此主题相关图片如下:
§149. Xu Huangliang 续黄粱
DAUXRIGO DE LA SONGXO EN HANDAN
Kiam Zeng Xiaolian de Fujian akiris sukceson en metropola ekzameno, kune kun du aux tri novaj sukcesintoj li ekskursis al la cxirkauxurbo. Hazarde ili informigxis ke en Vajrocana-templo logxis astrologo, kaj kune rajdis tien peti auxguron. Enirinte, ili salutis kaj sidigxis.
Vidante ilian pavecon, la auxguristo unue iom regalis ilin per intencaj flatoj.
Svingante ventumilon en sia mano, Zeng ekdemandis ridetante: "Cxu mi havos la fortunfavoran sxancon surporti la drak-robon kaj jadzonon de la altranga mandareno ?"
Kun serioza mieno la auxguristo antauxdiris ke la Fortuno promesos al li funkciadon de premiero dum 20 pacaj jaroj.
Ekstaze Zeng kondutis pli fiera.
Siatempe ekpluvetis. Zeng kaj liaj kunuloj do iris al la bonza logxejo por eviti la pluvon.
En la logxejo sur tifaa kuseno sidis maljuna bonzo, kun profundaj okulkavoj kaj altegxa nazo, kiu, langvore kondutis al ili nur sengxene. La grupo da ekskursantoj mem ascendis sur la terliton interbabili kaj ili brue gratulis s-ron Zeng kiel premieron.
Kun memkontento kaj aroganteco, Zeng diris al siaj kunvojagxantoj: "Se mi funkcius kiel premiero, mi certe promocios s-ron Zhang provincestro, numumos miajn kuzojn kolonelo kaj subkolonelo, ecx al la grizharaj servistoj de mia familio mi premidonos ankaux titolojn de leuxtenanto kaj vicleuxtenanto. Nur tio kontentigos min !"
Auxdinte la parolon de Zeng, cxiuj eksplodis per ridego.
Tiam auxdigxis la pluvego pli intensa ekstere de la pordo. Dume Zeng lace kusxigxis sur la terlito, subite li vidis ke alvenis du senditoj el palaco kun edikto, persone manskribita de la imperiestro, por alvoki Ekscelencon-Premieron Zeng diskuti pri sxtataj aferoj.
Kun ekzaltigxo Zeng tuj rapidis al la Kortego. Proksimigxante al li, la imperiestro parolis favore dum longa tempo, konfidante al li la potencon promocii aux degradi cxiujn sxtatoficistojn sub la tria grado, kaj premidonis al li la drak-robon, jadzonon kaj elitajn cxevalojn. Sxangxinte sian malnovan veston per la drakrobo, Zeng riverencis kap-gxis-tere kaj revenis al sia — jam ne la malnova hejmo — sed lukse pompa domego kun delikate pentritaj traboj kaj dekoracioj. Ecx li mem ne povis kompreni, kiel li povis ektrovi sin en tia stato. Tamen, nur se li eligis duonvocxe ordonon, oni tuj respondis tondre obeon. Jen altrangaj lordoj venis donaci rarajn mar-produktajxojn, kaj la humilaj vizitantoj sin sekvis unu post aliaj al lia domo. Kiam venis ministroj, Zeng rapide bonvenigis renkonte. Kiam venis vicministroj, li salutis per kunigitaj manoj kaj alparolis. Sed al tiuj alvizitantoj kun malpli alta rango ol la supremenciitaj, li nur iomete apbalancis.
Provincestro de Shanxi donacis al Zeng dek kantistinojn, senescepte belulinojn, el kiuj la plej cxarmaj du nomigxis Niaoniao kaj Xianxian kaj ambaux gxuis la plej grandan favoron de Zeng. En sia ferio cxiutage Zeng nur sengxene portis sur si lozan ferian robon, sen cxapo kaj dronis tutajn tagojn en ravo de kantoj kaj muzikoj.
Iutage, Zeng rememoris ke dum siaj sximaj tagoj li estis favorita per almozdono de la gubernia gxentilhomo Wang Ziliang.
"Nun mi jam farigxis altrangulo," Zeng pensis, "sed Wang ankoraux malfacile vadas en sia karierado, kial mi ne donos al li ian helpon ?"
La sekvantan matenon, Zeng jam prezentis sian petskribon al la imperiestro, rekomendante s-ron wang kiel admonisto-mandarenon, kaj rapide alvenis la sankcia edikto, laux kiu s-ro Wang estu tuj promociita.
Foje Zeng ankaux rememoris pri eta malpacigxo kun Guo Taipu, la mandareno pri bredo de imperiestraj cxevaloj, Zeng alvokis admoniston Lü, inspektoron Chen Chang k.a.,iom sugestis al ili, kaj, la sekvantan tagon sxtatakuzoj far Lü,Chen k.c. pri kulpoj de Guo jam prezentigxis al la imperiestro. Rezulte de tio, Guo estis punita per eksigo de la ofico. Tiel Zeng likvidis la repagon kaj al sia favorinto kaj al sia malamiko. Pro tio Zeng sentis grandan kontenton.