dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 郝汝基教授 Prof.Harjarsky

您是本帖的第 3551 个阅读者
树形 打印
标题:
郝汝基教授 Prof.Harjarsky
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
郝汝基教授 Prof.Harjarsky


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

“Pense vagi al land' mal-aktuala,
Ho, kiom estas mi sentimentala!”

Jen du versoj el la fama poemo <Sopiro Pri la Paseo Cxe la Rugxa Klifo> de Su Shi(1037-1101). Mi tre sxatas la versojn, cxar mi mem ankaux ofte faras tian pens-vagon kaj en tia pensvago renkontigxis kun interesaj personoj.
Hodiaux, 2009-06-25, mi ekpensas pri Prof.Harjarsky, cxar li sendis Esperante skribitan posxtkarton en 1909-06-25 (jes, ekzakte antaux 100 jaroj) el urbo Wuchang.
Esperante skribita posxtkarto, kaj sendita el urbo Wuchang, la tiama cxefurbo de Hubei-provico. Tio kreis senprecedencan rekordon en la historio de Hubei-a Esperanto-movado: ekzistis nenia rekordo aux objekto pli frua. Kaj la du sigeloj aldonitaj de la sendinto ambaux estis kun abunda kultura enhavo, kiu pensigas al ni ke Prof. Harjarsky estis persono kun bona klereco.
En tre hazarda sxanco Guozhu ekvidis la fotojn de lia posxtkarto. Post zorgema studo mi verkis dulingvajn mesagxojn pri gxi. Restis al mi nur unu problemo: la nacieco de Prof.Harjarsky. Se mankas la nomo Harjarsky en latinaj literoj mi certe prenis lin cxino, cxar li havas tipan nomon de cxino kun familia nomo Hao kaj propra nomo Ruji. Tamen faktoj atentigis min ke pli ol unu necxina cxinologo, kiu pro arda amo al Cxinio, havigis al si cxinan nomon. Male, estas vere malofta kazo ke iu cxino nomis sin per okcidenta nomo kia Harjarsky ks. Tial mi pli inklinas kredi, ke Prof.Harjarsky kredeble estas ruso kiu vivas en Wuhan en 1909 (siatempe trovigxis rusa koncesio en Hankou). Finfine la <Unua Libro> de Esperanto publikigxis en la rusa lingvo, kaj rusaj esp-istoj ja ludis cxefrolon en la unua periodo Rusa Periodo en la historio de Esperanto-movado.
Prof. Harjarsky certe ne atendis ke, lia posxtkarto plifruigis la rekordon de Hubei-a Esp-movado gxis 1909!
 

“故国神游,多情应笑我,”是大诗人苏东坡《念奴娇·赤壁怀古》中的两句,我很喜欢。
不仅喜欢,自己也常常作这样的怀古神游,在神游中去见一些有趣的人士。
今天,2009年6月25日,我就想起了郝汝基教授 Prof.Harjarsky。原因是他在1909年6月25日(是的,正好是一百年前的今天),从武昌寄出了一张用世界语写的明信片。
1909年用世界语写的明信片,又是从武昌寄出,这在湖北就成为了一个空前的历史纪录:没有比它更早的世界语文物或者消息了。而寄信人在明信片上加盖的两个异形图章,更是充满了文化内涵,使人觉得郝汝基教授是一位很有品味的文化人。
国柱在一个很偶然的机会见到了这张明信片的照片,仔细研读之后,为它写了介绍的帖子。其中无法断定的是郝汝基教授的身份(国籍)。如果没有用拉丁字母书写的Prof.Harjarsky,我一定会以为他是中国人,因为他有一个典型的中国名字,姓郝名汝基。然而事实上有不止一位热爱中国的老外汉学家,给自己也取一个中国式的名字。反之,中国人称自己为Harjarsky的例子,却非常之罕见。这就使我更加倾向于认为:1909年的郝汝基教授Prof.Harjarsky,是一位生活在武汉的俄国世界语者(当时汉口有俄租界)。毕竟世界语的《第一书》就是用俄语发表的。国际世运的第一个时期,也是由俄罗斯唱主角。郝汝基教授一定没有料到,他的这张明信片,使得湖北世运的“史前纪录”提早到了1909年!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/6/25 2:02:37
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

je la subaj ret-adresoj estas eLibro en CHM-formato, sed la teksto nun nevidebla. tial mi transkopias la mesagxojn cxi-tie.
http://h-ea.cn/dzs/dzs0.htm
http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm
0055 Kuriozajxoj En Cxina EM (Guozhu)


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

KURIOZAJXOJ DE CXINA ESPERANTO-MOVADO
---Dek-unua studnoto el la koniga serio, apreca pri la fronta flanko de la posxtkarto 6

La fronta flanko de la sesa posxtkarto (foto p11)
Sendita tempo:1909-06-25
S-ano Rudolf Burmeister funkcias kiel delegito de UEA en la urbo Chemnitz( iama Karl Marks),Germanio. Li estas veterana esp-isto de 1947 kaj sperta filatelisto. 2003-02-18, Guozhu ricevis du elektronikajn fotojn, kiujn li favore donacis. La du fotoj eksponis respektive frontan kaj dorsan flankojn de sama posxtkarto. Ekzameninte la fotojn, mi sentas surprizan gxojegon pro la sendita tempo kaj loko de la posxtkarto.
La unua foto montras la frontan flankon de la posxtkarto. Kape de la posxtkarto vidigxas unue CARTE POSTALE CHINE en la franca. Malsupre de gxi vidigxas horizontala kaj vertikala presajxoj en la cxinaj ideogramoj.La horizontala linio el sep ideogramoj legigxas kiel "Posxtkarto de la Granda Qing-dinastio", kiu klare montras ke tio estas oficiala posxtajxo en la tempo de Qing-dinastio, kies tempo de emisio kaj uzo estas pli fruaj ol tiuj de la posxtkartoj de la Cxina Respubliko, kiun ni jam konis antauxe. La vertikala presajxo rimarkigis ke "dekstre skribu nur la nomon kaj adreson de la adresato". Je la dekstra-supra angulo estis presita en verda koloro unu-cenda drako-posxtmarko de La Posxto de la Granda Qing-dinastio. Cxar unu cendo ne suficxas por internacia posxtpago, tial maldekstre-malsupre de gxi estis aldone gluita alia tri-cenda posxtmarko, kiu tamen estis,vidate laux la kripla posxtstampo, forsxirita de iu kaj kauxzas al ni grandan bedauxron.
La sendinto de tiu cxi posxtkarto ne observis la presitan rimarkigon "skribi en la dekstra parto la nomon kaj adreson de la adresato", anstatauxe, li skribis tion en la maldekstra parto:
Russia/ Finnlando/ Suurssari/ Pr. Emilo Elenius/ Esperantisto Societo <La Vojo>
Kaj, en la dekstra parto li aldonis du liberformajn sigelojn. Guste tiuj du ne-posxtstampoj plenaj de kultura enhavo vekis nian intereson kaj estas vere aprecindaj.
Malsupre sidas blua triangula sigelo. Je la dekstra-malsupra angulo de la triangula sigelo vidigxas cxina ideogramo "WU", dum je la maldekstra-malsupra angulo alia ideogramo "CHANG", do kune lagate kiel la loknomo WUCHANG. Largxaj artaj desegnoj borderas laux la tri lateroj tiel ke interne vidigxas alia malpli granda triangulo kun blanka fono. Je la maldekstra-malsupera angulo de tiu cxi interna triangulo estas majusklo B en arta manskribo,kaj, simetrie je la dekstra-malsupera angulo alia samstila majusklo F. Supozeble cxu la du literoj BF estus ies parafo? Sen la du literoj la restanta spaco vidigxas kiel kvadrato oblikve sidanta, kun horizontalo kiu dividis la kvadraton en supran kaj malsupran partojn. En la supra parto vidigxas desegno de sesangula stelo, konsista el du interkovrigxaj trianguloj respektive kun longa latero direktigxanta supre kaj malsupre. Tiu sesangula stelo vekis cxe ni memoron pri tiu de judoj kaj sur standardo de Izraelo. En la malsupra parto vidigxas desegno de tajgxji-a bildo konsista el nigra-blanka fisxparo en pozo de 69 ofte uzata de Taoismo en Cxinio.
Je la plej dekstra parto de la posxtkarto vertikale staras bruna sigelo en formo de oblongo kun du duoncirklaj ekstremoj. Supre je la bruna sigelo vidigxas malgranda kvinpinta stelo. Maldekstre estas malklara skribo versxajne el literoj. Dekstre estas tre klaraj tri cxinaj ideogramoj: Hao Ru Ji, vere simila al persona nomo de cxino, sed kies nomo? De la dorsa flanko ni povas scii ke la sendinto nomigxas Prof.W.Harjarsky. Do la ideograma trio "Hao Ru Ji" evidente estas la cxineska transskribo de la persona nomo Harjiarsky, cxu ne? Se mia  supozo estus senerara, tiu Profesoro W.Harjarsky, kiu donis al si cxinan personan nomon, estus, aux bonkonanto pri Cxinio, aux cxinologo, gxuste kiel la fama nederlanda cxinilogo R.H. van Gulik, kiu nomis sin cxineske Gao Luopei.
Sur la posxtkarto vidigxas kvin posxtstampoj.
La plej fruaj du posxtstampoj estas sur la unu-cenda drako-posxtmarko je la dekstra-supra angulo kaj sur la tri-cenda posxtmarko nun jam forsxirita. Ambaux estas el la sama urbo Wuchang. Supre de la posxtstampo legigxas en latinaj literoj la loknomo WUCHANG, kaj malsupre estas la sama loknomo en du cxinaj ideogramoj kun alia malpli granda ideogramo Yi. Interesa estas la dato skribita en cxinaj ideogramoj en la mezo de la posxtstampo. Cxar tiam estis en la unua jaro de Xuantong-erao, Qing-dinastio. Cxinoj ankoraux uzas la lunan kalendaron. Tial, se ni  komparu gxin kun la dato ankaux en cxinaj ideogramoj sur la posxtmarkoj de la Cxina Respubliko, ni trovas almenaux du diferencojn. Unue, "la 3-a jaro de la Cxina Respubliko" estis mallongigita kiel "la tria jaro" sur la posxtstampoj; sed "la 1-a jaro de Xuantong-erao" en la posxtstampo de Qing-dinastio ne havis por si mallongigon "la unua jaro", anstataue gxi estis esprimata per signoj "Ji" kaj "You". Due, monato kaj dato sur la posxtstampoj de la Cxina Respubliko, kvankam estas skribitaj per cxinaj ideogramoj, tamen respondas al la samaj monato kaj dato de la suna kalendaro; dum la dato en la posxtstampo de Qing-dinastio respondas al tiu de luna kalendaro. Ekz-e "la oka tago de la kvina monato de la jaro sub signoj Ji kaj You" signifas en la suna kalendaro "la 25-a de junio, 1909" (bv rigardu, la auxtoro skribas dorsflanke  je la komenco de la letero gxuste "25 jun. 09").
Posxtkarto sendita je la 25-a de junio el urbo Wuchang, atingis Pekinon post tri tagoj. Kaj aldonigxis la plej maldekstra posxtstampo, kie supre estas loknomo "Pekino" en du cxinaj ideogramoj vicigitaj dekstre-maldekstren, meze estas loknomo PEKING tute en latinaj majuskloj, kaj sube vidigxas dato 28.JUN.9.
La plej malsupra posxtstampo vidigxas sur la sigelo de "Hao Ru Ji", kun iom malpli granda diametro, tute en la francaj literoj: supre la loknomo PEKIN kaj malsupre landnomo CHINE. En la ronda posxtstampo trovigxas nenia linio sed alia cirklo kun ankoraux malpli granda diametro. Ene estas la dato "29 JUIN 09", do pli malfrue je unu tago ol la antaux posxtstampo.
La plej alta posxtstampo estas kripla kaj nelegebla, versxajne kun nenia cxina ideogramo.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/6/25 2:10:23
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

中国世运珍贵文物
---世界语国际通信实寄明信片简介(系列稿之11)

第六张明信片正面(p11号电子照片)
寄出时间:1909-06-29
国际世协UEA在德国Chemnitz(原卡尔马克思市)的delegito代理人Rudolf Burmeister(鲁道夫),是一位1947年的老世界语者,资深的集邮家。2003年2月18日,国柱收到他惠赠的两张电子照片,内容为一张明信片的正反面。审视之下,为这张明信片寄出的时间和地点,感到大为惊喜。
照片之一显示的是明信片的正面。在明信片的正上方,先是一行法语的CARTE POSTALE CHINE,其下方,有横竖各一行中文。横行清清楚楚印着由右往左读的七个汉字“大清邮政明信片”,表明这是一张正宗的清代邮品,其发行和使用的时间,比我们前面所介绍的几张(民国时期的明信片)都早。竖行为提示“右边只写收信人名姓住址”。
明信片的右上角印有一张面值为一分银的“大清国邮政”绿色蟠龙邮票。因为这个邮资不够寄国际明信片,所以在其左下角又贴了一张三分银的邮票,从半个邮戳来看,这张补贴的邮票已经被人撕掉了,殊为可惜。
这张明信片的使用者,并没有听从提示把收件人的姓名地址写在明信片的右边。他在明信片的左边写下了
Russia/ Finnlando/ Suurssari/ Pr. Emilo Elenius/ Esperantisto Societo <La Vojo>
而在明信片的右边加盖了两个自己的异形图章。正是这两个非邮戳图章,充满了文化内涵,值得欣赏。
位于下方的是一个蓝色三角形图章。三角形图章的右下角有一个“武”字,三角形图章的左下角有一个“昌”字,合读就是地名“武昌”。宽宽的花边使得图章内部又呈现出一个白底的三角形。这个内三角形的左下角有一个手写的花体大字母B,与其对应的右下角处则有一个手写的花体大字母F。BF两个字母可能是某个姓名的缩写。去掉这两个字母,剩下来的空间呈现出一个斜放着的正方形,由一根水平线划分为上下两部。上部的图案是由两个三角形将长边上下倒置叠加后形成的一个六角星,令人想起犹太人以及以色列国旗上使用的图案。下部则是中国道家常用的太极黑白鱼图案。
位于明信片最右侧的是一个竖置着的赭色的腰圆形图章。图章最上处有一个小小的五角星。左边的一行字模糊不清,似乎是一些拉丁字母。右边是三个汉字:郝汝基。很像是一个汉语人名。是谁的人名呢?从明信片的反面我们可知寄信人是 Prof.W.Harjarsky。这“郝汝基”岂不就是汉化了的Harjarsky教授的名字吗?如果这个猜测不错的话,这位给自己取了一个中国人名字的Harjarsky教授,要么是一个中国通,要么是一位汉学家。就像荷兰著名的汉学家R.H. van Gulik给自己取名为“高罗佩”一样。
明信片的这一面上共盖有五个邮戳。
最早的两个邮戳当为明信片右上角一分银蟠龙邮票以及被人已经撕掉的三分银邮票上的这两个(完全一样的)武昌邮戳。其上方为用拉丁字母全大写书写的地名WUCHANG,其下方是用汉字书写的地名“武昌”以及一个较小的“乙”字。有趣的是邮戳中部用汉字书写的日期。因为是清朝宣统元年,使用的还是阴历,所以若与民国时期邮戳上的汉字日期对比,可发现至少有两点不同。其一,“中华民国三年”在邮戳上的简写是“三年”,而“宣统元年”在邮戳上的简写却不是“元年”而是干支纪年“己酉”。其二,民国邮戳上的月份和日期,虽然是用汉字书写,表达的却是公历月日;而大清邮戳上用汉字书写的,是农历的日期。如这(两)个邮戳上的“己酉五月初八”,折合成公历,是1909年6月25日(作者在反面信件起首处写的正是 25 jun. 09)。
6月25日由武昌寄出的明信片,三天以后到达北京。于是有了最左边的这个邮戳。邮戳上方是用汉字由右往左书写的地名“北京”。中部是用全大写拉丁字母书写的地名PEKING,下方有日期28.JUN.9。
最低的一个邮戳位于“郝汝基”图章上。直径略小。全法语。 上写地名 PEKIN,下写国名CHINE。邮戳内没有直线。中间有一个直径更小的圆圈,内写日期29 JUIN 09。比前一个邮戳又晚了一天。
明信片最高处的一个邮戳不全,且看不清,似乎没有汉字。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/6/25 2:11:57
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
KURIOZAJXOJ DE CXINA ESPERANTO-MOVADO
---Dek-dua studnoto el la koniga serio, apreca pri la fronta flanko de la posxtkarto 6

La dorsa flanko de la sesa posxtkarto (foto p12)
La dua elektronika foto donacita de s-ano Rudolf Burmeister estas pri la dorsa flanko de la posxtkarto 6.Je la maldekstra-supra angulo kaj dekstra-malsupra angulo vidigxas respektive blua bildo,anticipe stampita cxi tie.Kaj la enhavo de la letero estas skribita en la spaco inter la bildoj (ni ne sxangxis la mis-skribojn aux gramatikajn erarojn):
"Hankow
25 jun. 09
Estimata Sinjoro,
Vi logxas en lando kioma mi tre interesigas. Cxu estas en via grupo iaj anoj kiu dezirus korespondadi kun mi en lingvo Esperanto pri diversaj demandoj de la loka vivo kaj ankaux intersxangxadi per posxt-kartoj kun lokaj vidajxoj.
Atendante vian baldauxan respondon, mi restas kun alta estimo via humila servanto. W.Han
Adresaso! China. Hankow.
Prof.W.Harjarsky "
De tio ni povas scii ke tio estas la unua posxtkarto sendita al s-ro Emilo, Prezidanto de la Esperantista Societo <La Vojo> en Finnlando, por peti korespondantojn el membroj de la nomita societo.
Desegno je la maldekstra-supra angulo de la posxtkarto konsistas el florvazo kaj umefloroj.Cxu estas ankaux selo tie? Cxar en la cxina lingvo "vazo" kaj "selo" homofone kunlegata signifas "paco". Umefloro estas gxentilulo inter floroj. Pro sia bonvirto gxi estis estimata kaj sxatata de cxinaj kleruloj.
Desegno je la dekstra-malsupra angulo de la posxtkarto estas feo en altrangula kostumo. Tia figuro aludas cxu feon de Felicxo aux feon de Altrango el la fetrio Felicxo-Altrango-Longvivo, aux feon Mamono. Li malfermas rulajxon sur kiu supozeble legigxas ia bonauxgura skribo kiel beno.
Je la plej malsupra loko de la posxtkarto vidigxas malklara blua preso, versxajne sigelo de adreso?
Tiu posxtkarto vekis cxe ni multe da demandoj kaj ankaux imagoj. Kiu estas la sendinto? Kiulandano? Kian profesion li havis? Kie li logxis?
Lia subskribo estis Prof.W.Harjarsky. Tio tre similas al persona nomo de ruso. Ke li titolis sin Profesoro, cxu tio sugestas ke li instruas?
La posxtkarto estas sendita el Wuchang, sed la adreso kape de la letero estas Hankou.Cxu ni povas tiel supozi, ke Prof.W.Harjarsky logxis en la rusa koncesio en Hankou, kaj li laboras en Wuchang trans Jangzi-rivero?
De historia dokumento ni scias, ke en 1858 (la oka jaro de Xianfeng-erao, Qing-dinastio) Tianjin-a Traktato faris urbon Hankou malferma haveno por komerco. Kaj, ekde 1861(la dek-unua jaro de Xianfeng-erao) Anglio, Rusio, Germanio, Francio kaj Japanio sinsekve havis sian koncesion en Hankou, kie fondigxis ankaux konsulejoj de multaj landoj.
Laux notoj de historiaj dokumentoj, ke oni instruas anglan, francan, germanan kaj rusan lingvojn en Ziqiang-lernejo en Hubei (maksimume malplej frue jam)en julio de 1896 (kaj la pli frua noto estis tio,ke en 1891 oni jam donis lecionojn de fremdaj lingvoj en la Komerca Lernejo en Wuchang).
Cxu ekzistus alia eblo, ke iu cxina (wuhan-a) esperantisto donis al si fremdulan nomon de ruso? Pli vidata fakto estis ke fremdaj cxinologoj sxatus doni al si cxinan nomon. Aux kelkaj cxinoj, post varbigxo al fremda(j) religio(j), donis al si baptnomon cxu Johano Zhang aux Jakobo Li ks. sed tre malofte okazis laux furoro ke iu cxino nomis sin Harjarsky. Sekve ne tre eble ke la sendinto de tiu cxi posxtkarto estis cxino. Tamen, cxial ajn, pro malkovro de tiu cxi posxtkarto, la plej frua noto en "antaux-historia tempo" de la historio de Esperanto-movado de Hubei(Wuhan) plifruigxis, de 1917-04-13, kiam unuafoje okazis Esperanto-leciono en Zhonghua-Universitato en Wuchang, salte al 1909-06-25, kiam iu (cxu rusa?) esperantisto sendis posxtkarton el Wuchang. Kaj tio certe estas tre gxojinda malkovro por lokaj esperantistoj de Hubei.


POSTSKRIBO: Nun Guozhu finas la konigan serion, aprecan pri la ses malnovaj Esperanto-posxtkartoj. Dum la verkado, mi cxiam havis la senton ke mi preparas mian brikon por allogi alies jadojn, esperante ke aperos pli bonaj samtemaj verkoj. Dank' al Interneto, la interfluoj de informoj kaj bildoj estas vere rapidaj kaj facilaj. La cxina Esperanto-movado, se ni kalkulas ekde la jaro 1909 kiam inauxgurigxis Hxina Esperanto-Asocio,havas jam preskaux centjaran historion. Kial ni ne fondu internete Muzeon de Cxina Esperanto-movado (aux almenaux tian hejmpagxon) per nia solidara kunlaboro por "konservi la veran historion kaj stimuli la venontojn" (laux surskribo de estimata pioniro Honfan) ?

Sincere Via Guozhu  (huguozhu@21cn.com),             2003-03-18 15:26:37


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/6/25 2:16:33
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

中国世运珍贵文物
---世界语国际通信实寄明信片简介(系列稿之12)

第六张明信片反面(p12号电子照片)
Rudolf Burmeister(鲁道夫)同志惠赠的第二张电子照片,显示的是明信片的反面。在明信片的左上角和右下角,各有一个事先盖上的蓝色图画。信件的正文就写在这空白处(笔误及语法错误未作更动):
Hankow (汉口)
25 jun. 09
Estimata Sinjoro,
Vi logxas en lando kioma mi tre interesigas. Cxu estas en via grupo iaj anoj kiu dezirus korespondadi kun mi en lingvo Esperanto pri diversaj demandoj de la loka vivo kaj ankaux intersxangxadi per posxt-kartoj kun lokaj vidajxoj.
Atendante vian baldauxan respondon, mi restas kun alta estimo via humila servanto. W.Han
Adresaso! China. Hankow.
Prof.W.Harjarsky
可见这是第一次写给芬兰《La Vojo道路》世界语协会主席Emilo,请求与该协会中某(些)人通信的明信片。
明信片左上角的图案是花瓶、梅花。是否还有个马鞍位于图画前方呢?因为“瓶”和“鞍”合在一起谐音为“平安”的。梅花是花中君子,品行高洁,为中国文人所爱。
明信片右下角的图案是一个着官服的神仙,可能是福禄寿三星中的福星或禄星。也可能是财神爷。手中举着一个展开了的字卷,上面写的应该是某个吉祥话语。
明信片的最下方还有一行模糊不清的蓝色文字,猜想是地址印鉴吧?
这张明信片给人留下了种种猜想。他是谁?哪一国人?什么职业?住在哪里?
明信片寄件人的签名是Prof.W.Harjarsky,这像是一个俄罗斯人的名字。既然自称教授,这是否是其职业呢?
明信片是从武昌寄出的,写信的人落款的地点却是汉口。我们是否可以这样猜想:Prof.W.Harjarsky住在住在汉口的俄国租界,而他工作的地点在长江对岸的武昌呢?
考史藉知,1858(咸丰八年)《天津条约》将汉口辟为通商口岸。1861(咸丰十一年)起,英、俄、德、法、日先后在汉口开辟租界,多个国家设有领事馆来通商。
至迟于1896年7月,就有了在湖北自强学堂教授英法德俄四国语文的历史记载(更早可以上推至1891年,清光绪十七年,武昌方言商务学堂开有商务外语课。)。
会不会是有一个中国(武汉)的世界语者,给自己取了一个俄国人的洋名字呢?取外国名字的例子,多见于外国汉学家取汉语名字,也有中国人信了洋教以后取教名为“张约翰”“李雅各”之类的,却少见有叫自己为“哈里亚尔斯基”的这种时尚。所以这张明信片的寄件人是中国世界语者的可能性不大。可是,无论如何,这一张明信片的问世,使得湖北(武汉)世运史“史前纪录”的最早时间,由1917年4月13日(中华大学首次开设世界语课)提前到了1909年6月25日(有某位(俄国?)世界语者从武昌寄出了世界语明信片)。这是值得湖北世界语者们为之高兴的一个发现吧。
附记:国柱关于六张老明信片的鉴赏文章,到此就全部写完了。总有一种抛砖引玉的感觉,希望有更好的同类文章出现。有了互联网,信息和图片的交流,真是方便极了。中国的世界语运动,若以1909年中国世界语会的成立为始点算起,已经有近百年的历史了,我们为什么不能够通力合作,在网上建立一所“中国世界语运动博物馆”(网站,或至少是网页),存真史,励来者(这六个字是张闳凡前辈的题辞)呢?


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/6/25 2:20:15
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Rudolf Burmeister al Guozhu

Kara amiko Huguozhu,
mi nun pli detale studis tiun pk-on 6 kaj atente tralegis viajn studnotojn. Mi intencas gxin publikigi en LA VERDA LUPEO , auxgusto 2003, cxar vere modele vi gxin pristudis! Vi faris gravan kontribuon al la esploro de nia E-movado! Supozeble akompanos tiun artikolon ambaux kopioj de la pk kaj la desegnita portreto pri vi.
Supre trovu unuan manuskripta version de iomete prilaborita via studo.
Fina formo en LA VERDA LUPEO certe iom alia.
Jen kelkaj rimarkoj:
la supra kripla stampo estas posxta alvenstampo de Helsinki de 16.VII.09 (aux 16.VIII.09?) Kiom longe estis survoje letero de Hankou al Helsinki?
Pri la du  majuskloj B kaj F en la triangulo:  Povus esti kirilaj literoj  por ?W“= B kaj ?X“ = por H =  Wladimir (eble ankaux WIKTOR)  Hxarjewski? La rusoj ja prononcas Hx por H, kiun ili ne konas. Sed mi ne regas la rusan.
Kaj finfine mi parte sukcesis decxifri la suban  violan adres-sigelon:
IMPERIAL ........ACADEMI  OF FOREIGN LANGUAGES
Mi klopodos trovi revuojn ESPERANTO el jaro 1909 por kontroli, cxu estis anonco de Elenius en gxi...
Dezirante al vi sanon amike salutas via germana amiko
 Rudolf Burmeister  2003-04-12


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/6/25 2:22:51
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Skribas Prof. Zhang Danchen

张丹忱 2009-06-29 23:30:51来信:

国柱,各位,
    国柱这个考证很有价值。这张明信片是一件历史实物,且是从欧洲返回武汉原地的。可贵啊!
    国柱曾为此明信片,以及另三张明信片做过考证发表。可惜当时我没太注意。今天再看了
一下你谈到的那一张有俄罗斯人名的那篇文字。
    你为这个名字是哪国人做过深入的考据。由于此明信片是涉及湖北世运的历史,因而与你讨论
一下这个问题。
    你的分析是科学的,我没有新说。但根据我的一点知识,能让你做出此人是俄国人的判断。
    很遗憾,电子照片分辨率太低,且不能从你的电子书里移出来,强化显示后来细看,所以
那张很珍贵的图几乎完全没用上。明信片落款底边的蓝色的印戳,是发信者的地址。他在你手上,
最好重新把这个蓝色的印戳扫描,分辨率设到800dpi,或许能辨认一点线索。
    我认为Harjarsky应是个俄国人,理由如下:
    1、他在本明信片上两次出现其名字,一次是在信的正文结束时,手书签名为:W H(以后不清),
另一处为最下方的地址,地址是印戳,人名是手写的(为避免签名的难以辨认而写得很清晰):W。
Harjarsky. 说明,此人的个人名字略写为 W。姓 Harijarsky。还原为俄语为 В. Харярский。
又,三角形的印上,BF(后面这个F看不清)下,即三角形的底边为空白,我以为与两腰边相应,此处
不应为空,是为盖漏。此处要么因为与腰边相同的图案,要么就是Harjarsky的字样,将其姓名补齐。
俄文中的 B 转写为拉丁字母时现在主要用 V, 但早期亦有常用 W 的。
    2. 世界语发表后,最早有个别人推广,最早在德国,接着是俄国,到20世纪初法国的Beaufrant把
它做成了真正的国际世界语运动。 对照当时E在中国的传播,俄国人会世界语的可能性更大。
    3、此明信片寄达的地址,Suursaari,是距彼得堡以西180公里芬兰湾里的一个小岛,俄语叫Гогланд,
芬兰语叫Suursaari,总面积才21平方公里。1788年俄瑞战争后,划归芬兰,只有两个小渔村;1918-40年苏芬战争后,
回到苏联手中,现属彼得堡省管辖。 1909年此岛属芬兰,故用其芬兰语的名称。尽管如此,这个地方挨着
俄罗斯,甚至现在就在俄罗斯。 今年当局开发此地为旅游休闲地。写明信片的人也是在中国的是俄国人,有一定的
道理。
    4、中国人取一个外国人的名字的问题
    根据我小时所处的环境,家庭为英国教会,与许多英国人共事、为邻。和在在学校学习英俄语。 外国人为中国人
取名,只是取一个本人的名字(多为常用的教名,如约翰、彼得、玛利亚等),保留中国人的姓,绝不会改其姓,
而Harjarsky是一个俄国人的姓。在极端的情况下,只有本人才会改名、换姓。这是很不可能的。
    英国人取个中国化的名字却是常见的。特别是长久住中国,以及经常要跟中国社会或官府打交道的,基本上
都有中国名字。那时取中国名字,不太严格要求读音与英文或俄语绝对一致,只要中文意思好,读音近似即可。
如我家楼上的英国人姓Standfield, 他的中文名字就叫“谭惮非”,中国人就叫他“谭牧师”,不知者还以为
他是中国人呢。故Harjarsky的俄国人取中文名字叫“郝汝基”完全是可能的。
    而中国人改名换姓为Harijarsky的可能性基本上可以排除。
   4、 推测
   根据世运史,上世纪初就有俄国世界语者进入我国东北;又有文献说,陆式卿从俄国人(没说名字)学世界语。
据此,当时有俄国世界语者来到汉口,住在汉口俄租界,或在武昌教书或其他行业,是完全可能的。甚至
此人就是陆式卿的老师,也不是不可能的。
    Esperantista Societo “La Vojo”,是否就是那个赫赫有名的“Ni fosas nian sulkon”,存疑。或许
仅仅是同名。 这么个小岛的世界语着能印出、发行书吗? 值得进一步研究。
   5、结论
   湖北省的最早的世界语活动至少始于1909年,有无可置疑的实证。【至于运动起始时间有待进一步考证】
此人是在汉口的俄国人。这一事实应列入湖北世界语历史中。
 
————————————
附:最好用高分辨率扫描其地址,其地址也许能提供进一步的信息,也可能是武昌或汉口的“存局侯领”。
                                             张丹忱 2009、6、29


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/6/30 11:00:46

 7   7   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询