此主题相关图片如下:
Wang Xizhi( uxang sxjigxi, 303—361,aux 321—379 p.K.)
Prefaco al la Poemaro Kolektita cxe la Orkidea Pavilono
En la 9-a jaro (alinome guichou-jaro) de Yonghe-erao, Jin-dinastio, (353 p.K.). Komence de la tria monato en malfrua printempo, ni havis kunvenon cxe la Orkidea Pavilono en Shanyin-gubernio, Guiji-prefektujo (nuntempa Shaoxing), por la Printempa Puriga Festivalo. Cxeestis cxiuj lokaj eminentuloj, oldaj kaj junaj. Cxi tie trovigxas altaj montoj kaj apikaj krutajxoj, kun prosperaj arbaro kaj bambuoj. Kuras klara rojo kaj galopa fluo, kiuj reflektas sunlumon brilanta ambauxflanke de la pavilono. Ni alkondukis akvon kiel zigzagan kanalon por la flosantaj vintasoj, kaj cxiuj gastoj tie sidis lauxborde. Kvankam mankas al ni akompano de orkestro, tamen, drinkante versi ankaux povas esprimi senton en nia koro. Tiun tagon serenas la cxielo, klaras la aero. Varma brizo blovas agrable. Kapleve ni povas vidi la senliman vastecon de la cxielo; kapkline, ni povas observi abundecon de estajxoj. Tial ni lasu liberan vagadon de rigardo kaj penso por delico de vido kaj auxdo. Kia gxojo!
Nun cxiuj homoj vivas kune en la mondo. Iuj kun malkasxema grandanimeco, korversxe babilis kun amikoj en cxambro; dum aliaj , trovante apogon por sia animo en iuj aferoj, senbride gxuis la nunon. Tia sinteno pri homa vivo estas tre diferenca, cxu trankvila aux movigxema, cxe nesamaj homoj. Kiam la homo renkontis gxojon kiu apartenas al li nur por momento, li sentas kontenton, ecx ne rimarkante la aliveno de maljuneco. Kaj kiam ili sentis enuigxon pri la aferoj kiujn ili strebis longan tempon, sxangxigxis ilia animstato. Ili certe suspiris kun profunda sento. La afero iam tre sxatata rapide jam farigxis paseo droninta en memoro. Kaj la homa vivo cxu longa aux mallonga, sxangxema laux cirkonstanco, neeviteble havos finon. Antikvuloj ja diris: "Naskigxo kaj morto ambaux estas grava por homa vivo." Tio ja estas veinda, cxu ne?
Cxiufoje, kiam mi konsideras pri la rezonoj pro kiuj la antikvuloj suspiris, mi sentas cxiam kunsenton antaux iliaj verkajxoj. Kaj mi ne povis ekspliki kial mi tiel sentis. Mi cxiam opinias ke estas erare rigardi la vivon kaj morton sama afero, kaj ankaux absurde rigardi la longan vivon kaj fruan morton egala. Kiam la posteuloj rigardos al ni, certe tre similas al tio kiel ni nun rigardas al la antikvuloj. Ho veinde! Tial mi listigis la nomojn de tiuj kiuj cxeestas nian kunsidon. kaj registris iliajn verkajxojn malgraux ke sxangxos kaj la tempo kaj la cirkonstancoj. tamen la kauxzoj de suspiroj estas la samaj. Mi kredas ke legontoj en futuraj generacioj ankaux suspiros pro miaj vortoj.
--- elcxinigis Guozhu