此主题相关图片如下:
Guozhu:
VERDAJ SPUROJ EN 50-JARA MARSXO
——Parolado en la jubilea kunveno pri 50-jara Esp-isteco de Guozhu (Ilustrite per 30 elmetoj de koncernaj Esp-ajxoj)
(2006-04-15/05-01)
Mi laboris en fabriko ekde mia 17-a jaragxo. Sub la cirkonstanca influo, mi havis la kutimon resume ekzameni mian laboron je cxiu monatfino. Nature mi faris ekzamenan resumon ankaux por cxiu jaro, cxiu jardeko kaj duon-jarcento.
Estis cxina antikva verso ke "homo agxas malpli ol centjara". Do 50 jaroj estas suficxe longa etapo en homa vivo kaj estis rigardata kiel Ora Jubileo.
Per kio mi povas konvinke atesti ke mi lernis Esp-on jam 50 jarojn? Per malnova letero (elmeto 1), skribita de veterano Honfan je 1956-10-22 en la nomo de CxEL, respondante al primitiva demando: Kio estas esperanto?
En la historio de la cxina EM, 1956 estis vere memorinda jaro. En tiu cxi jaro la nova Cxinio unuafoje sendis oficialan (trimembran) delegacion al la 41-a UK en Kopenhago. Post reveno al hejmlando, la tri membroj Jxelezo, Zhang Qicheng kaj Chen Yang, cxiuj skribis artikolojn pri la "internacia kongreso sen bezono de interpretistoj" kaj pri la mirinda lingvo Esperanto. La artikoloj publikigxis en cxinaj cxefaj jxurnaloj kaj gazetoj, ili efikis kiel dissxvebaj verdaj semoj, enradikigxis en la vastan teron de Cxinio, kaj ekaperis junaj komencantoj de Esp-o en diversaj lokoj.
Tial, ne nur mi sola, sed estas ankaux aliaj kamaradoj kiuj komencis lerni Esp-on ekde 1956.
Mi, Guozhu, distingigxis inter ili nur per tio ke unue mi estas felicxa postvivanto kiu dauxrigas persistan lernadon de nia kara lingvo Esp-o seninterrompe dum 50 jaroj gxis hodiaux; ke due mi estas favorata de mia Esp-Asocio kiu volonte arangxas tian celebron honore al la Ora Jubileo de mia esp-isteco.
Mi ekrememoras pri miaj samgeneraciaj amikoj, ekz-e la talenta Armand Su(1936-1990), fidela Jaricx(1937-1999), vigla Dai Liming(1941-2005)...k.a. kiuj jam ne havas sxancon stari sur tia podio.
Mi ekpensas ankaux pri aliaj samgeneraciaj amikoj, kiuj laboras fakte pli elstare, sed bedauxrinde mankas al ili tia favoro okazigi specialan kunsidon far la propra hejmloka Esp-Asocio honore al ili, dume ni fremdlokanoj ja ne rajtas fari tion pretende anstatauxe. Tial mi estas pli felicxa ol ili, kaj mi havas duoblan devon raporti al vi pri mia laboro dum la pasinta duon-jarcento.
Estas facile kompreneble ke dum la pasintaj 50 jaroj la vetero ne povas resti cxiam sennuba, ankaux la vojo irita cxiam ebena. Ofte oni devas marsxi sur sxtonoza pado kaj sub sxtorma vetero. Grave estu ke ni cxiam luktu por nia sankta celo kaj ne lasu unu tagon senfrukta.
La vivo de cxiu homo ja enhavas du partojn: konduti kaj labori.
Kia estas mia esp-ista konduto dum la pasintaj 50 jaroj? Ne indas mia propra komento. Pli indas pritaksoj far aliaj homoj. Okaze de mia 50-jara Esp-isteco, estas vere gxojinda evento ke publikigxas la memor-libro "GUOZHU KAJ NI". Tiu cxi libro estas vere mirinda, ecx sen-precedenca. Cxar unue, gxi estas kompilita per materialoj akumulitaj dum 50 jaroj; due, neniom da materialo estis akirita per intenca varbado. La tuta enhavo estis kompilita el versoj, artikoloj, citajxoj el privataj leteroj kaj retposxtajxoj, el kiuj plejparto neniam publikigxis, cxar oni skribis tion neniam kun intenco por publikigo. Sekve ili karakterizas sin vera, fidinda kaj valora.
Miaj laboroj dum la pasintaj 50 jaroj fruktdonis cxefe je jenaj punktoj:
1.Verki
1.1.《HU Lauxdas Verdakore》. Estas du versioj de tiu cxi libro. Jen dulingva eldono de 2003 (elmeto 2). Jen esp-a eldono de 2004(elmeto 3). Enhavo de tiu cxi libro estas lauxdoj, cxefe pri meritohavaj personoj en la cxina EM, sed ankaux pri necxinaj esp-istoj.
1.2.《HU Parolas Mal-delire》(elmeto 4). Por-okazaj artikoloj pri cxina EM, ne malofte kun malkasxemaj kritikoj, sekve plejparte en la cxina lingvo. La unuaj 100 pecoj ellaborigxis dum malpli ol unu jaro 2000 kaj aperis kiel mesagxoj en Interreto kaj kolektigxis en papera eldono. En sekvantaj jaroj mi verkis ankoraux pli ol 150 novajn pecojn, sed nun la retpagxoj de cxina EM estas pli kaj pli ofte poluitaj, sekve mi turnis min al verkado esperantlingva pri cxina kulturo cxefe por necxinaj revuoj.
1.3.Lastatempe miaj verkoj aperis cxefe en la 《FONTO》, kies n-ro 266 estis Speciala Numero de HU Guozhu (feb. 2003, 23-a jaro)(elmeto 5). Poste Hubei-a Esp-Asocio publikigis en 2004 dulingvan eldonon de tiu cxi n-ro (elmeto 6). En junio 2005,《FONTO》per duona spaco de la n-ro 294 publikigis mian paroladon "Kial mi amas Esp-on?" en plena teksto (elmeto 7). Cetere, miaj eseoj pri "Li Bai kaj DU Fu en Esp-o", pri "La Yueyang-turo" kaj "Generalo Chen Jitong"...aperis sinsekve en 《La Gazeto》(elmetoj 8,9,10).
2.Traduki: esperantigi kaj cxinigi
2.1.Strangajxoj de Liaozhai
La kompleta esp-igo de la fama novelaro Strangajxoj de Liaozhai de Pu Songling.
Post pli ol 20 jaroj da serioza preparo, ekde la 70-aj gxis la 90-aj jaroj de lasta jc mi esp-igis la cxinan majstro-verkon "Strangajxoj de Liaozhai", verkita de Pu Songling (1640-1715). Cxar ne estas eble eldoni mian tradukon, mi enretigis gxin en interreton. Notinde ke kvankam tiu cxi novelaro estis tre populara en Cxinio, kaj aperis jam pli ol 30 tradukoj en 21 fremdaj lingvoj, tamen ankoraux trovigxas neniu kompleta traduko en ajna okcidenta lingvo. Cxi tie estas du paperaj kolektoj de la unua volumo de Liaozhai en kompleta esp-igo. la unua estas versio de ChEE (elmeto 11), dum la alia tajpajxo estas farita de s-ano Begonio per elsxutajxo de interreto (elmeto 12).
2.2.Matenaj Floroj Kolektitaj Vespere de Lusin, esp-igita de Guozhu, eldonita de EPCx en 1981.(elmeto 13)
2.3.La unua esp-a eldono de《Poemoj de Li Bai》enhavas 123 tradukojn de 105 poemoj de Li Bai, el kiuj 66 estis esp-igitaj de Guozhu. La poemaro publikigxis 1997-06-14 en Japanio.(elmeto 14)
2.4.El cxina antikva beletro. Krom pecoj en diversaj revuo ekz-e Penseo, Fonto, La Gazeto, Hubei-a Esp-Asocio ankaux eldonis libroforme brosxurojn 《Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio》(elmeto 15)kaj《La Senfina Bedauxro kaj La Bivistino》, la famaj poemoj de Bai Juyi(elmeto 16)。
2.5.Cxinigi/ el-esperantigi
Mi cxinigis la faman eseon de D-ro Zamenhof 《Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia 》(elmeto 17), kiun eldonis Xinhua Koresponda Lernejo kiel lerno-materialon kaj dissendis al lernantoj.
Mi ankaux cxinigis poemojn el Esp-a poezio kaj publikigxis dise en diverslokaj Esp-revuoj.
La plej nova frukto estas cxinigo de kroata fabelo《Wakajtapu》(elmeto 18),
2.6.Traduka Konkurso (TK)
Tikos iniciatis landskalan aktivadon Traduka Ekzerco en 1978-1980. Mi estis komisiita fari la resumojn por gxi. Poste, mi ankaux prezidis la rubrikon Traduka Konkurso de "La Mondo", la organo de CxEL, dum 1981-1987. Tio estas por mi neforgesebla travivajxo. Dum dek jaroj mi estis devigata mem studi teorion de traduk-arto kaj resumi spertojn de tradukado, kio donis al mi multe da utiloj, kaj mi ankaux ricevis milojn da leteroj de E-lernantoj el diversaj lokoj tra la tuta Cxinio. Rezulte de tio, mi havis multajn plumamikojn.
3.Poezio
3.1.Esperanta Metriko
Mi verkis gvidlibron en la cxina lingvo Esperantan Metrikon kun aparta konsidero por kontentigi la bezonon de cxinaj s-anoj, cxi tie estas du eldonoj. La unua estas mimeografita eldono de 1973 en la jaroj de la Granda Kultura Revolucio (elmeto 19) kaj la dua estas tipografia eldono de Huangshi-a Esp-Asocio en 1983. Ambaux jam neakireblaj nunutempe. kaj mi informigxis ke iu s-ano ecx mankopiis tiun libron por lerni. La kopiinto estas s-ano Zheng Bocheng, la gxenerala sekretario de Pekina Esp-Asocio, kiu nun sidas inter ni. Mi mem estas famkonata pro mankopiado de Esp-ajxoj, kaj nun ankaux mia libro estas mankopiita de alia s-ano. Pro tio mi sentas honoron.
3.2.Kantoj en Mia Vivo-vojagxo
Poemoj versitaj en la cxina lingvo, plej ofte aperintaj en interreto. Jen kolekto ekdonita de la Esp-Asocio de Interna Mongolio en 2002. (elmeto 21)
3.3.Cxinesko
En 1972 mi prove versis laux skemo de cxinaj fiksformaj poemoj kaj farigxis iniciatinto por enkonduki cxineskon en la Esp-an poezion.
4.Studi
4.1.Esp-Movado en Hubei
Mi studis la historion de EM en Hubei-provinco, kaj verkis Dek Eseojn pri la Historio de Hubei-provinco.
4.2.Esp-Movado en Cxinio
Mi studis la historion de cxina EM kaj verkis seriojn da eseoj pri《Cxinaj Esp-istoj kaj UK》,《Kuriozajxoj de Cxina EM》,《Inkulabla Jarlibro 1932 de Kantona Esp-Instituto》 ktp.
5.Instrui
Mi kompilis kelkajn lernolibrojn de Esp-o.
5.1.Aboco de Esperanto (10 lecionoj)
Tio estis ABC-lernolibro plej vaste uzata unue en urbo Huangshi kaj poste tra la tuta Cxinio. Estas multaj represajxoj, ekz-e 1980 en huangshi (elmeto 22), mimeografita 1980 en Hubei (elmeto 23), mimeografita 1980 de Laborista Kultura Palaco en Shashi (elmeto 24), fotokopiajxo 1981 en Huainan, represajxo de Sxnhaja Esp-Kurso 1982 (elmeto 26). Aparte interesa represajxo mimeografe eldonita de Wuhan-a Kuprajxa Fabriko en 1981 (elmeto 27), cxar tre hazarde estas trovita gxia eldoninto--- s-ano Hoikso. Mi donacis tiun rarajxon al li, kun mia bondeziro ke li ankaux havu sian Oran Jubileon post jardekoj.
5.2.Elementa Kurso de esperanto (20 lecionoj)
Tio estas lernolibro plej ofte uzata en Koresponda Esperanto-Kurso(KEK) kun multaj eldonoj (elmeto 28) kies eldon-kvanto nombris almenaux pli ol 30 mil ekzemplerojn (30 mil verdaj semoj), poste gxi estis oficiale eldonita de CxEE 1992 en Pekino (elmeto 29)
5.3.Internacia Ekzameno (IE) de UEA/ILEI
En 2004, dum la 89-a UK en Pekino, okazis Internacia Ekzameno de UEA/ILEI,kun sep-membra Internacia Ekzamena Komisiono(IEK) el sep landoj. Guozhu funkciis kiel komisionano, unika el Oriento, kaj ankaux la unua ekzamenanto el Azio en UK dum la historio de IE.
6.Redakti
6.1.revuoj
Mi funkciis kiel redaktoro de la revuoj Nova Floro(1980-1989), Penseo(1997-1999)
6.2.
Mi ankaux kunlabore kun Shi Chengtai kompilis la subajn esp-ajn librojn
《Poemoj de Armand Su 》eldonita de CxEE 1992, Pekino(elmeto 30)
《Poemoj de Li Bai》(elmeto 14)
6.3. eLibroj (elektronikaj libroj)
Ekde 2003 Guozhu memfaris eLibrojn kiuj estas enmetitaj en retpagxoj por libera legado de Esp-istaj amikoj.
6.3.1. cx. 15 eLibroj de Guozhu
Strangajxoj de Liaozhai(Volumoj 1-6),Matenaj Floroj Kolektitaj Vespere de Lusin, HU Lauxdas Verdakore, Rimportretoj, Noveloj de Tang-dinastio(kajeroj 1-5), Dek Poemoj de Dek Poetoj en Tang-dinastio, Kuriozajxoj de Cxina EM……
6.3.2.Sep eLibroj de aliaj auxtoroj
Impresoj pri Verdaj Vojagxoj de 5 junaj auxtoroj (Stela, Peonio, Heleco, Julia kaj Nigra Okulo, cxiuj aktivaj lastjare en cxina EM ) pri travivitaj 88-a UK, la 3-a Azia Kongreso de E kc. Cxefe cxine, parte dulingve, kun ilustritaj fotoj; kortusxas per sincero, flua skribo kaj frapfrazoj.
Mia Vojagxo en Hubei (verkis Tan Xiuzhu, cxinigis Guozhu).
Poemaro Ovra Burgxono (20 Cxineskoj versitaj de Shi Chengtai,Eseoj de Shi Chengtai.
Specimeno de la Cxina-Esperanta Vortaro kompilita de Wang Chongfang(cxapitro O).
Rara Floro inter sxtona fendo (rememoroj de Danko, Heleco, Jaricxi, GZ k.a. pri la "Malgranda UK" 1981 en Huangshi).
Travivajxo Dum 71-a UK en Pekino (Lu Dingyuan).
Karmemore pri Estiminda Torcxtenanto TIKOS (diversaj auxtoroj)
Mi alte taksas la rolon de eLibroj kaj elmetis sloganon: Per eLibro por Esperanto!
Bonvole permesu min fini mian resumon per la suba poemo:
Je Mia Ora Jubileo
--- laux cxinesko Shuidiaogetou*
Guozhu (2006-04-15)
Post pen' senlaca
kaj diligenta,
post hardado negxa,
pluva kaj venta,
venas jubileo
de esperantistec'
duonjarcenta---
tag' memorinda,
horo eventa.
Temppaso
sxajnas nur
momenta;
sed har-nigro
nun jam igxis argxenta.
Kun nova fervor' mi
marsxu kun kolegar'
sur voj' kunsenta,
en koro tajdas
gxojo torenta!
Dankon al vi cxiuj!
------------------------------------------------------------------------------------------
* Shuidiaogetou (Kapo de Akva Melodio): cxina fiksforma poemo el du strofoj el versoj de silaboj 55,65,665,55/333,47,665,55 laux rimarangxo de xa,xa,xxa,xa/ xxa,xa,xxa,xa (x=senrima).
Noto:
Vd ankaux la subajn retejojn 此文又见以下网址
http://verdritmo.anyp.cn/031222111835140/articles/060506203816743.aspx?z=293949&m=554601
http://www.elerno.cn/emhistorio/persone/persone079.htm
http://esper.51.net/guozhu1/gz0605a.htm
http://www.elerno.cn/penseo/PEN175.pdf