§035
Wang Wei(701-761)
Mi verkas, ascendinte
sur teraseton cxe sxjiuxcajo Pej Di
Vi vivas tre gxuste:
nenien iras dis hejmo.
Vidsento kontentas
per vid' de montoj kaj nuboj.
La suno vespera
sidigxas kune kun birdoj.
La stepo auxtuna
ripozas ekster hommondo.
El for' konceptitus
ampleks' de dista arbaro,
Sed ne difineblus
distanc' inter cxi kornicoj.
Se gasto kun gusto,
lin ravas rigardi lunon.
Do, via servisto
ne sxlosu pordon por nokto!
noto: sxjiuxcajo(xiucai) --- oficisto, kiu sukcesis en la plej malalta (gubernia) sxtata ekzameno en la antikva Cxinio.
elcxinigis Gennadij Turkov
--- el LKK n-ro127, p.21