柴门霍夫词 Tekso de L.L.Zamenhof
梅尼尔谱曲 Muziko de Menil
戴立明译配 Adapte cxinigis Dai Liming
En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu gxi al loko.
新的情感来到这人间,
强烈呼声传遍了四方;
长空万里展开那翅膀,
天涯海角勇敢地飞翔。
Ne al glavo sangon soifanta
gxi la homan tiras familion:
Al la mond' eterne militanta
gxi promesas sanktan harmonion.
让他引导人类优秀子孙,
绝不屈从嗜血者的刀枪。
面对长期残杀的世界,
始终坚持和平的希望。
Sub la sankta signo de espero
kolektigxas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
希望的旗帜高高地飘扬,
和平战士不分国土故乡。
我们奋发顽强地工作,
光荣事业蓬勃向上。
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.
世界各民族交流多么困难,
中间耸立千百年的高墙;
无私的爱情即将冲破障碍,
伟大的希望定会摧毁高墙!
Sur neuxtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondan familian.
中立的语言奠定美好希望,
所有民族自由交流思想;
世界人民将会一致同意,
携手并肩建设统一家乡。
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne lacigxos,
gxis la bela songxo de l' homaro
por eterna ben' efektivigxos.
我们勤劳勇敢的同志,
永不疲倦创造历史篇章;
为了美好永恒的幸福,
直到实现全人类的理想!