dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Marjorie Boulton festis sian 93-an naskiĝtagon !

您是本帖的第 1609 个阅读者
平板 打印
标题:
Marjorie Boulton festis sian 93-an naskiĝtagon !
mandio
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:2545
积分:22759
门派:无门无派
注册:2006年8月17日
 用支付宝给mandio付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给mandio

发贴心情
Marjorie Boulton festis sian 93-an naskiĝtagon !

Monday, 15 May 2017

Marjorie Boulton festis sian 93-an naskiĝtagon !

Estis denove granda plezuro reviziti Marjorie Boulton, unu el la plej konataj esperantistoj. Ŝi ĵus festis sian 93-an naskiĝtagon. Plaĉis al mi vidi ŝin en sufiĉe bona stato kaj en bona humoro. "Mi faras bone, laŭ mia aĝo", ŝi volonte konfirmas. Nuntempe ŝi ne plu povas bone marŝi senhelpe, do rulseĝo necesas. Bonŝance kunloĝas kun ŝi Maciej, ŝia prizorganto, kiuj de kelkaj jaroj bonkore kaj ege atente zorgas pri ŝi. Marjorie nomas lin 'mia nobla polo'. Tio ja li estas.
Pro li ŝi povas forlasi la domon kaj ankoraŭ partopreni en universitataj kunvenoj, muzikaj eventoj, ja ŝi eĉ ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Francio.

Plaĉas al Marjorie viziti la faman botanikan ĝardenon en Oksfordo. Same kiel rigardi al la  antaŭfronta ĝardeneto de ŝia (kompreneble) verda domo, kie ĉiam estas provizita manĝaĵo por katoj de la najbararo, kaj akvo por la birdetoj. 
Interparolado kun Marjorie nuntage estas iom pli malrapida ol antaŭe, sed ankoraŭ ĝi estas piprita per inteligentaj frandaĵoj kaj bona humuro. Sed lastatempe mankis bona apetito al ŝi. Pri tio ŝi mem iom miras.
Nu, ni deziras, ke ŝi ankoraŭ sufiĉe bone ĝuu siajn venontajn krepuskajn jarojn.

ip地址已设置保密
2017/6/3 14:48:15

网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询