dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → Printempa renkontiĝo en Hanojo, Vjetnamio

您是本帖的第 1282 个阅读者
树形 打印
标题:
Printempa renkontiĝo en Hanojo, Vjetnamio
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
Printempa renkontiĝo en Hanojo, Vjetnamio

La 9an de aprilo okazis en Hanojo la "Printempa Renkontiĝo", kiel ĉiujare, kune kun la Omaĝo al la Memoro de Doktoro Zamenhof, kun la ĉeesto de granda kvanto da vjetnamaj geesperantistoj.

Unue la hispana esperantisto Augusto Casquero parolis pri Doktoro Zamenhof kaj pri la naskiĝo de Esperanto, kun prezentado de fotoj, de la voĉo de la Majstro, de la kanto "Mi volas danki vin" de Georgo Handzlik,kaj de la himno de Esperanto. Li gratulis la vjetnaman movadon pro la bonega kaj entuziasma laboro por Esperanto, por la internacia amikeco, kaj en la preparado de UK de 2012, kiu okazos en Hanojo.

Tuj poste diversaj aktivuloj parolis pri siaj aktivaĵoj por Esperanto en Hanojo, inter ili la junaj kaj talentaj esperantistinoj Flama Floro, Belinda (prezidanto de VEJA), Raquel, kaj reprezentanto de la Esperanta Universitata Asocio, kiu efike agas en la disvastigado de nia lingvo en la universitata medio. Fine parolis tre interese pri la "Knabeco de Zamenhof" maljuna aktivulo, kun interesa prezentado de bildoj.

Post tiu inaŭguro komenciĝis la Printempa Renkontiĝo, kun prezentado de la aktivaĵoj ĉe la universitato, de la preparlaboroj de UK, far samideano Verda Rivero, kaj pri la vjetnama movado.

Tuj poste la universitataj studentoj bele kaj amuze instruis kaj kantis kune kun la ĉeestantoj amuzajn kantojn en Esperanto. Kaj okazis ankaŭ amuza konkurseto, kun demandoj pri Esperanto, kun disdonado de belaj premioj.

Por fini, ĉiuj amikece kaj abunde kunmanĝis. La manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estis afable kunportitaj de la ĉeestantoj.

Kaj kompreneble ne mankis la komuna fotado.

Vere interesa, lerniga tiu aranĝo, kun la ĉeesto de multaj veteranaj esperantistoj kaj de multaj novaj junaj gelernantoj, kiuj estas pretaj bonege organizi UK-n venontjare.

(kontribuita de Augusto Casquero)

ip地址已设置保密
2011/4/12 8:54:53

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 4 次数据查询