此主题相关图片如下:
Bai Xingjian (776-826)
TRI SONGXOJ
Inter sonĝoj troviĝas ja mirinde neordinaraj, ekz-e: iu sonĝas, ke li ien alvenis, dum la alia ĝuste tiuloke lin renkontis; aŭ tiel : iu faras ion, kion tamen vidis la alia en sia sonĝo; aŭ plie: ambaŭ intervidiĝis unu la alian en sama sonĝo.
Dum regado de la imperiestrino Tianhou*, Liu Youqiu, la prefekto de Cao, pro oficaj aferoj revenis hejmen ofte nur nokte. Foje, ankoraŭ dek liojn for de lia hejmo li paŝis preter budaa templo, de kie aŭdiĝis kantoj kaj ridoj gajaj. La muroj de la templo estis malaltaj kaj breĉis kelkloke, tiel ke oni povas vidi tute klare la internaĵon. Liu kliniĝis, subrigardis internen kaj vidis ke dekkelkaj homoj, viraj kaj inaj, mikse kundsidis ĉirkaŭ tablo kun manĝaĵoj. Inter ili troviĝas ankaŭ lia edzino, kiu sidis ĝoje babilante. Komence, Liu miris tre, ne povante kompreni pri la kialo. Poste li pensis ke ĉi tie ne estas loko kien ŝi decas alveni. Lasi ŝin resti sola li neniel povas. Li pli atente rigardadis: jes ja, ĉu mieno, ĉu konduto,ĉu parolo kaj rido, absolute konstatis ke ŝi estas lia propra edzino. Li volas eniri la templon, sed la pordo estis fermita. Liu ekprenis brikon kaj ĵetis ĝin. La briko trafis grandan vinujon, je kies frakasiĝo la tuta spektaklo tuj malaperis. Liu eniris la templon trans la muron kun siaj servistoj. Ili rigardis ĉirkaŭen, sed troviĝas neniu homo, dum la temp lo restis riglita kiel antaŭe.
Tio ankoraŭ pli mirigis Liu-n. Li haste rapidis al sia hejmo. Kiam li revenis, lia edzino ĵus vekiĝis el dormo. Post kelkaj kompliment oj, la edzino ridis dirante:“ Mi ĵus sonĝis ke mi ekskursis kun grupo da homoj al budaa templo.ĉiuj kunvojaĝantoj estas de mi nekonataj. Kiam mi kunsidis ĉe manĝaĵo en halo. Subite iu ĵetis de ekstere brikon kiu frakasis tasojn, pladojn kaj mi ekvekiĝis. Siavice Liu ankaŭ rakontis kion li vidis.
Jen la ekzemplo de tio: kiam iu sonĝis ke li ien alvenis, dum la alia lin renkontis ĝuste tiuloke.
En la kvara jaro de Yuanhe-erao (809 p.K.), Yuan Weizhi de Henan estis sendita al landlimaj regionoj kiel inspektoro. Tagdekon post lia forveturo, mi kun Letian, mia pliaĝa frato kaj Li Shaozhi de Longxi kune ekskursis al Qujiang-rivero kaj vizitis al Ci'en-templo. Ni travizitis ĉiujn kabinetojn en la templo kaj tie restis longan tempon . Vespere ni kune venis al la domo de Shaozhi en kvartalo Xiuxinli. La tutan nokton ni drinkis vinon kun ĝojo. Metinte pokalon, mia frato diris :“ Tre eble, ke Weizhi nun atingas Liangzhou.” kaj li verkis poemon:
Senhelpas printemp' por forigi la triston,
Ebrie mi plukis la florojn kaj drinkas.
En kor' mi kalkulas pri via vojaĝo,
nun certe la urbon Liangzhou vi atingas.
Estis la tago dudekunua. Post pli ol dek tagoj, venis el Liangzhou sendito kiu alportas leteron de Weizhi. Fine de la letero estis poemo “ Mia Sonĝo ”
Mi sonĝis, ke fratoj vojaĝis vi kune
al Qujiang-rivero, al Ci'en-monaĥejo.
Sed heno ĉevala ekvekis min nune,
kaj trovas mi min en Liangzhou-a gastejo !