此主题相关图片如下:
Shen Yazhi (aŭtoro en Tang-dinastio)
STRANGAJ SONĜOJ
En la deka jaro de Yuanhe-erao(815p.K.), Tang-dinastio, mi, Shen Yazhi, servis en Jingzhou ĉe Longxi-duko kiel lia sekretario. Eminentaj personuloj de la metropolo Chang'an venis viziti lin. Laŭ invito de la duko, gastoj venis je la 18-a de la kvina monato lunkalendare al bankedo,kiun Longxi-duko aranĝis en sia domo ĉe la Orienta Lago. Kiam ĉiuj jam sidiĝis, la duko ekparolis:
"Dum mia juneco, mi ofte ekskursis kun s-ro Xing Feng kaj bone sciis pri lia neordinara travivaĵo. Nun, permesu ke mi rakontu tion al vi!"
"Jes, volonte!" respondis la gastoj.
"S-ro Xing Feng devenis el familio de komandanto, " komencis la duko. "Li mem ne posedis specialan talenton. Poste li loĝis en Chang'an, sude de la kvartalo Pingkang, kie li aĉetis per miliono da monoj pompan domon de riĉa familio, kun profundaj kortoj kaj zigzagaj koridoroj.
Foje, dum siesto li vidis en sonĝo, ke el la okcidenta ĉambro lante alvenis belulino en antikvfasona vesto kun orta kolumo, brodaj rubandoj kaj jako kun longaj kaj larĝaj manikoj. Ŝi havis altan hartuberon, sveltajn brovojn kaj tenis volumon da poemaro en mano. Ŝi paŝis ion voĉlegante.
Kun granda ĝojo Xing Feng demandis:'Ho,de kie venas tiel ĉarma belulino al mi?'
Ridante la belulino respondis:'Jen mia propra domo! Ja vi mem gastas ĉe mi, kial vi demandas supozante min el fremda loko?'
'Ĉu vi permesas al mi vidi kion vi legas?'
'Mi ŝatas poezion.' klarigis la belulino, 'tial ofte kunportas poemaron ĉe mi.'
'Bonvole restu momentu! por ke mi havu la feliĉon legi vian poemaron!' petis s-ro Xing Feng.
La belulino transdonis la poemaron al s-ro Xing Feng kaj mem sidiĝis sur la okcidenta seĝo.
S-ro Xing Feng malfermis la poemaron kaj vidis ke la unua poemo titoliĝis Printempa Suno kaj estis el kvar versoj, dum la sekvantaj senescepte el dekoj da versoj.
'Se vi volas,' diris la belulino, 'vi povus transskribi iun el la poemaro, sed nepre ne pli ol unu peco.'
S-ro Xing Feng leviĝis, prenis de la tablo en la orienta flanka domo koloran paperon kaj kopiis la poemon
Printempa Suno
Sub suno knabinoj de Chang'an promenas,
sed vekas ĉagrenon printempe la suno.
'La kurban pafarkon' mi dance forgesis,
kaj palas silkvestoj sub prujn' de aŭtuno.