此主题相关图片如下:
Kara s-ano Hu,
Kun granda ghojo mi legis vian novan eseon "Rondelo pro Admircelo". Kvankam mi ne tre bone konas s-ron Kurisu Kei, nek legis lian prelegon en la kunveno de Esperanta Asocio en Saitama en 2004, mi tamen kredas, ke li meritas la mencion de UEA-prezidanto en la inauguro de UK kaj varman aplaudadon de la kongresanoj, kiel veterana esperantisto, kiu batalas dum la tuta vivo por kaj per Esperanto. Mi kredas ankau, ke sen bona scio pri la china, japana, ech la monda Esp-movado, sen amo al la verda afero vi ne havus tiel profundan impreson pri lia prelego; sen la sama temperamento kiel tiu de s-ro Kurisu Kei, vi ne tiom verve priparolus pri li; sen bona scio pri kultura rondo china, sen via sentemo, via pensvagado vi ne povus ligi lin kun la tri famaj personoj chinaj. Mi ghuas la legadon. Koran dankon.
Via Tan 2007-08-28 09:26:27