Esperanto-studado(ses-2011) okazos
Jam la kvara fizika lernu!-renkontiĝo okazos en okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario.
La programo konsistos el kelkaj partoj:
Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;
Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...
Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.
Vidu ankaŭ mallongan videaĵon, kiu skize demonstras la programon de SES-2010. Legu pli: http://lernu.net/SES/