此主题相关图片如下:
§033
Wang Wei(701-761)
Fruan auxtunon
mi verkas en montoj
Sen ajnaj talentoj, mi ne auxdacas
min miksi en tempofloradon;
Direktis, do, min al roj' oriente
kaj zorgas pri propra barilo.
Neniom malaprobindas, ke Sxang Ping (noto1)
gefilojn edzigis tro frue,
Sed abomenindas, ke Taux(noto2) ekestris
kaj lasis oficon ne baldaux.
Cxirpad' de grilo en mia kabano
kun ven' de auxtun' pliakrigxis,
Cikadaj vocxetoj en montaj herboj
vespere farigxas pli tristaj.
Pordeto el brancxoj cxiam silentas,
cxar homoj al gxi ne alvenas.
Kaj povas mi en senhoma arbaro
kun blankaj nur nuboj kontakti.
elcxinigis Gennadij Turkov
--- el LKK n-ro127, p.21
notoj
1.Sxang Ping (Shang Ping)-- vivis en la unua jarcento p.K.; edziginte l' gefilojn farigxis ermito.
2.temas pri Taux Juxanming (Tao Yuanming), fama poeto (365-427), kiu gxis 40-jara agxo okupis oficistajn postenojn.