此主题相关图片如下:
Xue Yongruo (aŭtoro en Tang-dinastio)
VETO PRI KANTOJ
En Kaiyuan-erao(713-741), Tang-dinastio, Wang Changling, Gao Shi kaj Wang Zhihuan ĝuis saman renomon kiel famaj poetoj. Siatempe ili ĉiuj ankoraŭ ne estis favoritaj de fortuno kaj havis similan vivon de migranto.
Foje, en frosta tago, kiam neĝetis, la triopo kune vizitis al restoracio kaj aĉetis kredite iom da vino kundrinki. Subite alvenis dekkelkaj geaktoroj de la Pira Ĝardeno, nome, la imperia muzika institucio, kiuj ascendis la supran etaĝon por festeni. La tri poetoj do sidigis sin en kvieta angulo ĉe forno por rigardi.
Post nelonge, sinsekve alvenis ankaŭ aliaj kvar sveltaj kantistinoj-hetajroj, ĉiuj lukse vestitaj, senkompare pimpaj kaj sorĉe ĉarmaj.
Kaj, post momento, ekludiĝis muzikoj, senescepte de famaj majstraj verkoj en la kuranta erao.
Wang Changling kaj liaj amikoj kaŝe interkonsiliĝis, dirante:
Ni ĉiuj ĝuis famon kiel elstaraj poetoj, kaj neniam mem decidis la vicordon inter ni, sed nun venas bona ŝanco ke ni povas kaŝe spekti ilian kantadon, kaj, ni interkonsentu pri tio, ke tiu, kies versoj estos plej multe kantataj en la festeno, gajnos la ĉampionecon inter ni!"
Jen unu el la kantistinoj ekkantis laŭtakse:
Fride pluvis sur rivero dum nokthoro;
adiaŭas mi amikon ĉe aŭroro.
Se demandos pri mi en Luoyang parencoj;
En jadkruĉ' glacikristalas mia koro!"*
Wang Changling do levis sian manon signi sur muro, deklarante: "Unu mia verskvaro!"
Kaj nun alia kantistino ekkantis:
Ovrante l' keston, vidis mi viajn manleterojn,
kaj vangoj malsekiĝis de larmoj kun premtristo.
Kiom soleca estas vi en la nokt-teraso?
Sed tie --- hejmo de Yang Ziyun la beletristo.
Gao Shi do levis manon signi sur muro, deklarante: "Unu mia verskvaro!"
Kaj nun la tria kantistino ekkantis:
Matene mi balaas. Ovriĝas palacpordoj.
Kun ventumil' en mano, medite mi promenas:
Kial vizaĝo mia pli palas ol la korvoj?
sur kiuj ja sun-ombroj kun reĝfavoroj plenas!
Wang Changling do denove levis manon signi sur muro, deklarante: "Jen la dua mia verskvaro!"
ĉar Wang Zhihuang opiniis ke li mem ĝuis famon jam de pli ol sufiĉe longe, sekve li diris al siaj amikoj:
"Sciu, ke tiuj kantintoj ĉiuj estas kantistinoj en ŝimado, nature ili scipovas kanti banalajn ariojn kia Vilaĝa Vulgarulo k.s., pensu, kiu malnobelo ja kompetentas kanti la superban kanton kia Printempa Neĝo k.c.?"
Kaj, li montris al la plej ĉarma el inter la kantistinoj, dirante:
"Ni atendu ŝian vicon! Se tio, kion ŝi kantos, ne estas miaj versoj, mi neniam plu kuraĝos konkuri kun vi pri poezio dum tuta vivo! Tamen, se jes, vi ĉiuj devas humile riverenci al mi, prenante min por via majstro!"
Kaj ili ĝoje ridis atendante.
Post nelonge, venis la vico. Kiam la plej aminda ĉarmulino kun paro da harringoj ekkantis, la teksto aŭdiĝis ĝuste jene:
Flavrivero foren al blanknub' torentas,
inter montoj la soleca urb' silentas.
Jen, ekkantas fluto pri Salika Tristo,
Ho, printemp' ne trans Pasejon Yumen ventas. *
Wang Zhihuan do ekstaze mokis mimike al siaj du amikoj kun ŝerca diro: "Kampuloj! Ĉu mia antaŭdiro trafas?"
Kaj ili eksplodis per gajaj humuraj ridegoj.
Ne povante kompreni la kaŭzon, la geaktoroj kaj kantistinoj ĉiuj stariĝis demandante:
"Sinjoroj! Pro kio vi tiel ĝoje ridegas?"
Wang Changling kaj la amikoj malkaŝe rakontis ĉion, rezulte de tio, la geaktoroj ĉiuj konkure salutis ilin, dirante:
"Ho, pardonu ke ni kun karnulaj okuloj ne povas pli frue rekoni vin feojn! Nun ni humile petas vian favoron, ke vi digne honorigu nin per via ĉeesto al nia festeno!"
La triopo bonhumore akceptis la inviton kaj havis ĝojan drinkon ĝis ebrio dum tuta tago.
--- el Ji Yi Ji(Kolekto de Anekdotoj)
trad. Guozhu
(*trad. Sceto la unuan kaj kvaran kantojn.)