dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Trejnseminario de TEJO kaj SEL Maje 2011 en Varsovio

您是本帖的第 1337 个阅读者
树形 打印
标题:
Trejnseminario de TEJO kaj SEL Maje 2011 en Varsovio
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Trejnseminario de TEJO kaj SEL Maje 2011 en Varsovio
Kadre de la SEL-Reaktivigo kampanjo, Skolta Esperanto-Ligo kune kun TEJO organizas trejnseminarion por junaj aktivuloj kun la ĉefa temo: Konstruante surbaze de diverseco – kiel ricevi la plej bonon el interorganiza junulara kunlaboro?

La seminario okazos en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 (kun 24-a kaj 30-a kiel vojaĝtagoj). La programo enhavas interaktivajn laborsesiojn pri teknikoj kaj metodoj de moderna laboro de junaj asocioj, kaj pri efikaj manieroj organizi junularon uzante la temon de diverseco kaj egalrajteco en la internacia agado. Partoprenantoj lernos praktikajn metodojn de interkulturaj aktivecoj kaj la uzon de variaj iloj de la Konsilio de Eǔropo. Krome, partoprenantoj plibonigos siajn gvidadajn lertojn. Ni ankaŭ vizitos la centran sidejon de ZHP (Pola Skolta Asocio) por diskuti ilian sperton en internacia kunlaboro kaj la potenciala uzado de la internacia lingvo. Krome ni vizitos la lokan grupon de esperantistoj.

Ni invitas junajn aktivulojn en la skolta movado kaj esperanstistojn kiuj simpatias kun la skolta movado. La ĉefa kriterio estas klara intereso pri la temo de diverseco kaj egalrajteco en internacia kunlaboro kaj potenciala konribuo al la programo.

Danke al la subvencio de la Eŭropa Junulara Fonduso ni povas inviti 30 partoprenantojn, pagante la restadkostojn kaj kontribuante al la vojaĝkostoj. La aliĝkotizo estas nur 70 eŭroj (por eŭropanoj) aŭ 100 eŭroj (por ne-eŭropanoj) por la 5-taga programo. Pro la limigita nombro de lokoj ni devos selekti partoprenantojn uzante kriteriojn sur la aliĝilo, kiuj certigas la balancon de nacieco kaj sekso, kaj la potencialan kontribuon al la programo. La limdato por aliĝi estas la 15-a de marto 2011. Frua aliĝo estas rekomendata.

Pliaj informoj inkluzive de la programo, la kritetioj kaj la aliĝilo haveblas ĉe: http://www.esperanto.org/skolta aŭ ĉe la Organiza Teamo: SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com .

ip地址已设置保密
2011/2/12 9:24:43

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05078 秒, 4 次数据查询