此主题相关图片如下:
Xu Yaozuo(aŭtoro en Tang-dinastio)
SINJORINO SALIKO
Dum Tianbao-erao(742-756), Tang-dinastio, Han Yi de Changli ĝuis famon de elstara poeto. Senbridema kaj senzorgema, Han vivis tre malriĉa kiel migranto en fremda loko.
Instruitulo Li, intima amiko de Han, estis riĉa kaj kavalira s-ro, tre estimanta al talentuloj.S-ro Li havis favoratinon, nomatan Saliko, kies beleco estis senkompara siatempe. La virino estis babilema kaj ŝercema, tre lertis en kantado kaj versado. S-ro Li loĝigis ŝin en aparta domo, kie li ofte drinkis kaj versis kun Han Yi. Dume, li gastloĝigis Han en najbara ĉambro. Ĉar Han Yi ĝuis grandan famon, tial tiuj, kiuj vizitis al li, ĉiuj estis siatempe elstaraj famuloj. Tra pordfendo s-ino Saliko vidis tion kaj diris al siaj servistinoj:"Ĉu s-ro Han restos malriĉa por ĉiam?" Kaj ŝi ekhavis korinklinon al Han.
S-ro Li ĉiam tre respektis Han Yi, kaj avaris nenion por li. Sciiĝinte pri la korinklinon de Saliko, s-ro Li invitis Han al festena kundrinko, kaj, dum la rava drinko, s-ro Li ekparolis:
"S-ino Saliko estas senkompara belulino, dum s-ro Han---distingita beletro-majstro. Nun mi volas parigi s-inon Saliko al s-ro Han. Kiel vi opinias?"
Ĝistreme timigite, Han Yi ekstariĝis for de sia sidloko kaj diris:
"Ho, jam delonge mi multe ŝuldis al via granda favoro disponigi al mi viajn manĝon kaj favoron, kiel mi aŭdacus akcepti vian favoratinon?"
Sed s-ro Li insistis pri sia propono.
Bone konsciante pri lia sincero, s-ino Saliko faris du riverencojn al li, kaj, iom ordiginte al si la vestaĵojn, ŝi alsidiĝis apud s-ron Han.
S-ro Li invitis Han sidiĝi al la loko de honorinda gasto ke ili ĉiuj kune daŭrigu la ravan drinkadon.
S-ro Li ankaŭ donacis al Han 300 milojn da moneroj por vivtenado. Tiel, s-ro Han ĝuis la belecon de Saliko dum ŝi admiris la talenton de la s-ro. Ambaŭ vivis en granda harmonio, kies ĝojego ja estis facile imagebla.
La sekvantan jaron, en la imperia ekzameno prezidata de la vicministro Yang Du, Han Yi gajnis la lokon inter la superaj sukcesintoj, sed, poste, dum pli ol unu jaro li nur loĝis ermite. Foje, s-ino Saliko diris al Han:
"Famo kaj honorigo al siaj familianoj ja estas tio, por kio multaj homoj ĉiam strebis. Kiel do indas ke vi damaĝus vian karieradon nur pro unu nenobla virino? Krome, la provizo ĉi tie ja estas sufiĉe abunda por ke mi ĝisatendu vian revenon."Konvinkite de la konsilo, Han Yi do veturis al sia hejmloko Qingchi.
Post pli ol unu jaro, tamen iom post iom elĉerpiĝis mono de s-ino Saliko, kaj ŝi komencis forvendi siajn kap-ornamaĵojn k.s. por vivteni sin.
En la fino de Tianbao-erao, la du ĉefurboj estis okupitaj de la ribelantaj trupoj.Popolanoj, ĉu viraj aŭ virinaj, panike disfuĝis. Konsciante pri sia distingita beleco, kaj por eviti ion malfeliĉan, s-ino Saliko detondis al si harojn kaj, alivestiginte sin, rifuĝe loĝis en Faling-templo.
Siatempe, Hou Xiyi, armeestro de Pinglu, translokiĝis al sia nova garnizonejo Ziqing. Ĉar Hou jam delonge informiĝis kun admiro pri la fama talento de Han Yi en verkado, Hou invitis ke Han Yi funkciu kiel lia ĉefsekretario.
Post kiam la imperiestro Suzong restaŭris la reĝimon de Tang-dinastio per sia saĝa heroeco, subiginte la ribelon, Han Yi sendis kaŝe serĉi s-inon Saliko en la ĉefurbo Chang'an, kaj, pere de la sendito, li donacis al ŝi sablan oron en blanka silka saketo, kun surskribo de versoj:
Ho, saliko en ĉefurbo!
Ho, saliko en ĉefurbo!
Kia restas via verdo?
Ĉu senŝanĝe? Ĉu en perdo
pro alies pluk-uzurpo?
Min turmentas tiu certo!
Manprenante la donacitan oron, s-ino Saliko ekplorĝemis. Ankaŭ la ĉirkaŭantoj ĉiuj ĉagreniĝis kompatante al ŝi. Kaj ŝi respondis verse:
Ve! saliko ĉiujara---
serv' nur al disiĝ' amara!
Nun, aŭtuna vent' ekblovas,
jen folia fal' denovas.
Eĉ se vi revenas, kara,
Kion vi ankoraŭ trovas?
Post nelonge, ju tibeta generalo, nomata Shazhali, faris meritojn en milito. Informiĝinte pri beleco de Saliko, Shazhali rabprenis ŝin al sia domo kaj ŝutis al ŝi multe da favoroj. Poste, Hou Xiyi transoficiĝis al la ofico de la maldekstra premiero kaj vojaĝis al la ĉefurbo por ricevi aŭdiencon de imperiestro, nur tiam Han Yi havis la ŝancon sekvante lin veturi. Kiam Han Yi venis al la ĉefurbo, li jam ne povis trovi spuron de s-ino Salio kaj multe veis kun ardaj sopiroj.
Iufoje, ĉe la Dekkapa Monteĝo, Han Yi hazarde vidis ke maljuna servisto veturis kurtenitan ĉaron, kiun tiris bovo kaj postsekvis du servistinoj. Dum Han Yi senintence sekvis irante post la ĉaro, iu demandis depost la ŝirmita kupeo:
"Ĉu vi estas s-ro Han Yi? Mi ja estas Saliko!"
Kaj, pere de sia servistino, Saliko transsciigis al Han, kiel ŝi estis forkaptita de Shazhali, kaj, pro ĉeesto de kunvojaĝanto, nun ŝi ne havas ŝancon interparoli kun li. Ŝi petis ke Han nepre atendu ŝin la sekvantan matenon ĉe la pordo de la kvartalo Daozhengli.
Han Yi venis laŭ la rendevuo en la difinita tempo, kaj s-ino Saliko el ĉaro transĵetis al li negrandan jadkeston kun pomado, pakitan per maldika silkaĵo, dirante:
"Prenu tion kiel eternan memoraĵon! Nun adiaŭ! Por ĉiam!"
Kaj ekveturis returnen ŝia ĉaro, el kiu ŝi senĉese mansvingis. Ŝia maniko leĝere flirtis dum la aroma ĉaro triste knaris. Starante tie, Han Yi konfuzite rigardis al la ĉaro, kiu forveturis pli kaj pli malproksimen, ĝis fine malaperis el lia vidkampo droninte en la leviĝanta polvo, kio faris Han Yi tre sentimentala kun senfinaj sopiroj.
Tiun tagon, okaze multe da oficiroj el Ziqing aranĝis bankedon en restoracio kaj Han Yi ankaŭricevis la inviton. Malgraŭ sia moroza humoro Han Yi ĉeestis la bankedon, sed li aspektis pala, tre senverva kaj tute deprimiita, kun ĝemvibro en sia voĉo. I.a. troviĝis adjutanto nomata Xu Jun, kiu ofte memkontentis pri sia kapablo kaj bravo. Rimarkinte la mienon de Han Yi, Xu Jun demandis ekpremante sian glavtenilon.
"Ho, s-ro, vi certe havas ion ĉagrenan en via koro! Bonvole diru al ni kaj mi ne ŝparas mian servon por vin helpi!"
Vole-nevole, Han Yi malkaŝe diris ĉion, kaj Xu Jun senhezite diris:
"S-ro, bonvole donu al mi vian manskribon, kaj mi tuj alvenigos ŝin ĉi tien!"
Kaj li tuj vestis sin per uniformo de ordinara militisto, portis kun si pafarkon kaj du sagujon, kondukante unu kromĉevalon, rapide galopis rekte al la domo de Shazhali, kie li atendis kelkan tempon ĝis kiam Shazhali eliris de sia domo jam pli ol unu lion, tiam Xu Jun portante militistan robon, kondukante bridon, sturme entrudiĝis tra la fronta pordego kaj ankaŭ la interna pordo, kaj li senĉese laŭte kriis:
"Lian Generalan Moŝton trafis akuta malsano kaj mi estas sendita urĝe venigi la s-inon!"
Lakeoj kaj gardistoj de Shazhali ĉiuj timigite retiriĝis disflanken, neniu eĉ kuraĝis kaplevi rigardi.
Tiel Xu Jun venis al la halo. Li montris al s-ino Saliko la slipon skribitan de s-ro Han Yi, kaj rapide subtenis ŝin ascendi la kromĉevalon kaj, en palpebruma momento, ili kun fulma rapideco jam alvenis la restoracion.
Ordiginte sian veston, Xu Jun paŝis antaŭen raportante:"Feliĉe mi ne malplenumis vian komision!"
Ĉiuj ĉeestantoj tre miris kaj admiris. S-ino Saliko kaj s-ro Han Yi intervidiĝis manpremante unu la alian kaj ekscite ploris. La bankedo do ĉesiĝis.
Ĉar Shazhali tiam ĝuis aparte grandan favoron de la Kortego, Han Yi kaj Xu Jun maltrankvilis timante ĉu okazus al ili malfeliĉo. Sekve, ili vizitis al s-ro Hou Xiyi, kiu diris kun granda surpriziĝo:"Ho,jen ĝuste kion mi emis fari dum tuta vivo! Nun, ĉu Xu Jun ankaŭ faris tion?"
Kaj li senprokraste prezentis al imperiestro raporton kiu legiĝis jene:
"Han Yi, titularaj ministro, vicestro de la trezora departemento sub la Speza Ministerio kaj inspektoro, dum sia longa servado kiel asistanto faris multe da meritoj. Dum li vojaĝis al ĉefurbo partopreni ŝtatan ekzamenon, lia edzino, nomata Saliko, disiĝis de li barite de ferocaj ribeluloj kaj sin loĝigis rifuĝe en bonzinejo. Nun, kiam civilizacio prosperis tra nia imperio kaj edifiĝis popolanoj ĉu proksimaj aŭ foraj, tamen okazis malordigo de leĝaro far iu generalo Shazhali, kiu, tro alte taksinte sian negrandan meriton, aŭdacas damaĝi la sanktan regadon de moralo per sia perforta rabado de virta virino. Mia subulo Xu Jun, titulara vicĉefinspektoro, origine bravulo en Hebei, heroa kaj kuraĝa, reprenis Salikon kaj revenigis ŝin al han Yi. Kvankam Xu Jun faris tion pro justama indigno, tamen lia ago sen anticipa peto pri instrukcio rezultiĝis de mia nerigora rego al miaj subuloj."
Post nelonge, publikiĝis edikto de imperiestro, verdiktante ke Saliko estu revenigita al Han Yi, kaj du milionoj da moneroj estu premidonitaj al Shazhali.
Tiel, s-ino Saliko reunuiĝis kun Han Yi, kiu poste foj-refoje promociiĝis ĝis konfidenca sekretario en la kortego.
Trad.Guozhu