诗歌三重奏 Poema trio
Rimtriptiko, poema trio,
kanto de tri cxinaj auxtoroj.
Floroj kun nesamaj koloroj,
bunte mikstona melodio.
Zhang Heng en trist-melankolio.
Lusin sxercas pri misfuroroj.
Rimtriptiko, poema trio,
kanto de tri cxinaj auxtoroj.
Cxar mankas al Guozhu genio,
sekve ne malmultas doloroj,
per komputilo en laboroj.
Sed finvenko en parodio,
Rimtriptiko, poema trio.
Guozhu 2008-12-01