此主题相关图片如下:
Vang Vej(659-761)
Monahxejo "Sxtona pordego" en Lantjan-montoj
Cxe suna subiro
montar' kaj akvo belegas!
Mi nagxas boate
kaj vento al mi favoras.
Gxuante vidajxojn,
distancon mi ne konscios,
Kaj iom post iom
atingos sercxatan fonton.
Min tiel surprizas
perfekto de nuboj, arboj,
Ke mi ecx ekdubas,
cxu gxustan vojon elektis?
Sed oni cxu sciis,
ke estos riverkurbigxo
Kaj tuj antaux pruo
aperos necesa monto!
Mi lasas boaton,
preninte nur marsxbastonon,
Kaj iras gxojante,
ke lok' al dezir' konformas.
Per lanta promeno
kvar-kvin olduloj-monahxoj
Ripozas en ombro
de arboj --- pinoj, cipresoj...
Legado de sutroj
ankoraux antaux tagigxo.
Sidpoza medito
vespere, kiam senbruas.
Ecx knabojn-pasxtistojn
ilia moral' atingas.
De lignohakistoj
ekkonas ili pri l' mondo.
Monahxoj cxi-tie
tranoktas sub altaj arboj:
Bruligas incensojn
kaj kusxas sur jaspoj-matoj.
Vestajxojn saturis
odor' de cxerojaj floroj.
Rokegoj scintilas
pro lumo de klara luno.
Cxe dua alveno
mi timas, ke vojeraros,
Do, morgaux reire
vidfiksos pli ascendejon.
Ridete mi diras
al Persikujfontaj* homoj:
"Cxe flora rugxigxo
cxi-tien mi realvenos!"
* Persikuja fonto --- loko, kie logxas felicxaj homoj, cxina konformo al la edeno.
elcxinigis Gennadij Turkov,
--- el <LKK> n-ro 128 p.27
Turkov一共世译了11首王维的诗歌,今天向大家介绍的,是第10首《蓝田山石门精舍》。王维的这首诗歌,原文为五言,共24个诗行。Turkov世译为48个诗行(单行为6个音节,双行为8个音节,似乎把原文的五言、按上二下三的格式来翻译)。原文有韵,世译无韵。