此主题相关图片如下:
§034
Wang Wei(701-761)
Vizitante logxejon de Li Ji
Kvietan pordeton
ornamas auxtunaj herboj.
Dum tutaj diurnoj
cxi tie malestas cxaroj.
Sed jen venis gasto
en tian perditan lokon ---
Ekbojis hundegoj
elinter frostigxaj arboj.
Li harojn ne kombas
kaj pinglojn neniam uzas,
Sed libroj pri Vojo ---
en man', ecx kiam li iras.
Laux koro li estas
al mi tre simila homo,
cxar sxatas nur Vojon,
kontentas pri malricxeco.
Ni nur malpenigos
cxi ujon kun vin' jicxenga,
Kaj mi reveturos
en mian luxojangan templon.
Notoj
1. t.e. ne surhavas oficistan cxapon, kiu alfiksitis al haroj per pingloj.
2. Vino el la urbo Jicxeng(Yicheng), unu el centroj de vinfarado en Cxinio.
3. Luojanga (Luoyang) templio --- alegorio de ermita kabano.
elcxinigis Gennadij Turkov
--- el LKK n-ro127, p.21