此主题相关图片如下:
Guozhu:
Statuo de Lauxzi
Cxe fama monto Fonto Klara,
mi vidas gigantan statuon,
sentante fortan animskuon
pro Lauxzi, la sagxulo kara.
Blankbrova, blankbarba, blankhara,
jarmile li donas instruon.
Cxe fama monto Fonto Klara.
mi vidas gigantan statuon.
Auxdigxas senvocxo deklara:
"La Tauxo naskas la Unuon.
La Unuo naskas la Duon."
Siegxas verdajxo arbara,
cxe fama monto Fonto Klara.
En cxina urbo Quanzhou, Fujian-provinco, sude de la piedo de Qingyuan-monto (La monto Klara Fonto) sidas sxtona statuo de Lauxzi. La statuo estas farita antaux pli ol 800 jaroj en Song-dinastio (960-1279). Gxi altas je 5.63 metroj, dikas je 6.85 metroj kaj largxas je 8.01 metroj. Oni kredas ke tre eble gxi estas la plej granda statuo de Lauxzi tra la tuta Cxinio.