此主题相关图片如下:
Placxa, persona, leginda
——Gerrit Berveling pri la libro
---------------------------------------
HU lauxdas verdakore;
Esperanto-Asocio de Auxtonoma Regiono
de Interna Mongolio; 2004,141 p.
---------------------------------------
Ne ofte okazas, ke libro de tiel fora Esperanto-organizajxo trafas miajn manojn, sed gxuste cxi verko estas la unua, kiun januare de 2005 mi ricevis cxe mia nova adreso! S-ron HU mi konas jam iom da tempo (unu el la benoj de la retmesagxoj!), kaj kun gxojo unu specialan numeron de nia Fonto (nr 266 febr 2003) ni dedicxis al lia verkado.
Temas pri fasko de cxefe recenzoj --- ekzemple pri Shi Chengtai, pri Verda Majo, pri Miyamoto Masao, aux memorajxoj ( la Unua Libro en la Cxina Esperanto-movado), tute en la stilo kiun niaj legantoj jam tiel bone konas de Guozhu: placxa, persona, leginda. Elstaras longa eseo pri Armand Su kaj viva priskribo pri la poezio de Mao Zifu. Sed ankaux nian Rejna de Jong ni renkontas --- li ja ekkonis sxian poezion, kaj surprizigxis de sxia evoluo: de dommastrino al poetino. La plimulto de la tekstoj jam ie trovigxis en elektronika formo sur la Reto.
--- citajxo el "Babileto pri libroj" verkita de Gerrit Berveling, Fonto, n-ro 301,p.27, Januaro 2006, volumo 26.