dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → UEA主席2009新年文告

您是本帖的第 3243 个阅读者
树形 打印
标题:
UEA主席2009新年文告
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
UEA主席2009新年文告


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Novjara Mesagxo 2009 de Prezidanto de UEA

Nuntempo estas plej valora,
por ni ecx minuto --- trezora.
Antaux ol vekigxo el songxo,
printempo jam flugis tre fora.

Kiel fervora esp-isto, ni certe volontas lerni Esp-on cxiutage. Izolita memlernanto ofte trovigxas en stato "sen instruisto, sen lernolibro, sen klascxambro". Tamen ecx en tiel malfacila situacio ni ankoraux povas persisti nian lernadon. Progresoj de sciencoj kaj teknikoj tre favoras nin. Komputilo ja povas funkcii kiel nia instruisto, kaj en interreto trovigxas ne-finlerneblaj materialoj. En la novjara tago ni ja povas lerni "Novjaran Mesagxon". Ekzistas multspecaj novjaraj mesagxoj. En la sinsekvaj tri jaroj de 2007 gxis 2009 mi redaktis dulingvajn afisxojn: Novjara Mesagxo far Cxina Prezidanto HU.
作为一个热心的世界语者,我们一定愿意天天学习世界语。自学者的条件往往是“没有老师,没有课本,没有课堂”,可即使是这样,也还是能够学习:从生活中学习。要利用现在科技发达的好条件,电脑就是老师,互联网上有学不完的资料。一年伊始,可以从“新年文告”开始学习。新年文告有多种。连续三年,国柱在元旦时都整理了世汉双语版国家主席的新年贺词。

152 双语版胡锦涛主席2007新年贺词 2007-1-1 02:05:06
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=1457
401 双语版胡锦涛主席2008新年贺词 2008-1-1 6:03:11
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=3827
666 双语版胡锦涛主席2009新年贺词 Novjara mesagxo 2009-1-1 6:09:01
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=7111

En 2009, mi ankaux trovis la novjaran mesagxon de prezidanton de UEA.
2009年,还找到了国际世协UEA主席的新年文告:
Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA
http://www.elerno.cn/bbs/index.asp?boardid=11
Mi rimarkas tion, ke cxiuj prezidantoj de UEA havas la bonan kutimon doni novjaran mesagxon. Nature, kun malsama stilo el malsama plumo. Kontraste, estro de CxEL neniam faris tion.
Mi konsilas al cxinaj s-anoj: kiam ni legas tian materialon, donu apartan atenton al la propraj nomoj en la artikolo. Cxar ni jes povas trovi komunajn nomojn en vortaro sed ofte ne la proprajn nomojn. Ekz-e, ni devas atente lerni pri la subaj vortoj:
读这篇文告的感想是:历届UEA主席都有写新年文告的好习惯。当然,文如其人,Renato写的和现任主席Dasgupto写的,风格上不一样。与之相对照的纪录是,CxEL的头头从来也不肯写。
我们在读这样的文章时,要特别注意弄懂一些专有名词的含意。因为普通的词汇,可以从词典里找到,而这些专有名词及其有关的资料,有许多都无法从词典里查到。具体到2009年的这一篇,有以下这些内容值得我们注意:

100-jarigxo de UEA en 2008
150-jara jubileo de Zamenhof en 2009
Internacia Jaro de Lingvoj 2008,
Internacia Jaro de Interpacigxo 2009,
Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009
En decembro 2008 ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo unuafoje.
En 2009 Universala Kongreso okazos unuafoje en Bjalistoko,
ni festas 100-jarigxon de Ivo Lapenna en 2009
UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento.
Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP),
la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED)
la Manifesto de Prago, 1996,
Foje mi skribis en iu mesagxo, ke ni lernu Esp-on je tri flankoj:lingvo, kulturo kaj bonvirto. Tamen fakte ni ne havas tri-specajn lernolibrojn. Por lerni Esp-an kulturon kaj bonvirton de esp-istoj, ni nur povas guton post guto en Esperanto-movado.
我曾经在一个帖子里谈过:学习世界语,有三个方面的内容:学语言、学文化、学品德。
可是我们并没有这样的三套教材。世界语的文化知识,只能一点一滴,从参加世界语运动中才能学到。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/1/2 8:53:41
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Kiuj gravaj datrevenoj okazos en 2009 ?
La plej grava, estas la 100-jarigxo de la Hxina Esperanto-Asocio, kiu fondigxis en Sxanhajo 1909. Cxia aktivato antaux la fondigxo de HxEA estas nur preludo de cxina Esperanto-movado. HxEA inauxguras novan epokon de cxina EM; simile al fondigxo de Cxina Popola Respubliko en 1949-10-01,kiu inauxguras novan epokon en la moderna historio de cxinio.
La centjara cxina EM dividigxas koncize je 40 jaroj plus 30 jaroj kaj 30 jaroj.
La unua periodo (1909-1949) karakterigxas per tio: En la cxefurboj (Pekino kaj Nanjing) mankas landa Esp-Asocio, sed ekzistas vigla popolamasa EM tra Cxinio.
La dua periodo (1949-1979) karakterigxas per malo: Estas CxEL en Pekino ekde 1951-03-11, sed mankas (malaperas) popolamasa EM tra Cxinio.
La 3-a plena sesio de 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Cxinio, okazinta en 1978-12-18 estas epokfara evento, kiu inauxguris la periodon de reformo kaj malfermo de Cxinio. Gxuste kun tia historia fono, fondigxis Hubei-a Esperanto-Asocio 1979-05-01 en Wuhan. HEA estas la unua provinc-nivela Esp-Asocio en la historio de cxina EM. Same kiel la fama revolucio de 1911 gxis influo rapide disvastigxis tra la tuta Cxinio, kaj gxis nun aperis pli ol cent lokaj kaj fakaj Esp-Asocioj tra tuta Cxinio. Tiel realigxas la gxojinda situacio ke estas kaj CxEL en Pekino kaj vigla EM tra Cxinio. De tiam gxis nun, pasis aliaj 30 jaroj.

2009年在中国世运中有哪些值得回顾的事件呢?
最重要的,是1909年在上海成立了“中国世界语会”(Hxina Esperanto-Asocio),而此前的一切活动,都只能算是中国世运的前奏。中国世界语会的成立理所当然地成为了中国世运的起点。正如同1949年10月1日中华人民共和国的成立,标志着中国现代史一个新的历史时期的开始。
百年中国世运,可以大致分为前四十年,中三十年,又三十年。
从1909年到1949年这四十年间的特点是:在首都(北京、南京)没有全国世协,地方上却有群众性的世界语运动。
接下来从1949年到1979年这三十年间的特点是:在首都北京有了全国世协(成立于1951年3月11日),地方上却没有了如同前一个时期那样群众性的世界语运动。
1978年12月18日召开的中共十一届三中全会,使中国走向了改革开放的新时期。正是在这样的历史背景下,中国第一个省级世界语协会—湖北省世界语协会于1979年5月1日在武昌成立。然后以辛亥革命般的速度扩大到全国,各地先后成立了一百多个地方和专业的世界语协会 。中国世运实现了在首都有全国世协,在全国各地有群众性的世界语运动的大好局面。这样,从1979年到2009年,又是三十年。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/1/2 9:03:23
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Dasgupto

http://www.elerno.cn/bbs/index.asp?boardid=11
Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA
Sojle al espero

Inter la 100-jarigxo de UEA en 2008 kaj la 150-jara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis 60-jarigxi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se gxuste nun cxe UN kaj Unesko sin sekvas Internacia Jaro de Lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpacigxo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 -- kvazaux ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco -- cxu ni ne gxoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj?

En aprilo ni simpoziis cxe UN en Gxenevo post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la cxeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni pauxzas por kapti la spiron. Denove UEA engagxas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al cxi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?

La okupigxon pri homaj rajtoj, kiu esprimigxis jam cxe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciigxinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947, unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la 60-aj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaux profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna -- lian 100-jarigxon ni festas en 2009 -- movis tiun vizion al nova sxtupo.

Lapenna konvinkigxis, ke por povi tusxi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontrauxbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis "lingva genocido", termino poste pligravigxinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita Uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare rimarkinte, ke la socilingvistiko nesuficxe reliefigas la lingvo-planadon UEA lancxis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler - kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), farigxis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Gxuste gxi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon.

Se oni lancxas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de gxi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizajxo de lingvo, kies tradukajxa korbo farigxis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukajxoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj cxirkaux LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj.

Gravan sxtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996, www.uea.org/informado/pragm/pm_eo.html. Respondojn al la demando "kien UEA" oni sercxu cxefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun Manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?

Unuflanke la fakton, ke UEA cxiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antauxe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Gxuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu bazigxas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupigxas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj.

Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la Manifesto de Prago pledas por multlingvisma eduko al homaranigxo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la Zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpacigxa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu Manifesto, je kies fino ni "!
asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociigxo. Ni estas movado por la homa emancipigxo."

Probal Dasgupta


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/1/2 9:05:25
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Barbara

http://www.elerno.cn/bbs/index.asp?boardid=11
Tago de Esperanto, la 15-a de decembro - informa laboro

Karaj,

  Jam pasintsemajne komencigxis la tradiciaj renkontigxoj kaj kunvenoj en esperantistaj grupoj, kluboj kaj rondoj. La nuna semajnfino farigxis aparte bona okazo antauxtage rendevui omagxante la 149-an naskigxdatrevenon de la kreinto de Espero, d-ro L.L. Zamenhof. Kaj tiaj renkontigxoj okazis/as en tre diversaj lokoj tra la mondo, inkluzive la naskigxurbon de Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko.

  Tiuj decembraj arangxoj havas firman kaj tre longan tradicion. De pli ol 80 jaroj, laux inciato de Julio Baghy, la 15-a de decembro estas solenata kiel "Tago de la Esparanta lingvo". En la lastaj jaroj en iuj medioj kelkfoje oni ne sole solenis, sed ankaux traktis la 15-an de decembro, kiel apartan okazon alparoli la eksteran publikon, fari apartan, porokazan Ago-tagon.

  Sed la nunjara 149-a naskigxdatreveno de d-ro Zamenhof enkondukas nin en la jaron de granda jubileo, ligita kun la 150-jarigxo de tiu dato. Jam antaux 50 jaroj la Plenuma Komitato de Unesko agnoskis la kreinton de Esperanto unu el la grandaj figuroj de la homaro. Nunjare, precize en lia 149-a naskigxdatreveno Unesko en sia pariza sidejo, kunlabore kun UEA solene lancxas la jaron de la 150-jarigxo de Ludoviko L. Zamenhof.

  Tiu datreveno estas kara al ni cxiuj tra la prismo de la kreita de li lingvo, Esperanto.

  Kvankam ni ofte diras "nia lingvo", gxi ne signifas ekskluzivon. Tiu vortumo prefere elmontras nian komunecon kaj ligigxon al la komunikilo, kiu por cxiu el ni farigxis vera ponto al alilingvanoj kaj al alikulturanoj, al la mondo. Same, kiel la kreinto de Esperanto d-ro Zamenhof ne traktis gxin sia proprajxo, tiel ankaux ni kun gxojo bonvenigas cxiun novan membron de nia E-komunumo.

  Sed ni havas pliajn taskojn. Nia lingvokono kaj nia kono de la lingva situacio en la mondo sxargxas nin per la respondeco kuragxe preni la parolon pri la malkongrua kun altaj idealoj pri la egeleco de la homoj, inkluzive iliajn lingvajn rajtojn - lingva ordo en la mondo, pri lingva subpremado, pri indiferento rilata al formortado de lingvoj.

  Kiel ni utiligu, tiun unikan jubilean jaron, kiu komencigxas? Ne kredu, ke mi volas doni pretajn receptojn, trudi miajn ideojn. Prefere ni intersxangxu ilin kaj reciproke ricxigu per ili unuj la aliajn, por ke niaj propraterenaj aktivadoj ricevu cxiam pli fresxan kaj atrakcian formon. Antaux ni malfermigxas la tuta jaro, kiun ni povas utiligi por pli efika informado pri d-ro Zamenhof kaj lia lingvo, la rimedo de la neekskluda komunikado.

  Ni prenu en konsideron, ke ofte estas pli facile proponi viziton en lernejo, komunan arangxon lokanivele aux kunlabore kun civitana organizo, kiam ni povas referenci al konkreta datreveno. La 150-a naskigxdatreveno de d-ro Ludoviko Zamenhof en la 2009-a jaro estas por ni tia grava referenco.

  Al la pariza solenajxo ja ni evidente referencu, kiam ni proponos al nialandaj neregistaraj organizoj omagxon de la figuro de d-ro L.L.Zamenhof aux kiam - jam tradicie - ni kontaktos la eksteran mondon, en la plej proksimaj semajnoj kaj monatoj, lige kun la februara Tago de la Gepatra Lingvo (21.02.2009) aux Semajno de Internacia Amikeco (16-22.02.09).

  La 15-an de decembro unu el la elementaj lernejoj en Bjalistoko solene ricevas la nomon de Ludoviko Zamenhof, kiel sia patrono. La komencigxanta Jubilea Jaro instigu nin entrepreni klopodojn, ke ankaux en nia medio la nomon de la kreinto de la lingvo aux gxuste de la lingvo mem, Esperanto ricevu iu lernejo, kleriga centro, klubo, strato, skvaro.

  En nia grupo, klubo - ni entreprenu la klopodon sercxi inspirajn ideojn en la verkaro (poeziajxoj, leteroj), sed ja ankaux paroladoj de d-ro Zamenhof. Dum niaj kongresoj regionaj aux landaj - cxirkaux elektita ideo okazu laboro ricxiganta la membrojn de nia E-medio per argumentoj, tute aparte necesaj, kiam ni parolas kun reprezentantoj de la ekstera mondo.

  En niaj esperantlingvaj TTT-ejoj - privataj, klubaj, asociaj, en blogoj kaj aliaj forumoj de la elektronika komunikado ni afisxu informojn pri Zamenhof, pri la Jubilea Jaro, pri la Universala Kongreso en Bjalistoko, pri internaciaj konferencoj dedicxitaj al la lingvokomunikado, lingvolernado, en kiuj partoprenas kiel fakuloj esperantistaj ekspertoj ks.

  Tio estas miaj ideoj. Aldonu la viajn!

  Nepre informu min pri tio, kion vi sukcesas atingi kaj fari konkretan dum la 2009-a. Ne fine de la jaro, sed en gxia dauro, tuj post la fino de konkreta afero.

  Tiel kreigxu nia komunuma registro, kiun kiel frukton de la tutjara laboro ni fiere povos prezenti kaj sumigi la 15-an de la 2009-a jaro.

Amike,

Barbara Pietrzak
Gxenerala Sekretario de UEA, estrarano pri informado


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/1/2 9:07:11
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

中国世运中,有没有新年文告呢?大家有目共睹。我只找到十年前(1999年)戴颂恩为EPCx写的一篇。

http://fuzhou.china.com.cn/EL/EL/ElPopolaCxinio/bd99-01-1.html
Novjara mesagxo

CxE la sojlo de la Nova Jaro mi kore deziras al niaj legantoj, perantoj kaj iliaj familianoj felicxon kaj prosperon, nome de cxiuj laborantoj de la redakcio de "El Popola Cxinio"!

En la jxus pasinta jaro ni faris klopodojn por plibonigi nian revuon, kaj laux la leteroj de legantoj, nia revuo estas pli placxa enhave kaj forme. Menciindas ankaux, ke nia revuo legeblas ankaux en Interreto ekde la marta numero kaj nia esperantista teamo estis plifortigita per junaj homfortoj. Ne malpli grave, la nombro de abonantoj ne malkreskas kaj nia financo estas stabila. Kvankam niaj atingoj ne estas brilaj, tamen ili nutras iom da kuragxo por dauxrigi niajn kolopodojn.

En la nova jaro la rubrikoj restas sensxangxaj. Laux la enketo, la rubrikoj "Cxinaj E-istoj", "Originale Verkitaj", "Esp-novajxoj", "Por Komencantoj", "Temo Proponita de Legantoj", "Cxina Kulturo", "Junularo", "Multnacia Cxinio", "Por Via Sano" kaj "Inter Ni" estas la plej bonvenaj. Dauxre klopodante fari tiujn cxi rubrikojn pli interesaj kaj allogaj, ni strebas plibonigi la ceterajn.

Ni sentas grandan gxojon, ke dum la pasintaj 3 jaroj la rubriko "Laux la Silka Vojo", kiu finigxis auxguste 1998, trovis varman bonvenon kaj estis multe lauxdata. Por rekompenci la amon de niaj legantoj al nia revuo, ni malfermis novan rubrikon "Vestoj de Cxinaj Nacioj" ekde la septembra numero 1998, kun la espero, ke ankaux tiu cxi rubriko placxos al vi. Ni nun preparas nin por lancxi alian rubrikon tiel altiran kiel "Laux la Silka Vojo" kaj prezentos al vi kiel eble plej baldaux.

En oktobro 1999 la cxina popolo jubileos la 50-jarigxon de la Cxina Popola Respubliko, kaj ni konigos grandajn sxangxojn, kiuj okazis al la vivo de la cxina popolo, al la ekonomio, kulturo, scienco, tekniko, edukado, sanprotektado kaj aliaj aferoj de Cxinio dum la pasintaj 50 jaroj, precipe dum la lastaj 20 jaroj. Decembre okazos alia grava evento, t.e. Aomen (Auxmen, alinome Makao) revenos al Cxinio, kaj ni donos al vi bazajn informojn pri gxi kaj raportos pri la revena solenajxo.

Ekde la pasinta septembro ni havas retposxton kaj nun konstruas nian propran hejmpagxon <http://www.china-report.com> kun informoj ankaux pri Cxina Esperanto-Ligo kaj Cxina Esperanto-Eldonejo, kiu espereble baldaux estos malfermita.

Kompreneble, la plibonigo kaj kvalitoaltigo de la revuo bezonas la akompanon de kresko de abonoj, kaj la kresko de abonoj dependas de klopodoj ne nur de ni, sed ankaux de niaj legantoj kaj perantoj. Se cxiu tria aux kvara el niaj legantoj sukcesas varbi novan abonanton, ni multe progresos. Mi sincere esperas, ke jarfine ni havos konsiderindan kreskon de abonoj, por festi la 50-jaran jubileon de nia revuo en majo de la jaro 2000!

Kun bondeziroj por la jarsxangxaj festotagoj, kore salutas via

Dai Song'en
Viccxefredaktoro
de "El Popola Cxinio"


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/1/2 9:08:35

 5   5   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询