Lusin 鲁迅 (1881-1936)
Mia Fiasko en Amo 我的失恋
——Nova parodio en klasika stilo ——拟古的新打油诗
Mia amatino vivas sur montflanko
kaj viziti sxin malhelpas vojomanko.
Senkonsole mi klinigxas kun plorvango.
Sxi donacas al mi beldesegnan sxalon.
Rekompence strigon mi al sxi resendis.
Sxi koleris tre kaj min ne plu atentis.
Mi stultigxis ne sciante la kialon.
我的所爱在山腰;
想去寻她山太高,
低头无法泪沾袍。
爱人赠我百蝶巾;
回她什么:猫头鹰。
从此翻脸不理我,
不知何故兮使我心惊。
Mia amatino---en bazar' homplena.
Viziton malhelpas la amaso gxena.
Kapon levas mi kun larmo korcxagrena.
Sxi donacis bildon de hirundparo.
Rekompence mi bombonon al sxi sendis.
Sxi koleris tre kaj mi ne plu atentis.
Konfuzigxe mi ne scias la kialon.
我的所爱在闹市;
想去寻她人拥挤,
仰头无法泪沾耳。
爱人赠我双燕图;
回她什么:冰糖壶庐。
从此翻脸不理我,
不知何故兮使我胡涂。
Mia amatino vivas cxe rivero.
La profundo min disigas de la celo.
Senkonsile dronas mi en korsufero.
Sxi donacis oran cxenon kun medalo.
Rekompence aspirinon mi alsendis.
Sxi koleris tre kaj min ne plu atentis.
Mi maldormas ne sciante la kialon.
我的所爱在河滨;
想去寻她河水深,
歪头无法泪沾襟。
爱人赠我金表索;
回她什么:发汗药。
从此翻脸不理我,
不知何故兮使我神经衰弱。
Mia amatino vivas en grandstilo.
Sxin viziti mankas, ve! auxtombilo.
Mi skuante kapon restas sen konsilo.
Rozon jen donacis mia amatin'.
Rekompence mi serpenton al sxi sendis.
Sxi koleris tre kaj min ne plu atentis.
Mi ne scias la kialon---lasu sxin!
我的所爱在豪家;
想去寻她兮没有汽车,
摇头无法泪如麻。
爱人赠我玫瑰花;
回她什么:赤练蛇。
从此翻脸不理我,
不知何故兮——由她去罢。
La 3-an de oktobro. 1924. 一九二四年十月三日。
Trad. S.J.Zee. Sovagxa Herbaro p.13/14