dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 绿坝之歌 Verda Digo

您是本帖的第 2621 个阅读者
树形 打印
标题:
绿坝之歌 Verda Digo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
绿坝之歌 Verda Digo


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Antaux tagoj, dum mia sencela vago en interreto, mi venis al blogo de Lüqiu Luwei 闾丘露薇,la (mond)fama raportistino Rozo en Batalejo de Televizia Stacio Fenikso en Hongkongo, kaj hazarde legis sxian artikolon Mi Ankoraux Obstine Oponas Kontraux la Verda Digo 继续和绿坝过不去
<
http://roseluqiu.blog.ifeng.com/article/2798000.html> (2009-06-13 19:10:59). I.a. sxi skribis:
Tamen, tio estas grava novajxo, ecx internacia.
Jen kanto pri Frauxlino Verda Digo 绿坝娘之歌:

<
http://www.yyfc.com/play.aspx?reg_id=1648503&song_id=2967236>
La kanto estas nun ankoraux rete auxdebla, versxajne en stilo de rokmuziko. Kaj mi informigxis ke aperis nova retejo Anti-Verda-Digo <
http://www.lssw365.org/> , fondita de cxinaj retamikoj. Mi sentas iom da bedauxro ke la retejo legigxas nur en la cxina lingvo. Laux mia opinio, gxi estas vere interesa, instrua kaj inspira, tamen malfacile tradukebla pro abunde da lingvaj spritajxoj, intencaj homofonigoj, komikaj parodioj, pasticxoj kaj vortludoj. Pretervole mi rememoris pri niaj famuloj Nikolai Kurzens, Raymond Schwartz kaj Louis Beaucaire. Inspirite mi versis du poemojn.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/1 0:11:21
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
La unua estas <Verda Digo>

Verda Digo, Verda Digo,
por infanoj en florsezonoj ?
Verda Digo, Verda Digo,
venas laux devigaj ordonoj.

Verda Digo, Verda Digo,
por rete blokadaj bezonoj.
Verda Digo, Verda Digo,
kiel softvaro de friponoj,

Verda Digo, Verda Digo,
kostas je kvardek milionoj.
Verda Digo, Verda Digo,
kiu pagas tiom da monoj?

Verda Digo, Verda Digo,
atendas vin tajdaj oponoj.
Verda Digo, Verda Digo,
kaj mokas satiraj kanzonoj
:

快给我乖乖听话——!!
绿坝绿坝 偶系绿坝
绿坝绿坝 偶系绿坝
绿坝绿坝 值四千万
绿坝绿坝 要你好看
讨厌——!!
绿坝绿坝 偶系绿坝
绿坝绿坝 偶系绿坝
绿坝绿坝 值四千万
绿坝绿坝 要你好看
就不给你看——!!
绿坝 绿坝 人人都爱绿坝
绿坝 绿坝 人人都爱绿坝
最讨厌你啦——!!
绿坝 绿坝 一推就倒绿坝
绿坝 绿坝 傲娇笨蛋绿坝
我才不是笨蛋——!!
绿坝绿坝 偶系绿坝
绿坝绿坝 偶系绿坝
绿坝绿坝 值四千万
绿坝绿坝 要你好看 ……快给我乖乖听话……

绿坝绿坝 偶系绿坝 绿坝绿坝 偶系绿坝 绿坝绿坝 值四千万 绿坝绿坝 要你好看 讨厌——!! 我…我才没有说喜欢你呢!


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/1 0:16:40
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
La dua estas rondelo <Cxu Verda Digo aux Filtra Tirano>

Verda Digo, sub nomo bela,
aperas garde en Cxinio
ekde la unua, julio,
dank' al akto rugxe sigela.

Balai mis-cxion forpela
estas gxia sankta misio.
Verda Digo, kun nomo bela,
aperas trude en Cxinio,

blokadas per filtro funela.
Sed laux publika opinio,
cxu tio decas laux racio?
Malgraux ke sin maskas angxela,

Verda Digo per nomo bela.

noto: en la 19-a de majo 2009, la Ministrejo de Industrio kaj Informigo (MII) de CPR publikigis oficialan dokumenton, ordonante, ke, ekde la 1-a de julio 2009, la rete filtra softvaro Verda Digo - Florsezona Eskorto estu anticipe instaligita en cxiu nova privata komputilo, vendata en la cxeftero de Cxinio. Tiu aroganta avizo vekis tajdojn de protestoj de cxinaj retanoj. Kaj en la 30-a de junio, MII vole-nevole anoncis ke la deviga instaligo portempe estas paneigita.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/1 0:18:48
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Mi ankaux faris faskon da esp-igoj de la mesagxoj el la retejo Anti-Verda-Digo, por apreco de karaj Esperantistaj legantoj. Ho, kvante nur milonoj el milionoj!
  

* mesagxo de Sensencajxo 扯淡(el Trend Micro), 2009-06-11 
Rugxa Cxinio.
Verda Digo.
Flavaj retpagxoj.
Nigraj humurajxoj.

* mesagxo de Anti-Verda Digo 反绿坝 . 2009-06-11 
Por ni jam ekzistas granda brulimuna muro. Por ni la fremdlandaj erotikaj retejoj cxiuj jam estas ne-viziteblaj. Nun via rigardo direktigxas al la landa interno. Sed cxu ekzistas erotikaj retejoj en nia lando? Ne. Se ekzistas enlande nenia erotika retejo, je kio do utilas la softvaro Verda Digo? Se vi vere volas kontroli, rigardu al la hejmpagxoj de cxiuj famaj portalo-retejoj kaj la bildoj de furoraj elektronikaj ludoj, kie ekspozas abunde da grasaj mamoj. Forigu ilin cxiom sub via kontrolado!

* mesagxo de Chen Zhiyong 陈志勇, 2009-06-12 
Post starigo de muroj, oni pli scivolas pri la mondo ekster la muroj.

* mesagxo de Maljunulo 老汉, 2009-06-11 
Mi agxas jam pli ol 60-jara, tamen oni ankaux difinis min en la limoj de eskortatoj floragxaj. Mi estas emociita, cxar mi kvazaux revenis en mian infanecon. Dankon pro la grandega prizorgemo de la Partio kaj sxtato!

* mesagxo de Ministrejo por Kastraj Aferoj 宫刑部, 2009-06-12 
Verda Digo + Florsezona Eskorto = duobla superfecxo.

* mesagxo de Frauxlo 单身汉, 2009-06-12 
Nun mi vivas en frauxleco. En proksimaj venontaj jaroj mi ne havos infanon, tial mi oponas la anticipan trud-instalon de la Verda Digo!

* mesagxo de Tri Cervoj 三鹿, 2009-06-11 
En lando kie la infanoj trinkas venenan pulvorigitan lakton,
la registaro tamen faras eskorton por infanoj en florsezonoj, ho vere komika eskorto!
La vera movforto kredeble venas el la kvardek milionoj da argxentoj! cxu?

* mesagxo de Huo Jing 霍靖, 2009-06-12 
Evidenta afero, ke la Ministrejo de Industrio kaj Informigo (MII) transigis la sumon de kvardek milionoj RMB da sxtataj monoj en la konton de la du malgrandaj kompaniojn. Mi proponas: la Disciplinkontrola Komisiono de CK gxisfunde kontrolu tiujn du malgrandajn kompaniojn por trovi cxu kasxigxis tie koruptoj!

* mesagxo de Fakto 务实, 2009-06-12 
Pri la vera intenco de Sima Zhao bone konas cxiuj vojirantoj! Prenu popolanojn ne infanoj!

[此贴子已经被作者于2009-7-1 4:22:23编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/1 0:21:08
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

* mesagxo de civitano 公民, 2009-06-12 
S-roj de Ministrejo de Industrio kaj Informigo (MII) uzas publikan oficon por privata intereso, hontinde!

* mesagxo de Gxojo 乐乐, 2009-06-12 
Jen softvaro kompleta je virusaj trajtoj. Tamen la registaro volonte pagis kvardek milionojn RMB por acxetis la rajton de gxia uzo, ecx de nur unu jaro. Se la Disciplinkontrola Komisiono de CK ne volas sxirmi la kulpojn, venu kontroli, rapide!

* mesagxo de Wang Zhi 王之, 2009-06-12 
La artikolo 13 de Konstutucio de CPR difinis ke " la lauxlegxaj privataj posedajxoj de civitanoj estu neatencitaj".
La artikolo 40 de Konstutucio de CPR difinis ke "la libero de korespondo kaj la sekreta korespondo estas protektataj de legxoj".
Do la avizo de la Ministrejo de Industrio kaj Informigo (MII) de 2009-05-19 kaj la sekvaj cirkuleroj pri la avizo cxiuj estas kontraux la Konstutucio de CPR, cxu ne?

* mesagxo de Ne Esti Tiel Senhonta 不能无耻到这个地步, 2009-06-11 
instali la softvaron Verda Digo en vian komputilon celas ne por scii viajn fiagojn, sed por ke vi ne sciu la fiagojn faritajn de ili.

* mesagxo de Senfuma karbo 无烟煤, 2009-06-11 
Tia ago egalas etendi fian manon en la forkon de niaj pantalonoj.

* mesagxo de Reta Tirano 网霸, 2009-06-13 12:11
Tre forta postulo: instalu videokameraon en la hejmoj, oficejoj kaj auxtoj de cxiuj sxtatoficistoj, kaj donu permeson al popolanoj rigardi cxiun trian sekundon!

* mesagxo de Maklerajxo 回扣, 2009-06-12 
Interrilatoj, profitoj, maklerajxoj, kulpoj uzeblaj por cxantagxi......cxio povus farigxi la kauxzoj per kiuj la du malgrandaj senfamaj kompanioj sukcesis akiri adjudikon.

* mesagxo de Onklo Intelekta Junulo 知青大叔,2009-06-12 
Unu flanko vane volas regi retanojn, la alia flanko bone konis tian fiintencon bonega rimedo por frauxdi monojn, tial ili tuj parigxis komplotoj je la unua minuto. 

* mesagxo de Li Yongfeng 李永丰 , 2009-06-13 12:22
Por eviti ke la ministra mosxto s-ro Li Yizhong farus koiton ekster geedzeco, kiu kauzos malpacon en gxia familio, mi proponas instali videokameron sur la kaco de tiu bastardo, kaj transsendi la aktualajxojn supren al la interreta servilo post cxiuj 20 sekundoj, fari videobendon kaj transsendi gxin al gxia lauxlegxa parulino kontroli. Nia celo estas protekti la sekurecon kaj felicxon de la ministra mosxto s-ro Li! Donu tiun cxi taskon al la kompanio Verda Tirano ke ili plenumu pretere. Ecx se la Ministrejo por Kastraj Aferoj devas pagi pro tio cent milionojn da juxan-oj RMB, laux mia supozo la tutlanda popolo certe subtenos tion.

* mesagxo de Wang Chuan 王川 , 2009-06-12 
En la epoko de Interreto, la stulta Verda Digo vane penas por starigi "Grandan Muron" bari informojn. Cxu vi povas kateni pensojn de popolanoj?

* mesagxo de Senhonte 无耻! 2009-06-11 
Ke mi povas vidi tian aferon dum mi ankoraux vivas, mi travivis ja indan vivon!

* mesagxo de CCTVB 网友 2009-06-30 23:06
Evento Verda Digo farigxis ankoraux pli ampleksa. Laux novajxo-raporto de ATV, la deviga instalo de tiu cxi softvaro jam estas provizore paneigita.

* mesagxo de ktp, ktp......


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/1 0:22:47
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

网友 CCTVB 发表于 2009-06-30 23:06
绿坝事件闹大了,ATV新闻报道绿坝软件被叫暂停,内地新闻完全被CUT不能观看

http://bbs1.people.com.cn/postDetail.do?boardId=1&treeView=1&view=2&id=93015587
中国推迟强制安装“绿坝”软件(更新)—— 
[ 扬子尖4 ] 于2009-06-30 21:55:23 上帖
本文来源于《财经网》  2009年06月30日 21:16

  【《财经网》北京专稿/记者 赵剑飞】中国将推迟强制安装“绿坝-花季护航”(下称“绿坝”)软件,一些电脑生产厂商称大规模安装需要额外时间。

  新华网英语频道(www.chinaview.cn)率先报道这一消息,其引述匿名工业和信息化部(下称工信部)官员的话称,中国将推迟强制安装“绿坝-花季护航”软件。

  此前,工信部2009-5月19日发出通知,要求从7月1日开始,所有在中国大陆销售的个人电脑都要预装“绿坝”上网过滤软件。该软件据称可以通过技术手段为用户过滤掉不良互联网信息、控制上网时间、管理电脑游戏,还可以查看上网记录,方便父母了解子女的上网情况,防止不良影响。

  工信部发言人称,7月1日后将继续免费提供“绿坝”软件下载,并在学校和网吧安装。

  发言人还表示,工信部将继续征求完善预装计划的意见。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/1 4:12:25
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/1 8:59:03
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
8
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2009/7/1 8:59:58

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询