dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → 国际学术会征稿 Erosxenko kaj lia tempo

您是本帖的第 3526 个阅读者
树形 打印
标题:
国际学术会征稿 Erosxenko kaj lia tempo
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
国际学术会征稿 Erosxenko kaj lia tempo

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
     第二届“爱罗先珂及其时代”网上国际学术研讨会
(征稿函)
主题:爱罗先珂及其时代
会议时间:2009-12-23 至2011-01-12
寄稿时间:2009-12-10 至 2010-12-10
收稿邮箱:
eroshenko_vj@inbox.ru , patlan_yu@ukr.net 

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 6:02:06
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

La dua internacia Interret-konferenco
<Vasilij Erosxenko kaj lia tempo>
(informletero)

Estimataj gekolegoj,

Antaux kelkaj jaroj ni kune okazigis la Interret-konferencon
<Vasilij Erosxenko kaj lia tempo>. Ekde tiam aperis la pagxaro, kie estas
publikigitaj artikoloj pri Erosxenko kaj liaj samtempuloj, dokumentoj,
liaj originalaj verkoj en novaj rus- kaj ukrainlingvaj tradukoj el esperanto kaj japana.
Ni sukcesis superi la cenzurajn tradiciojn, formigxintajn dum Sovetio,
kaj montri la verkojn de Erosxenko tiaj, kiaj ili estis verkitaj de la auxtoro.

Jen venis lauxvica jubileo - la 120-a datreveno de Vasilij Erosxenko
kaj 20-jara ekzisto de lia muzeo en Obuhxovka, kiu estas nun filio
de la regionografia muzeo en urbo Starij Oskol. Kaj kvankam sciencaj esploroj
de la verkisto apenaux povas esti submetataj al jubileaj datoj, tamen
jubileoj helpas meti iujn mejlosxtonojn en scienca laboro.

Ni proponas ekde la 23-a de decembro 2009 gxis la 12-a de januaro 2011
arangxi lauxvican virtualan konferencon, dedicxitan al la verkaro de Vasilij
Jakovlevicx Erosxenko, en formo de la regula interreta diskutlisto,
kiu dauxru dum la tuta jubilea jaro, ekde la antauxjubilea forpasa tago
de la verkisto gxis lia naskigxtago sekvonta post la jubileo.

Ni intencas pridiskuti ne nur problemaron de poetiko de la verkisto mem,
sed ankaux tiujn de liaj samtempuloj. Aparte konsiderinde estus pritrakti
la poetikon en tiutempa esperanto-literaturo. Sendube gravas esplori
respegulon de la verkista personeco en regionografia kaj kritika literaturo.
Versxajne aperos ankaux aliaj problemoj, kiujn proponos niaj partoprenontoj.

Petskribojn por partopreni en la konferenco vi povas sendi dum la tuta jubilea
jaro - ekde la 10-a de decembro 2009 gxis la 20-a de decembro 2010.

Ni esperas, ke ankaux la dua jubilea konferenco, dedicxita al la verkado
de Vasilij Jakovlevicx Erosxenko, pasos ne malpli sukcese ol la unua.
Ni estas certaj, ke al ni aligxos muzejlaborantoj kaj kunlaborantoj
de tiuj institucioj, kiuj portas nomon de la verkisto, en ajna lando
ili trovigxu.

Materialojn de la konferenco ni supozas aperigi en pagxaro <Vasilij Erosxenko
kaj lia tempo>:
www.eroshenko-epoko.narod.ru , en la samnoma diskutlisto, en la diskutlisto "Ęóëóŕđű ęîíôĺđĺíöčč" , ankaux en aliaj amikaj diskutejoj kaj pagxaroj kun la simila temaro.

Skribu al ni: eroshenko_vj@inbox.ru , patlan_yu@ukr.net  

Cxefaj laborlingvoj de la konferenco: la rusa, ukraina, Esperanto, angla
kaj japana.

Gvidantoj de la internacia scienc-esplora grupo <Vasilij Erosxenko
kaj lia tempo>:
Julija Patlanj, Kijevo, Ukrainio,
Sergej Prohxorov, Kolomna, Rusio.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 6:04:22
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Jen estas proksimuma temaro, kiu nin allogas kaj kiu atendas sian kompetentan
malkovron:

1. Poetiko kaj tekstologio de Vasilij Erosxenko:

* Vasilij Erosxenko - cxu verkisto/fabelisto?
* Tekstoj kaj ilia interpretado far esploristoj:
* biografio / beletro;
* naciajxoj kaj internaciajxoj en krea laboro de la verkisto;
* japana kaj esperanta belliteraturo en heredajxo de la verkisto;
* Ritmo kaj paralelismo en verkoj de Erosxenko.
* Cxu Erosxenko estis folkloristo kaj etnografo?
* Vasilij Erosxenko kaj tradicia popola kulturo de Oriento kaj Okcidento:
* interago de folkloro kaj auxtoreco;
* auxtoraj kaj neauxtoraj cikloj de Erosxenko-verkoj;
* dramaturgio de Vasilij Erosxenko;
* Erosxenko kiel publicisto kaj literaturesploristo;
* diverslingvaj tradukajxoj de Erosxenko-verkoj;
* tekstologio de originalaj verkoj cxe la nevidanta auxtoro kaj de iliaj tradukajxoj al orientaj lingvoj;
* Cxu Erosxenko estas verkisto sen manuskriptoj?
* interpretaj specifikecoj de Erosxenko-verkado dum la nuntempa stadio:
* propagando / popularigo / profanado;
* Universaj (kosmaj) motivoj en verkoj de Erosxenko;
* lumo en verkoj de la nevidanta verkisto;
* modernaj esploroj pri Erosxenko en Japanio, Chinio, aliaj landoj, en Rusio kaj Ukrainio:
* specifikoj en percepto de la verkisto;
* niaj recenzoj, bibliografio.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 6:05:46
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

2. Mondkonceptaj aspektoj de Erosxenko-verkado:

* Kristanismo;
* "interna ideo de Esperanto" / homaranismo;
* Leo Tolstoj-ideoj;
* vegetaranismo kaj komunuma laboretiko;
* anarkiismo;
* bahaaismo;
* sxintoismo;
* partopreno de Erosxenko en tiutempaj maldekstrulaj radikalaj movadoj;
* sintezo de la modernismaj spiritaj sercxoj en verkoj de Erosxenko.

3. Vasilij Erosxenko en sia patrujo:

* Historio de Norda Slobohxanscxina (nomo de etna regiono, kie situis multon de vilaghoj-slobodoj en Ukrainio kaj Rusio) fine de la XIX - komence de la XX jarcentoj).
* Historio de sloboda (vilagho) Obuhxovka kaj urbeto Starij Oskol fine de la XIX - komence de la XX jarcentoj ligite al historio de Erosxenko-familio;
* Parencoj kaj geamikoj de Vasilij Jakovlevicx kaj iliaj vivaj vojoj;
* Historio de la lokaj blindulorganizajxoj;
* "Memoras lin Obuhxovka": samvilagxanoj pri Erosxenko;
* Erosxenko sur pagxoj de la lokaj jxurnaloj;
* Legendoj kaj okazintajxoj (popolaj rakontoj) en Obuhxovka: tradicia popolkulturo kaj cxiutageco;
* El historio por eternigi la memoron pri Erosxenko en Obuhxovka kaj Starij Oskol dum dua duono de la XX jarcento: de la tomboprizorgado kaj junpionira tacxmento gxis la muzeo, monumento, stratoj, <nomo de Belgoroda regiono> kaj <miraklo de Rusio>.
* Belgorodregionaj studoj pri la vivo kaj verkado de Erosxenko:
* agado de la unuaj regionografiistoj kaj  literaturesploristoj: A.G. Kepov, N.A. Kuznecov, V.P. Ovodenko, B.I. Osykov, V.D. Sxehxovcov k.a.
* Erosxenko en lecionaro de la nuntempa regiono-kaj patrujografio. Signifo de la dokumentoj kaj mitoj en kompilado de la lecionaroj;
* studoj pri la vivo kaj verkado de Erosxenko en klerigaj institucioj: metodikaj ellaboroj, literaturaj vesperoj kaj surscenigoj (celoj, direktoj, scienca asekuro);
* studentaj verkoj lastjaraj: problemoj kaj tendencoj;
* problemoj por fari sciencan biografion de la verkisto;
* mitoj pri Vasilij Erosxenko en libroj kaj Interrete: naskigxo kaj evoluo de legendoj.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 6:07:17
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

4. Erosxenko en Moskvo:
* el historio de Moskva societo por prizorgi, eduki kaj instrui blindajn infanojn;
* rondo de moskvaj konatuloj, geamikoj kaj gesamideanoj de Erosxenko,
* lia agado en organizajxoj VOS (Tutrusia Blindul-Asocio);
* Cxina politikisto kaj landestro Li Huncxjxan en Moskvo.
* Erosxenko en KUTV (Komunista Universitato de Laboristaro el Oriento) kaj lia cxirkauxo dum 1920-1930-aj jaroj;
* japanoj en Moskvo dum 1920-1930-aj jaroj;
* Vasilij Erosxenko kaj literatura rondeto <Nikitina-sabatoj>;
* A. Einstein aux S. Eisenstein? konatigxa historio;
* Erosxenko kaj liaj gelernantoj el moskva blindullernejo: V.A. Glebov, V.G. Persxin, E.D. Agejev, G.A. Smirnov, Je. I. Dryndin k.a.;
* Cxu estis Erosxenko reprezaliita?
* Erosxenko-lokoj en Moskvo.
* Muzeo pri historio de la patruja tiflopedagogio; sercxlaboro en moskva lernejo-internulejo #1 por blindaj infanoj nome de V.J. Erosxenko.

5. Erosxenko kaj Esperanto:

* Historio de Esperanto-movado en Rusio ekde la komenco gxis la dua duono de XX jarcento. Gxiaj ligoj kun eksterlandaj societoj;
* Historio de blindulesperantista movado en Rusio kaj eksterlande;
* Rusiaj esperantistoj en landoj de Oriento dum la unua duono de la XX jarcento.
* Historio de Esperanto-movado en Britio, Francio, Germanio, Japanio, Hindio, Cxinio dum 1887-1952.
* Agado de V. Erosxenko kiel esperantisto inter vidantoj kaj nevidantoj; esperantokongresoj;
* V. Erosxenko kaj Torii Tokuziroo;
* amikoj kaj konatuloj de Erosxenko inter esperantistoj;
* Sorto de Esperanto kaj de gxiaj adeptoj en Sovetunio kaj en aliaj landoj;
* Rolo de Erosxenko en formigxo de originala esperanto-literaturo: lia influo
* al poetiko, metaforsistemo, simbolismo; aprezo lin fare de tiama kaj nuna esperantistaro;
* esperantistoj, kiuj esploris la vivon kaj verkadon de Erosxenko: Ichiro Takasugi (Ogawa Goroo, Michiko Wada, Ge Baocjuan, I.J. Bril, N.N. Andrianova, A.S. Harjkovskij, A.I. Masenko, A.A. Pankov, G.J. Korotkevicx k.a.; ilia kontribuo en la nuntempan Erosxenko-logion.
* Rolo de naciaj lingvoj en verkado de Erosxenko-esperantisto.
* Kial esperantistoj reeldonas, sed ne esploras la verkojn de Erosxenko?


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 6:08:25
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

6. Vasilij Erosxenko en landoj de Oriento:

* Erosxenko en Japanio: rondo de geamikoj; historio de la portretoj.
* Rusiaj-japanaj kaj japanaj-rusiaj interrilatoj dum jaroj 1900-1950.
* Japanoj kaj rusoj pri Erosxenko: atestas la dokumentoj; esploroj kaj esploristoj, vero kaj fantazioj.
* Erosxenko kaj la kafejo <Nakamuraja> (1909 - 2009);
* Erosxenko kaj la Waseda-universitato;
* Ichiro Takasugi (1908-2008); lia vivo, verkado kaj rolo en apero
* de Erosxenko-logio.
* Erosxenko en Cxinio: Lusin kaj Erosxenko. Erosxenko kaj B. Rassel.
* Cxinio en la verkoj de Erosxenko.
* Erosxenko en Birmao: cxu la monumento ekzistis?
* Erosxenko en Hindio. Erosxenko kaj R. Tagore: legendoj kaj realo;
* Hindaj motivoj en la verkoj de Erosxenko;
* Erosxenko en Turkmenio.

5. <Vivis, vojagxis, verkis>:

* Vojagxoj de Erosxenko tra Sovetio; la memorlokoj en Euxroazio;
* agado de lokaj Erosxenko-esploristoj kaj popularigistoj de lia verkaro.
* Erosxenko en Cxukotko:  belarta fantazio kaj realo;
* Erosxenko en Jakutio;
* familio de Erosxenko sur vasteco de Sovetunio;
* pri rajto atribui Erosxenkon al verkistaro de rusia elmigrado.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 6:09:43
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

6. Erosxenko kiel tiflologo kaj tiflopedagogo:

* Erosxenko – cxu <la blinda poeto>?
* Blindeco en la tutmonda arta kulturo kaj en tradicioj de la landoj, kiujn vizitis Erosxenko;
* <Nokto instruis min:>. Blindeco en la verkoj de Erosxenko; kiel ilin perceptas  nevidantaj kaj vidantaj gelegantoj;
* Psikologio de blinduloj laux literatura verkaro de Erosxenko.
* <Suno estas mia kondukanto> - specifikajxoj en la habilitado, orientado kaj laboragado de Erosxenko; blindul-institucioj, kiujn Erosxenko vizitis kaj en kiuj li lernis; Ilia historio kaj specifikoj;
* <Blinduloj de Okcidento kaj Oriento>:  blindaj geamikoj kaj samtempuloj de Erosxenko;
* brajlaj alfabetoj, mallongigaroj kaj Erosxenko;
* Erosxenko kiel tiflopedagogo por infanoj kaj plenkreskuloj: Moskvo, Zagorsk, Ponetajevka, Kusxka, Tasxkent, Starij Oskol, Obuhxovka.
* Pedagogiaj innovacioj de Vasilij Jakovlevicx kaj la reagoj de pedagogoj-auxtoritatuloj;
* Specifikoj de la blindullernejo en Kusxka, fondita de Erosxenko; gxiaj lernantoj, historio kaj nuntempeco;
* Erosxenko kaj sociala asekuro de blinduloj en Sovetunio;
* Vasilij Erosxenko en vivo de la nunaj blinduloj. Per kio valoras lia sperto por cxiuj?
* Studado de la vivo kaj verkaro de Erosxenko en difektologiaj fakultatoj.

7. Rolo de sovetaj cxinistoj en formigxo de la patruja Erosxenko-logio:

* V.J. Erosxenko - <la rusa amiko de Lusin>. Kion oni scias pri li en landoj de eksa Sovetunio kaj en Cxinio?
* Vivo kaj verkado de Vladimir Nikolajevicx Rogov kaj rolo de liaj publikajxoj por veki interesigxon pri Erosxenko en Sovetunio;
* Rolo de sovetaj Lusin-esploristoj en la priskribo de vivvojo de Erosxenko: L. Pozdnejeva, V. Rogov, V. Semanov, R. Belousov, M. Sxnejder k.a.
* R.S. Belousov kiel eldonanto kaj populariganto de Erosxenko-verkaro en Sovetunio.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 6:11:15
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
8
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

8. Publikigaj problemoj de Erosxenko-verkoj en Sovetunio.
* Libroj de la verkisto ruslingve: “Ńĺđäöĺ îđëŕ» (<Koro de aglo>, 1962) kaj historio de gxia apero; «Čçáđŕííîĺ» (<Elektitajxoj>, 1977) kaj gxia rolo por la nuntempa Erosxenko-logio;
* A.S. Harjkovskij kaj lia dokumenta novelo «×ĺëîâĺę, óâčäčâřčé ěčđ» (<La Homo, kiu vidis la mondon>, Moskvo, 1978).
* Problemoj en belarta traduko de Erosxenko-verkoj: tradukajxoj kaj tradukistoj;
* Tradukajxkolekto de N.N. Andrianova en ukrainan lingvon <Floro de justeco> (1968) kiel fonto kaj antauxevento por nunaj Erosxenko-publikajxoj en Ukrainio.
* Beletrigitaj biografioj de la verkisto en jaroj 1970-2010: E. Pasxnev, N. Andrianova, A. Harjkovskij, V. Persxin, A.S. Poljakovskij, V. Taranjuk...: kialoj de la apero kaj sukceso.
* Lokaj malmultekzempleraj eldonoj de Erosxenko-verkoj dum jaroj 1990-2010.

9. Muzea Erosxenkologio, esplorado, problemoj kaj perspektivoj:

* Ekspozicioj pri Erosxenko en la muzeoj de Rusio; historio, fondaj principoj,
* malfacilajxoj kaj perspektivoj;
* La literatura memormuzeo de V.J. Erosxenko en Obuhxovka igxis dudekjara: el historio de la fondigxo kaj formigo de la kolektoj;
* Laborspecifiko de la vilagxa muzeo por alilingva verkisto: ekspozicioj, sciencaj ellaborajxoj, muzea pedagogio;
* Erosxenko en la muzeoj de Belgorod;
* Erosxenko en moskvaj muzeoj (muzeo de la patruja tiflopedagogio, historia
* muzeo de VOS nome de B. Zimin);
* Erosxenkoesploristoj-entuziasmuloj (V. Rogov, A. Pankov, A. Masenko, V. Sxehxovcov) kaj ilia rolo en fondo de ekspozicioj por sxtataj muzeoj;
* Erosxenko en porblindulaj bibliotekoj: la sxtata porblindula fakbiblioteko nome de V. Erosxenko en Belgorod; Rusia sxtata porblindula biblioteko en Moskvo.
* rolo de muzeoj kaj bibliotekoj en la nuntempa erosxenkologio  kaj en popularigo de Erosxenko-verkado;
* Cxu estis Erosxenko porinfana verkisto? Specifiko de porinfana amaslaboro surbaze de liaj verkoj. Metodiko de kultura kaj amaslaboro kun blinduloj kaj malfortevidantoj en muzeoj kaj bibliotekoj;
* Memorigaj objektoj kaj tipologio cxe ekspozicioj omagxe al V. Erosxenko;
* Erosxenko en portretoj kaj skulptajxoj: historio de la kreo, ilia rolo en ekspozicioj destinitaj por nevidantoj;
* Libroj de Erosxenko kiel tekstoj kaj kiel muzeaj objektoj. muzeaj interpretadoj;
* Kluboj de nevidantaj verkistoj cxe muzeoj kaj bibliotekoj. Legantoj kaj adorantoj.
* Eternigo de memoro pri la verkisto: filatelio, faleristiko, numismatiko;
* Erosxenko en filmoj kaj video, en teatro kaj kluba laboro.
* Erosxenko en Interreto: mita teritorio.

Elrusigis A. Masenko, Kislovodsk, Rusio

------
Group Email Addresses
Related Link: www.eroshenko-epoko.narod.ru
Post message: eroshenko_epoko@yahoogroups.com
Subscribe: eroshenko_epoko-subscribe@yahoogroups.com
Unsubscribe: eroshenko_epoko-unsubscribe@yahoogroups.com
List owner: eroshenko_epoko-owner@yahoogroups.com


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2010/1/31 6:12:35

 8   8   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询