Baldaux noktmeze, en vaka salono.
En pluvo dise falas montaj fruktoj,
Sub lamp’ insektoj cxirpas de gazono.
Neeviteblas blankigxo al haroj,
Nek gajnos oron per sagxula sxtono.
Por fori de oldeco kaj malsanoj,
la vojo --- studi pri Buda rezono.
Trad. Guozhu
§024-2
Wang Wei(701-761)
Auxtunan vesperon mi sidas soleca
Je dua gardado,
sidante en hal' malplena.
Mi tristas pri prujno
kovranta ambaux tempiojn.
Pro dauxra pluvado
en montoj defalas fruktoj.
Sub lum' de lanterno
en herbo cxirpas insektoj.
Blankecon de haroj
cxu iam ajn eblis sxangxi?
Kaj flavan metalon
ankoraux neniu faris!
Volantaj sin savi
dis morboj kaj maljuneco.
Por vi nur farendas
konscii Neekzistadon.
Trad.Gennadij Turkov