dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 唐人小说:枕中记 Magia Kapkuseno

您是本帖的第 2261 个阅读者
树形 打印
标题:
唐人小说:枕中记 Magia Kapkuseno
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
唐人小说:枕中记 Magia Kapkuseno

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Shen Jiji(ĉ.750-800)

 

LA MAGIA KAPKUSENO

aŭ SONĜO EN HANDAN

 

En la sepa jaro de Kaiyuan-erao(719 p.K.) estis taoisto Lü (Lju),kiu akiris la senmortan arton de feo. Dum sia vojaĝo al Handan li ripozis en malgranda hotelo. Demetinte ĉapon kaj malzoninte rubandojn, li sidis sin apogante al pakaĵo. Tiam venis juna homo Lu, vestita en kruda talivesto, rajdante sur nigra ĉevalo al kamparo, ankaŭ ripozis en la hotelo. Li sidiĝis sur la sama mato kun la taoisto kaj ili ĝoje interbabilis longan tempon. Poste, rigardante al sia ĉifona kaj nepura vestaĵo, Lu ekĝemis vekriante:"Ho, kiel malfeliĉa estas mi, la sortfuŝato!"

"Rigardu vin mem---nun sana, sendolora, kaj ĵus en babilado gaja, kial subite ĝemas pri malfeliĉo?" diris la taoisto.

"Ba, mi nur vegetas! Ĉu tia vegetado ankaŭ indas nomiĝi vivo?" plendis Lu.

"Se tia ne, do kia jes?" demandis la taoisto.

"Por viro, miaopinie," respondis Lu,"la vivo devas esti kun jenaj enhavoj: Krei meritojn, ĝui famon, funkcii kiel generalo aŭ ministro, frandi laŭ nobela stilo, aŭskulti al si plaĉajn muzikojn, fari sian familion kaj klanon prospera kajriĉa. Nur kompleton da tio mi nomas inda vivo! Iam, mi ankaŭ diligente studis kaj rezultiĝis erudito rigardante ne tro malfacila sukceson en ŝtata ekzameno. Sed ĝis nun, en matura aĝo, mi ankoraŭ devas okupi min per terkulturo, ĉu mi vivas ne tro malfeliĉa?"

Findirinte, li eksentis sin laca kun pezaj palpebroj kaj volis iom dormi. tiam la mastro de hotelo ĝuste estis kuiranta miliojn. La taoisto prenis el sia pakaĵo kapkusenon,transdonis ĝin al Lu kaj diris:"Dormu kun mia kapkuseno kaj realiĝos viaj revoj pri honora kaj feliĉa vivo!"

La kapkuseno estis el blua porcelano, kun aperturoj ĉe ambaŭ ekstremoj. Kiam Lu klinis sin al ĝi, li trovis ke la aperturoj iom post iom pli grandiĝis kaj heliĝis. Lu stariĝis, eniris tra la aperturo kaj---jam venis al sia hejmo.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/22 5:45:08
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Post monatoj, Lu edzinigis al si tre belan fraŭlinon el nobla Cui-familio de Qinghe, kun pli abunda riĉaĵo. Lu ekstazis. De tiam liaj vestoj kaj veturiloj ŝanĝiĝis pli kaj pli luksaj.

La sekvantan jaron, Lu estis rekomendita kiel kvalifikita kandidato por la metropola ekzameno kaj, sukcese trapasinte la nomitan ekzamenon li estis la unuan fojon nomumita kiel ŝtatoficisto en la kortega sekretariato. Poste, li partoprenis ankaŭ en la speciala kortega ekzameno kaj estis promociita al kapitano de Weinan. Post nelonge, transpostenigita al inspektoro, imperiestra kronikisto, kaj pli poste, sekretario por preparo de imperiestra ediktoj.

Tiel forpasis tri jaroj. Li funkciis sinsekve kiel prefekto de Tongzhou kaj provincestro de Shaanzhou. Kun ambicio je akvoutiligo, Lu konstruigis ekde Shaanxi kanalon je 80 lioj longan, kiu alportis grandan favoron al la loĝantoj kaj la lokanoj starigis ŝtonan monumenton honore je lia merito.Tiam li estis transpostenigita kiel provincestro de Bianzhou, samtempe kontrolisto super Henan-kantono, kaj fine kiel estro de la ĉefurbo.

Tiun jaron, la imperiestro lanĉis militon kontraŭ la sovaĝaj nomadoj Rong kaj Di por pliampleksigi teritorion. Profitante la ŝancon, la militestroj Simolo de Turfan kaj Mangbuĝi de Zhulong faligis fortresurbojn Guazhou kaj Shazhou, mortigis la armeestron Wang Junhuang, kio sensacie skuis la imperion. La imperiestro ekmemoris pri la komanda talento de Lu kaj komisiis lin ĉefinspektoro kaj armeestro de Hexi-kantono. En decidiga batalo Lu gajnis brilan venkon, falĉinte sepmil kapojn de malamikoj, kaj militakiris naŭcent liojn da teritorio. Li konstruigis tri grandajn muregojn por gardi la limojn. Kaj la lokaj popolanoj starigis monumenton sur Juyan-monto por laŭdi lian meriton. Lu revenis al la Kortego por ricevi lordtitolon en soleno ekstreme impona. De posteno de la vicministro de Ministerio pri Mandarenaj Aferoj li promiciiĝis al tiu de la ministro de Civilaj Aferoj kaj estro de la Imperia Centra Inspektejo. Lu ĝuis grandan reputacion kaj bonan famon tiel en Kortego kiel inter popolanoj, sed lin enviis la tiam funkcianta premiero, kiu do disvastigis fifamojn por kalumnii Lu, tiel ke Lu estis malpromociita kiel prefekto de Duanzhou. Post tri jaroj li tamen estis revokita al la kortego kaj komisiita kiel imperiestra konsilanto. Post nelonge, Lu fariĝis premiero en la Imperia Konsilio kaj dum pli ol dek jaroj administris la ŝtatajn aferojn kune kun la maldekstra kaj dekstra ĉefministroj Xiao Song kaj Pei Guangting. Okazis eĉ, ke dum unu tago li ricevis trifoje de la imperiestro konfidencajn dekretojn, kaj li ĉiam asistis la imperiestron per prudentaj konsiloj. Konsekvence li ĝuis la famon kiel saĝa premiero. Sed la ceteraj korteganoj pro envio lin insidis, denuncante ke li kovis uzurp-intrigon en koluzio kun militaristoj limgarnizonantaj. Tial la imperiestro severe ordonis ke Lu estu enkarcerigita por speciala juĝado. Kiam la kapitano kun gvardistoj urĝe venis al lia domo por lin aresti. Lu en granda konsterniĝo diris al siaj edzino kaj filoj:

"En nia hejmloko oriente de Huashan-monto, ni ja havis kvincent mu-ojn da fekunda agraro, kiuj sufiĉis por nin bone vivteni kaj for de malsato, kaj for de malvarmo, por kio do mi ankoraŭ penis ĉasi la honoron? Nun, falinte en ĉi tian malfeliĉon, mi eĉ ne povas reakiri la malnovan vivon ke mi vestita en kruda talivesto, rajdante sur nigra ĉevalo, senĝene vojaĝis sur vojo de Handan. Ho ve!"

Lu ekprenis spadon por sinmortigo, sed lia edzino malhelpis lin fari tion.

Ĉiuj implikitoj de la kazo estis ekzekutitaj, escepte nur de Lu savita dank' al protekto de iu eŭnuko. Anstataŭe li estis ekzilita al Huanzhou.

Post kelkaj jaroj, la imperiestro konsciis ke Lu estis maljuste verdiktita, li redonis al Lu, la malkondamnito, postenon de premiero kaj honoran rango de Yanguo-duko kun multe da neordinaraj favoroj.

Al Lu naskiĝis kvin filoj, nome: Jian, Chuan, Wei, Ti kaj Yi, ĉiuj talentaj. El ili la plej aĝa, Jian, sukcese trapasis la metropolan ekzamenon kaj estis nomumita kiel vicburoestro de la Ministerio pri Mandarenaj Aferoj. La dua, Chuan, funkciis kiel prokuroro. La tri, Wei, kiel respondeculo de la Imperia Kapelo. La kvara, Ti, kiel kapitano de Wannian, kaj Yi, la plej distingiĝa, fariĝis la maldekstra konsilanto jam en sia 28-a jaraĝo. Ili edzinigis al si fraŭlinojn senescepte el la plej famaj kaj noblaj familioj. Nepoj nombriĝis pli ol dek.

Lu travivis multon: dufoje ekzilojn al malproksimaj sovaĝejoj; eksteratenditan revenon al Kortego; malsamajn vivojn jen en la metropolo, jen en la limregionoj; honorajn funkciojn de inspektoro kaj premiero; kun altrangula impono dum pli ol 50 jaroj. Lu ankaŭ estis disipema kaj ĝuema homo.Ĉiuj kantistinoj kaj dancistinoj en lia domo senescepte estis la plej belaj tra la lando. Al li premidonaciĝis sennombre da fekundaj bienoj, imponaj domegoj, belaj knabinoj kaj famaj ĉevaloj. En sia oldaĝo Lu iom post iom fariĝis malforta. Plurfoje li petis forpermeson por emeritiĝo, sed ĉiufoje la imperiestro malkonsentis. Fine, li malsaniĝis. Tiam la senditoj de la imperiestro vizitadis lian hejmon unu post aliaj seninterrompe por informi pri lia sanstato, kaj lin kuracis la plej eminentaj doktoroj kaj la plej bonaj medikamentoj, sed vane. Sentante la alproksimiĝon de sia morto, Lu sendis al la imperiestro skribaĵon:

 

"Mi estis banala instruitulo en Shandong, origine sin okupis per terkulturado. Hazarda fortuno vicigis min inter viaj korteganoj kaj vi favoris min per tro multe da promocioj, ke mi funkciis sinsekve kiel arneestro kaj premiero dum multaj jaroj. Mi bone konsciis ke mi vere ne indas tion! Tiel, kun ĉiama maltrankvilo en koro, mi eĉ ne rimarkis la alvenon de mia maljuneco. Nun, mi aĝas jam pli ol 80 jarojn, travivinte la honoron de premiero. Mankas al mi jam tempo kaj kadukiĝas al mi kaj korpo kaj energio. En mia lastaj horoj mi havas nenion por rekompenci vian grandan favoron. Adiaŭante al via sankta epoko mi vere sentas senfinan sopiron kaj per tio ĉi esperimas mian profundan dankon."

En la imperia edikto la imperiestro respondis:

 

"Dank' al via bonvirto vi fariĝis mia ĉefministro. Vi funkciis landlime kiel brava ĉefgeneralo kaj kortege kiel saĝa ĉefkonsilano. Dank' al via bona servo en nia imperio regis prospero kaj paco dum du dekduoj da jaroj. Mi ja esperis ke tagon post tago vi resaniĝos, sed ne atendis ke la grava malsano tiel senkompate turmentas vin. Nun mi sendas la Grandan Piaoji-generalon Gao Lishi por pridemandi vian farton. Do, prenu kuracon kaj zorgu vian sanon por mi, kiu ankoraŭ forte esperas ke vi povus resaniĝi eĉ sen helpo de medicinaĵoj."

En tiu nokto Lu mortis.

......sin etendante, la juna Lu vekiĝis el la sonĝo. Tiam li vidis ke li mem ankoraŭ kuŝis en la sama hotelo, kun la sama taoisto ankoraŭ sidanta apude, kaj en kaldrono de la hotelmastro la milioj eĉ ankoraŭ ne elkuiriĝis, resume, ĉio restis ankoraŭ la sama kiel antaŭ lia sonĝo. Lu ekstaris kaj demandis kun miro:

"Ĉu ĉio ĉi tio estas nur sonĝo?"

"Jes, kaj same ankaŭ tio, kion vi nomas inda vivo." respondis la taoisto.

Lu dronis en meditado longan tempon. Poste, li diris kun danko al la taoisto:

"Ho, finfine mi komprenas pri la deveno de honoro kaj malhonoro, la ŝanco de fortuno kaj malfeliĉo, la leĝo de akiro kaj perdo, la sekreto de vivo kaj morto. Jen vi, mia instruisto, per tio forigis de mi avidojn pri vantaĵoj. Mi nepre ne forgesu vian instruon!"

Lu profunde riverencis refoje kaj foriris.

 

Trad. Guozhu

 


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/22 5:48:03
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

http://baike.baidu.com/view/1067477.htm

  唐·沈既济 传奇小说

【内容简介】

  唐代传奇《枕中记》的故事大意是:唐开元七年(公元719年),卢生郁郁不得志,骑着青驹穿着短衣进京赶考,结果功名不就,垂头丧气。一天,旅途中经过邯郸,在客店里遇见了得神仙术的道士吕翁(明代剧作家汤显祖创作的《邯郸记》,将吕翁改为八仙之一的吕洞宾),卢生自叹贫困,道士吕翁便拿出一个瓷枕头让他枕上。卢生倚枕而卧,一入梦乡便娶了美丽温柔出身清河崔氏的妻子,中了进士,升为陕州牧、京兆尹,最后荣升为户部尚书兼御史大夫、中书令,封为燕国公。他的5个孩子也高官厚禄,嫁娶高门。卢生儿孙满堂,享尽荣华富贵。80岁时,生病久治不愈,终于死亡。断气时,卢生一惊而醒,转身坐起,左右一看,一切如故,吕翁仍坐在旁边,店主人蒸的黄粱饭(小米饭)还没熟哩!即黄粱梦(黄粱一梦)的由来也是来于此了。

  《枕中记》和沈既济另一篇唐代传奇《任氏传》是中唐传奇中创作年代较早的名篇,标志唐传奇创作进入全盛时期,对后世文学颇有影响。

 

 

【原文】

  开元七年,道士有吕翁者,得神仙术,行邯郸道中,息邸舍,摄帽弛带隐(凭倚)囊而坐,俄见旅中少年,乃卢生也。衣短褐,乘青驹,将适于田,亦止于邸中,与翁共席而坐,言笑殊畅。

  久之,卢生顾其衣装敝亵,乃长叹息曰:大丈夫生世不谐,困如是也!翁曰:观子形体,无苦无恙,谈谐方适,而叹其困者,何也?生曰:吾此苟生耳,何适之谓?翁曰:此不谓适,而何谓适?答曰:士之生世,当建功树名,出将入相,列鼎而食,选声而听,使族益昌而家益肥,然后可以言适乎。吾尝志于学,富于游艺,自惟当年青紫可拾。今已适壮,犹勤畎(读音quǎn,田间小沟)亩,非困而何?言讫,而目昏思寐。时主人方蒸黍。翁乃探囊中枕以授之,曰:子枕吾枕,当令子荣适如志。

  其枕青甆,而窍其两端,生俛首就之,见其窍渐大,明朗。乃举身而入,遂至其家。数月,娶清河崔氏女,女容甚丽,生资愈厚。生大悦,由是衣装服驭,日益鲜盛。明年,举进士,登第释褐,秘校,应制,转渭南尉,俄迁监察御史,转起居舍人知制诰,三载,出典同州,迁陕牧,生性好土功,自陕西凿河八十里,以济不通,邦人利之,刻石纪德,移节卞州,领河南道采访使,征为京兆尹。是岁,神武皇帝方事戎狄,恢宏土宇,会吐蕃悉抹逻及烛龙莽布支攻陷瓜沙,而节度使王君毚(读音chán)新被杀,河湟震动。帝思将帅之才,遂除生御史中丞、河西节度使。大破戎虏,斩首七千级,开地九百里,筑三大城以遮要害,边人立石于居延山以颂之。归朝册勋,恩礼极盛,转吏部侍郎,迁户部尚书兼御史大夫,时望清重,群情翕(读音xì,统一,协调)习(习习,和煦的样子)。大为时宰所忌,以飞语中之,贬为端州刺史。三年,征为常侍,未几,同中书门下平章事。与肖中令嵩、裴侍中光庭同执大政十余年,嘉谟(读音mó,策略,谋略)密令,一日三接,献替启沃,号为贤相。同列害之,复诬与边将交结,所图不轨。制下狱。府吏引从至其门而急收之。生惶骇不测,谓妻子曰:吾家山东,有良田五顷,足以御寒馁,何苦求禄?而今及此,思短褐、乘青驹,行邯郸道中,不可得也!引刃自刎。其妻救之,获免。其罹者皆死,独生为中官保之,减罪死,投驩州。数年,帝知冤,复追为中书令,封燕国公,恩旨殊异。生子:曰俭、曰传、曰位,曰倜、曰倚,皆有才器。俭进士登第,为考功员,传为侍御史,位为太常丞,倜为万年尉,倚最贤,年二十八,为左襄,其姻媾皆天下望族。有孙十余人。

  两窜荒徼(读音jiào,边缘,即边塞),再登台铉(读音xuàn,句鼎的器具。台铉,犹指台鼎,古代称三公或宰相为台鼎),出入中外,徊翔台阁(尚书台称台阁,泛指宰相等高官),五十余年,崇盛赫奕。性颇奢荡,甚好佚乐,后庭声色,皆第一绮丽,前后赐良田、甲第、佳人、名马,不可胜数。

  后年渐衰迈,屡乞骸骨,不许。病,中人候问,相踵于道,名医上药,无不至焉。将殁(读音mò,死),上疏曰:臣本山东诸生,以田圃为娱。偶逢圣运,得列官叙。过蒙殊奖,特秩鸿私,出拥节旌,入升台辅,周旋内外,锦历岁时。有忝天恩,无裨圣化。负乘贻寇,履薄增忧,日惧一日,不知老至。今年逾八十,位极三事,钟漏并歇,筋骸俱耄(读音mào,老),弥留沈顿,待时益尽,顾无成效,上答休明,空负深恩,永辞圣代。无任感恋之至。谨奉表陈谢。诏曰:卿以俊德,作朕元辅,出拥藩翰,入赞雍熙。升平二纪,实卿所赖,比婴疾疹(读音zhèn,病),日谓痊平。岂斯沈痼,良用悯恻。今令骠骑大将军高力士就第候省,其勉加针石,为予自爱,犹冀无妄,期于有瘳。是夕,薨。

  卢生欠伸而悟,见其身方偃于邸舍,吕翁坐其傍,主人蒸黍未熟,触类如故。生蹶然(读音jǔe,急迫的样子)而兴,曰:岂其梦寐也?翁谓生曰:人生之适,亦如是矣。生怃然良久,谢曰:夫宠辱之道,穷达之运,得丧之理,死生之情,尽知之矣。此先生所以窒吾欲也。敢不受教!稽首再拜而去。

 


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/22 5:52:21
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

【翻译】

  唐开元七年,有个叫吕翁的道士,获得了神仙之术,行走在邯郸的路上,住在旅舍中,收起帽子解松衣带靠者袋子坐着,一会儿见一个(走在)路旅途中的少年,他名叫卢生。身穿褐色(粗布)的短衣服,骑着青色的马,准备去田间(劳作),也在旅舍中停下,和吕翁同坐在一张席子上,言谈非常畅快。

  时间长了,卢生看看自己的衣服破烂肮脏,便长声叹息道:大丈夫生在世上不得意,困窘成这样啊!吕翁说:看您的身体,没有痛苦没有灾病,言谈有度,却叹困,为什么啊?卢生说:我这是苟且偷生啊,哪有什么合适之说?卢翁说:这样还不叫合适,那什么叫合适呢?回答说:士人活在这世上,应当是建功立名,进出(朝廷应该)不是个将就是个相,(家中)用来盛装食物的鼎应该排成列,听的音乐应该可以选择地听,让家族更加昌盛家庭更加富裕,这样才可以说得上合适啊。我曾经致力于学习,具有娴熟的六艺(礼、乐、射、御、书、数),自己觉得高官可以容易地得到。现在已经是壮年了,还在农田里耕作,不是困还是什么?说完,就眼睛迷蒙想睡觉。当时店主正蒸黍(做饭)。吕翁从囊中取出枕头给他,说:您枕着我的枕头,可以让您如您的志向那样实现您的志向。

  那枕头是青色的瓷器,并在两端开有空,卢生侧过头去睡在枕头上,看见那孔渐渐变大,(并且其中)明亮有光。便投身进入,于是回到了家。几个月后,他娶了清河崔氏的女子做妻子,这女人容貌很美丽,卢生的资产更加丰厚。卢生非常高兴,于是衣服装束和车马,日渐鲜亮隆重。第二年,科举考进士,他通过了科举考试脱去平民的衣装,任秘(书)校(对)官,奉皇帝的旨意,转到渭南当县尉,不久迁升做监察御史,转而做起居舍人知制诰的衔位,三年过后,出掌同州当地方长官,升迁到陕当牧,生性喜好水利建筑,从陕西开河八十里,解决了交通,当地的人们因此获利,刻石碑记录他的功德,改任卞州的地方长官,到河南道(地名)当采访使(官名),应皇帝的命令到京城当京兆尹。当年,神武皇帝(唐玄宗)正用武力对付戎狄(泛指边境的少数民族),拓展疆土,当时吐蕃的悉抹逻和烛龙莽布支攻陷了瓜沙(地名),节度使王君毚刚刚被杀,黄河、湟水一带告急。皇帝想要具有将帅才能的人,于是授予卢生御史中丞、河西节度使的官职。卢生大破戎虏,斩杀了七千个首级,拓展了疆土九百平方里,建筑了三座大城来把守要害,边疆的老百姓在居延山(地名,在今天的甘肃境内)立石碑歌颂他。回到朝廷按照功劳受到封爵授勋,封赏的礼仪非常盛大,官职升为吏部侍郎,迁升为户部尚书并兼任御史大夫,一时之间名望清高而尊重,大家都安然服帖。这样一来非常被当时的宰相所妒忌,宰相用流言飞语中伤他,被贬做端州刺史。三年后,应皇帝的命令到皇帝身边当常侍,没多久,当上了宰相。和宰相肖嵩、宰相裴光庭共同执掌朝政大权十多年,高妙的谋略严谨的命令,每天接连发布,出谋划策启发皇帝,卢生被人们称为贤相。同朝的官僚害他,又诬陷他和边疆的将领勾结,图谋不轨。皇帝下诏把他关进监狱。官吏带着随从到他家马上将他抓起来了。卢生惊惶恐怕自己将要没命,对妻儿说:我老家在山东,有良田五顷,足以御寒防饥谨,何苦要求官受禄呢?如今落得如此地步,向往(当初)穿短的粗布衣服、骑青色的小马,行走在邯郸的路上,得不到了啊!(于是)拿刀自杀抹脖子。他的妻子(赶紧)抢救,才没有死。受他牵连的人全部死了,只有卢生被宦官求情保住了性命,免了死罪,流放到驩州。几年以后,皇帝知道他是冤枉的,又恢复了官职当了宰相,册封为燕国公,特别受到恩宠。他生了几个儿子:名叫俭、传、位、倜、倚,都很有才能。卢俭中了进士,当上了考功员外,卢传当上了侍御郎,卢位当上了太常丞,卢倜当上了万年的县尉,卢倚是最出色的,年龄二十八岁,当上了左襄,他们所结的亲都是名门望族。有孙子十多个。

  后来卢生年纪渐渐衰老,多次要求告老辞官,都没有得到允许。病了,皇帝身边的宦官前来探病,接踵而至,名医和上等的药材,没有不是最好的。将要死了,上奏书说:我本来是山东一般的儒生,以在田圃中劳作而自得其乐。偶尔遇上皇上的恩宠,得以名列官员的位置。承蒙皇帝过分特殊的嘉奖,得到特别的俸禄和太多的家私,出门拥有隆重的仪式,进朝当上了宰相的高职,与朝中内外(的皇亲国戚)结交,锦绣人生多年。有负于皇帝的恩宠,对皇帝圣明的教化没有什么帮助。我不过是个小人却居了圣贤的位置遗留不少祸害,深感如履薄冰诚惶诚恐,一天比一天担心,不知不觉我已经老了。今年已经超过八十岁了,我的官位高到了三公的极点,命岁到头了,筋骨形骸都老了,弥留之际身体沉重困顿,等待(死期)的时日马上要完了,管不成什么事情的了,非常感谢皇上的无限圣明,白白辜负了皇帝的恩宠,永远歌颂当今皇帝这年代。非常感激和留恋。(我)非常诚恳地奉上此表(书)陈述我的感谢。皇帝下诏书说:你以美好的德行,作我的首席辅佐,出可以作我的保障和护翼,入朝帮我实施和谐光明的朝政。平安繁盛二纪(两个十二年),完全是靠你啊,你得的疾病,原以为马上就可以痊愈。没想到病久难治,(令我)非常担心痛惜。现在命令骠骑大将军高力士去你家探望,好好治疗,为了我你要珍惜生命,还要心存希望,期望能够痊愈。当天晚上,(卢生)死。

  卢生伸个懒腰醒来,看见自己的身体还睡在旅舍之中,吕翁坐在自己声旁,店主蒸的黍还没有熟,接触到的东西跟原来一样。卢生急切起来,说:难道那是个梦吗?吕翁对卢生说:人生所经历的辉煌,不过如此啊。卢生惆怅良久,谢道:恩宠屈辱的人生,困窘通达的命运,获得和丧失的道理,死亡和生命的情理,全知道了。这是先生你遏止我的欲念啊,我哪能不接受教诲啊!一再磕头拜谢后离去。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/4/22 5:53:51

 4   4   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.11328 秒, 4 次数据查询