Mallonga tempo kaj malmultekosta kursaro (kiu ne enkalkuliĝas kiel universitata studo) ebligas pli da libereco en la aranĝoj. Pro la lunda feria tago en Usono, la usonanoj devos foresti de la laborejo nur kvar tagojn (kvin por ne-usonanoj). Vi povas do alveni sabaton, la duan de julio, kaj foriri jam la dekan.
Partoprenantoj loĝos kvarope en apartamentoj kun individuaj dormĉambroj, kun tri manĝoj tage, en la apartamentejo "Internacia Domo". La manĝejo kaj klasĉambroj situas apude. Oni povas profunde studi Esperanton kaj eĉ havi tempon partopreni la usonan feston de la Sendependec-Tago kun piroteknikaĵoj en la apuda urbeto La Jolla!
Birke Dockhorn el Germanujo, Bertilo Wennergren el Svedujo kaj Lee Miller el Usono planas divers-nivelajn formalajn klasojn ĉiutage kun kromaj programeroj en la posttagmezo kaj vespero. Hoss Firooznia, help-instruisto, gvidos ekskursojn kaj prizorgos la eksterlecionajn eventojn. Grant Goodall, profesoro en la Universitato de Kalifornio en San Diego kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron. Estas jam la dua fojo por ĉi tiu teamo, kiu sukcese kuninstruis en 2008.
Ĉi-jare estas rabatita prezo por ĉiuj, kiuj aliĝos antaŭ la 15-a de marto (865 USD), kaj estas aparta prezo por plentempaj studentoj kaj latin-amerikanoj (665 USD antaŭ la 15-a de marto), ĉio inkluzivita. Pli da detaloj kaj fotoj troviĝas ĉe: http://esperanto.org/nask; informoj pri prezoj kaj pag-manieroj: http://esperantic.org/eo/edukado/nask . Por informoj pri registriĝo, stipendioj ktp., kontaktu la administranton, Ellen Eddy: eddyellen(ĉe)aol.com .