此主题相关图片如下:
诗歌三重奏(1)
Zhang Heng 张衡 (76-139)
KVAR TRISTOJ 四愁诗
Mia kara vivas cxe Taishan-monto.
Vojkruto baras al nia renkonto.
Easten rigardas mi kun larmfonto.
Sxi donacis al mi inkrustan spadon,
rekompence mi jadon al sxi sendis.
Sed la vojo tro longa sin etendis.
Mia cxagreno atingis altgradon.
我所思兮在太山,
欲往从之梁父艰。
侧身东望涕沾翰。
美人赠我金错刀,
何以报之英琼瑶。
路远莫致倚逍遥,
何为怀忧心烦劳。
Mia kara vivas cxe Guilin-grundo,
sed renkonton baras akvo-profundo.
Suden rigardas mi kun larm-abundo.
Sxi donacas al mi geman liuton,
rekompence al sxi paron da pletoj.
Sed la vojo tro gxenas sen diskretoj.
Singxene mi sentas cxagren-akuton.
我所思兮在桂林,
欲往从之湘水深。
侧身南望涕沾襟。
美人赠我琴琅玕,
何以报之双玉盘。
路远莫致倚惆怅,
何为怀忧心烦怏。
Mia kara vivas cxe Hanyang-tero,
sed renkonton baras voja dangxero.
Uxesten rigardas mi kun larm-livero.
Sxi donacas al mi zibelmantelon,
rekompence perlon al sxi repagis.
Sed la vojo tro penige zigzagis.
Sufere mi sentas hezitan pelon.
我所思兮在汉阳,
欲往从之陇阪长。
侧身西望涕沾裳。
美人赠我貂襜褕,
何以报之明月珠。
路远莫致倚踟蹰,
何为怀忧心烦纡。
Mia kara vivas cxe Yanmen-pordo,
sed nian renkonton baras negx-hordo.
Norden rigardas mi kun larm-senordo.
Sxi donacas al mi silkan brokaton,
rekompence al sxi jaspon prezentis,
Sed la vojo tro veige turmentis.
Malgxoje mi sentas cxagren-dilaton.
我所思兮在雁门,
欲往从之雪雰雰。
侧身北望涕沾巾。
美人赠我锦绣段,
何以报之青玉案。
路远莫致倚增叹,
何为怀忧心烦惋。
Trad. Guozhu
2008-09-27