此主题相关图片如下:
Song Ping en la foto
拜谒绿川英子墓
Vizito al la Tombejo de Verda Majo
Post majkongreso, en funebra tago,
pie esperantista karavano,
kune vojagxis kun verdstela flago,
sub gvido de loka samideano.
Post kuro sur auxtovoja sinuo,
ni venas al tombej' de Verda Majo.
Malproksime for de la urba bruo.
Etoso plena de sankta malgajo.
Pluveto dissxutigxas el cxielo.
Funebras koincide tri minutojn.
Kaj ni al la Hejmsopira Stelo,
omagxas florojn kaj korajn salutojn.
Vivu vi geedzoj kun auxreolo
cxiam en koro de cxina popolo!
Guozhu(2008-05-19)
拜谒绿川英子墓
东北五大后,全国哀悼日。
爱友结伴行,访问佳木斯。
绿川英子墓,位于风景区,
远离市喧嚣,气氛多肃穆。
细雨纷纷扬,默哀三分钟,*
缅怀望乡星,献花深鞠躬。
青山埋忠骨,永存民心中!
* 2008年5月19日14时28分至31分,为悼念四川大地震遇难同胞,全国人民默哀3分钟。拜谒绿川英子墓的世界语者,正好在墓前献花缅怀。
http://esperanto.cri.cn/121/2008/05/19/1@80893.htm
Cxina Sxtata Konsilantaro decidis okazigi tutlandan funebron
CxRI (GMT+08:00) 2008-05-19 00:21:23
Por esprimi profundan funebron de cxinaj diversnaciecaj popolanoj pri viktimoj de la fortega tertremo en Sichuan, la Cxina Sxtata Konsilantaro decidis okazigi tutlandan funebron de la 19-a gxis la 21-a de majo. Dum tiuj cxi tagoj haltos stafetado de la olimpika torcxo en Cxinio.
Dum la tutlanda funebro la nacia flago estos duonhisata en la tuta lando kaj cxinaj institucioj en fremdaj landoj, la publika amuzado suspendigxos kaj la Cxina Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj cxinaj ambasadorejoj kaj konsulejoj en fremdaj landoj arangxos kondolencajn librojn. Je 28 minutoj post la 14-a horo de la 19-a de majo la cxina tuta logxantaro silentos dum 3 minutoj por la funebro, dume auxtoj, trajnoj kaj sxipoj sonigos sirenojn kaj kontrauxaeratakaj alarmoj sonos. Hazarde la esp-istoj ankaux salutis al Verda Majo antaux sxia tombejo koincide kun la tutlanda sirenado dum tiuj 3 minutoj.
Guozhu
Kia laboro, tia valoro