此主题相关图片如下:
IRONIO EN KOLORRICXA BILDO DE VIRINOJ
—Apreze pri la poemo _Belulinoj_ de Du Fu
Novembre de 2004, Guozhu pretigis la Esperantan eLibron "Poemoj de Du Fu" en tri kajeroj kun 149 tradukoj de 155 poemoj sub 125 titoloj. Tiam mi sentas unuflanke grandan gxojon ke aperis el mia propra mano la frukto de kunlaboro de multaj tradukintoj el multaj landoj dum multaj jaroj, kaj aliflanke ankaux bedauxron ke ankoraux mankas certaj gravaj pecoj en nia kolekto. Gxuste kun tia miksita sento mi plenumis la esp-igon de la poemo _Belulinoj_ de Du Fu.
Laux krea tempo, "Belulinoj" vicigxis inter la verkoj de frua periodo de Du Fu. Laux graveco, gxi estas neniam mankigebla por cxiu kolekto de elektitaj poemoj de Du Fu kompilita en Cxinio. Do tiel estu ankaux por nia Esperanta versio!
Cxar Yang Guozhong, la kuzo de Yang Yuhuan, ekfunkciis kiel la dekstra premiero en la dekunua monato de la dekunua jaro de Tianbao-erao (752 p.K.), tial cxinaj eruditoj opiniis ke Du Fu verkis tiun cxi poemon supozeble en la printempo de la dekdua jaro de Tianbao-erao (753 p.K.),Tang-dinastio.
Komence de la poemo ni legas pri la tempo (festotago), loko (Qujiang-rivero), kaj protagonistoj(belulinoj).
Laux antikva moro, la tria tago de la tria monato lunkalendare estis nomata festo Shangsi, tago de printempa ekskurso por virinoj. Kiom pli okaze de serena kaj bona vetero! Kolektigxis svarmoj da belulinoj ambauxborde cxe Qujiang-rivero, pitoreska vizitindejo sude de la cxefurbo Chang'an de Tang-imperio. Ili ekskursas, por gxui la printempon, ankaux por konkuri inter si, pavante per sia beleco.
Per delikataj lingvajxoj la poeto detale skribis pri iliaj aspekto, belfiguro, vestado, ornamajxoj, kaj imponaj spektakloj.
La belulinoj cxiuj havis buteran hauxton, sveltan figuron, elegantan sintenon kaj vestis sin en diversaj brokataj vestajxoj, sur kiuj aux estas broditaj pavoj el oraj fadenoj, aux unikornoj el argxentaj filigranoj. Smeraldaj ornamajxoj sidas surkape. Juvelaj zonoj strikte cxirkauxas talie.Ili paradas kokete, tamen sxajnigante sin bonvirtulinoj. Ili odoras per fiero, sed samtempe ankaux kun naiveco.
De la spektakla sceno la poemo subite turnigxis al skribo pri parencoj-bofratinoj de imperiestro. Siatempe la imperio jam gxuis jardekojn da paco kaj prospero. La imperiestro Tan Xuanzong dorlotis sian amatan Nobeledzinon Yang Yuhuan. Kaj, kauxze de tio, la fratinoj de Yang Yuhuan ankaux gxuis grandan favoron de Lia Majesto. La plej agxa fratino de Yang Yuhuan estis titolita kiel Honordamo de Hanguo, la tria fratino kiel Honordamo de Guoguo, la oka fratino kiel Honordamo de Qinguo. Ili venis al la bordo de Qujiang, por okazigi tie luksan karnavalon. Palaca Kuirejo de la imperiestro pretigis por ili kuriozajn frandajxojn:
En pot' smeralda: kamelajxo por karnavalo,
kaj fisx' vaporumita sur plado el kristalo.
Euxnukoj seninterrompe galopis survoje, alsendante la ambroziajn frandajxojn, tamen sen levo de polveroj. Jen kia imponeco! Jen kia spektaklo! Tamen, antaux tiel raraj mangxajxoj, tiuj Honordamoj pro tedigxo ecx ne movis siajn mangxbastonetojn el rinocera korno dum longa tempo. Tiel ke la laborajxoj de la majstraj kuiristoj en Palaca Kuirejo rezultigxis nur vana penado.
Antaux la festeno ludigxis muzikajxoj kiuj povis kortusxi diojn kaj fantomojn.
Multaj altrangaj korteganoj ankaux venas kiel gastoj de la Honordamoj.
Surpriza estis la apero de la lasta alvenanto. Li algalopis rekte gxis la halo, descendis desur cxevalo, grandpasxe marsxis sur la luksa tapisxo kaj arogante, ecx sen anonco, eniris por renkontigxi kun la Honordamoj.
Ho vere gapiga sceno! Laux konduto cxu tiu estas Yang Guozhong, la premiero!
En la "Biografio de la Nobeledzino Yang de Imperiestro" de La Malnova Historio de Tang-dinastio legigxas jena skribo:
"Cxiujare, en la deka monato, la imperiestro Tang Xuanzong veturis al la Palaco Huaqing, kaj lin akompane sekvis la domanoj de kvin gefratoj Yang. El domanoj de cxiu familio formigxis unu trupo kaj cxiu trupo en uniformo kun aparta koloro. Kiam kune marsxis la kvin trupoj, ili formis spektaklon pompan kiel kune disfloras cent floroj."
En la "Ekstera Biografio de Yang Yuhuan" de Muzika Historio ankaux legigxis jene, ke
"La Honordamo de Guoguo ankaux adultis kun Yang Guozhong, ecx sendiskrete. Dum vizito al la Kortego, Yang Guozhong kaj Honordamo de Guoguo ofte veturis unu apud la alia. Ili svingis vipon kaj spronis en sxerco la galopon. Ilin sekvis eskorto el pli ol cent palacaj euxnukoj kaj maljunaj servistinoj, kun torcxoj kiuj lumigis cxirkauxan lokon kvazaux en tago.Ilia parado en pompaj vestoj estis tute sensxirma. Nuboj da spektantoj kolektigxis apud stratoj kvazaux muroj, cxiuj kun vesuspiroj surprizite."
Ke "Salikaj floroj kovras sur lemnojn" en la sekvaj versoj, unuflanke tio estas vera pejzagxo cxe Qujiang-rivero, samtempe la "Salika floro" ankaux homofone aludas pri la familia nomo Yang. Laux onidiro ke salikaj floroj falintaj en akvon transformigxis al lemnoj, do gxi ankaux sugestis pri la suspektinda amorrilato inter Yang Guozhong kaj Honordamo de Guoguo.
Ankaux la Blua Birdo estis el cxina mito. Origine gxi estis fea birdo en la Jada Monto kaj kuriero de Xiwangmu, la Diino, sed poste gxi estis vastsence uzata kiel peranto inter geam(or)antoj. El familio Yang aperis kaj la Nobeledzino de imperiestro, kaj la premiero, kun vere granda potenco, kiu vundas! Do vi nepre ne proksimigxu senintence inciti!
Trajto de tiu cxi poemo estis abunda: delikata priskribo, bunta kaj pimpa koloroj, impona sceno, nenia frivola travestio aux troigo kiel en karikaturo. Legigxas nenie primoko, sed cxie. Nenie vesuspiro, sed ankaux cxie. Tiel, per seriozaj kvazaux-lauxdaj versoj la poeto brile plenumis la mision malkasxi koruptigxon kaj skurgxi dekadencon de la socio.
Post publikigo de la poemo _Belulinoj_ de Du Fu, aperis en malsamaj eraoj bonaj pentrajxoj kun tiu temo. Inter kiuj la elstara cxefverko estis la _Printempa Ekskurso de Honordamo de Guoguo_ verkita de la fama pentristo Zhang Xuan, kiu estis lokano de Chang'an kaj funkciis kiel pentristo en la imperia pinakoteko dum la eraoj Kaiyuan(713-741) kaj Tianbao(742-756). Li plej lertis en pentrado pri nobelaj virinoj kaj knabinoj, kreante la stilon pri virinoj en Prospera Tang-dinastio kun kurbaj brovoj kaj grasaj vangoj. En majo de 1995 Cxina Posxto emisiis specialan duopan posxtmarkon "Honordamo de Guoguo en printempa ekskurso".