此主题相关图片如下:
Sendinto: "Kurisu Kei"
Temo: Via poemo omagxe al mi
Tempo: 2007-08-24 19:02:31
Adresato: "" <huguozhu@tom.com>
Kopie al: "村田 和代" <MURATA Kazuyo>,"井崎 倫子" <Michiko Isaki>
Estimata kaj kara s-ano Hu Guozhu,
Hodiaux japana s-anino MURATA Kazuyo 村田 和代 bonvolis transsendi al mi
vian poemon omagxe al mi. Tio estis por mi vere agrabla surprizo, cxar mi
tute ne atendis, ke vi informigxos pri mia saluto okaze de la Inauxguro de
la UK en Jokohamo, cxar en la listo de la partoprenintoij via nomo ne
trovigxis. Supozeble s-ano Li Sen aux iu alia cxina s-ano registris mian
saluton per sia videoaparato, tiel ke vi povis gxin auxskulti kaj spekti.
Estante preskaux surda mi ne povis auxdi la aplauxdadon, laux vi ecx
tondran, kaj mi povis tion ekscii unuafoje laux via poemo.
Cxiuokaze via poemo omagxe al mi ege kortusxis kaj gxojigis min. Koran
dankon!
Vi eble interesigxos, kiel okazis, ke mi salutis en la Inauxguro de la UK
en Jokohamo. Jam preskaux surda, mi ne intencis partopreni gxin; ankaux en
la tagordo de la Kongreso ne trovigxis mia saluto en la Inauxguro. Tion ege
bedauxris alia japana s-anino ISAKi Mitiko (micxiko,井崎 倫子) des pli,
cxar sxi per siaj propraj okuloj kaj oreloj spektis kaj auxskulti. kiel la
bedauxrata cxina s-ano Zhang Qicheng salutis desur sia rulsegxo en la
Inauguro de Pekina UK en 2004. Se li tion faris kiel la dojeno de la cxina
Esp-ujo, kial ankaux mi ne faru la samon en la Inauguro de Jokohama UK kiel
la dojeno de la Ep-ujo ne nur japana ed ecx tutmonda - tiel sxi pensis. Kaj
sxi kuragxis rekte apelacii s-anon Corsetti, la prezidanton de UEA. Cxi tiu
tuj rekonis la pravecon de sxia apelacio kaj arangxis, ke mi kiel la dojeno
de UEA salutu en la Inauxguro de Jokohama UK.
Ecx pli, s-anino Isaki bonvolis arangxi, ke mi kune kun s-ro HARADA Naoo
原田奈翁雄, eminenta jxurnalisto kaj redaktoro de kvaronjara revuo "Hitori kara
(Ekde unu homo en senco, ke cxio komencigxas ekde unu homo), kiu bonvolis
akompani min, kiu pro kadukigxo malfacile iras, logxu du noktojn, la 4-an
kaj la 5-an de auxg., en hotel, pagante cxiujn kostojn el sia pensio
(siatempe sxi estis radia anoncistino ). Cetere, sxi mem sin nomas mia
granda admirantino.
Kio koncernas la bedauxratan s-anon Zhang Qicheng, li ja estis mia unua
korespondanto el Cxinio, kiel li mem eldiris al mi, kiam okaze de la UK en
Pekino en 1986 ni unuafoje renkontigxis. Nome kiam antauxmilite mi cxefis la
Japanan PEK-Centron, li aktivis en la Cxina PEK-Centro sub la nomo de C.
Cxen.
Amike
KURISU Kei