此主题相关图片如下:
§.027
Wang Wei(701-761)
La Blua Rojo
En riveron Flava Floro jen fluas,
la Blua Rojo galopas sencxese.
Laux montoj gxi dekmil-foje sinuas,
kuras malpli ol cent liojn loese.
Auxdigxas inter disaj sxtonoj bruo.
Fone de pinoj koloras kviete.
Trapoj, nimfojdoj flosas en rojfluo,
kaj svingigxas fragmitoj siluete.
Mia pens' delonge vagas libere,
inkline al klara rivera fluo.
Sur granda roko sidigxu prefere,
por kontenti per la fisxkapta gxuo.
Trad. Guozhu
青溪
言入黄花川,每逐清溪水。
随山将万转,趣途无百里。
声喧乱石中,色静深松里。
漾漾泛菱荇,澄澄映葭苇。
我心素已闲,清川淡如此。
请留磐石上,垂钓将已矣。