dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → 第92届国际世界语大会专门网页

您是本帖的第 5699 个阅读者
树形 打印
标题:
第92届国际世界语大会专门网页
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
第92届国际世界语大会专门网页

Kvankam ne cxiuj havas la sxancon cxeesti la 92-an UK,
tamen ni povas sekvi la kongreson per la suba hejmpagxo

第92届国际世界语大会专门网页
http://www.k4.dion.ne.jp/%7Euk2007/espe/gheneralo.htm

可以及时阅读和下载到大会的会刊
Jam aperis已经可以下载到以下资料(PDF文件)
Unua Bulteno
Dua Bulteno
Ondas Jokohamo (n-ro 1)
Ondas Jokohamo (n-ro 2)
和各种文字和图片资料


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/5 8:40:46
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Interkona kunveno de 92-a UK


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Interkona kunveno de 92-a UK

2007-08-04. Jokohama, Japanio



Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/5 8:53:19
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
[转贴]雷纳多的演讲 parolo de Renato

[转贴]雷纳多的演讲
以下是雷纳多的演讲。既是开幕词,也可以看成是他六年任期(2001-2007)届满时的一个告别演说。
国柱没有时间作全文汉译。只作了个别句子的汉译,想及时转贴出来,以便让大家先睹为快..
遗憾的是每到这个时候网页就更难打开,发帖子也更加困难。

Fonto: Ondas Jokohamo: http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/ondas/Ondas%20Jokohamo%20n-ro%202.pdf
  

Saluto de la prezidanto de UEA
   
国际世协主席雷纳多

Inaugura parolado okaze de la UK en Jokohamo
   
在92届UK开幕式上的的演说

Estimataj reprezentantoj de japanaj kaj eksterlandaj shtatoj kaj instancoj,
estimataj reprezentantoj de neregistaraj organizajhoj,
karaj esperantistoj,

la malfermaj kongresaj paroladoj de L. L. ZAMENHOF havis neimiteblan stilon.

Tra la tuta jarcento pluraj provis imiti lin, sed, lau mia opinio, sensukcese.

La problemo pri tiuj imitoj estas, ke ili kaptas nur la eksteran aspekton de la paroladoj de Zamenhof, ili kaptas la retorikan shelon sed al ili mankas la kerno. La kerno estis la fakto, ke Zamenhof vere kredis tion, kion li diris, kaj la koro, mi dirus “la koreco”, la pasio, kiun li enmetis en siajn paroladojn.

En la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro, li diris: "Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaua tago, char inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ghiaj sekvoj!?"

Fakte grandaj kaj gloraj estis ghiaj sekvoj, tiom grandaj kaj tiom gloraj, ke hodiau ni povas diri, ke inter la modernaj kaj gastamaj muroj de Jokohamo kunvenis ne japanoj kun chinoj, ne usonanoj kun irananoj, ne rusoj kun brazilanoj, ne taghikoj kun koreoj, sed homoj el chiuj mondopartoj.

Malgrau tio, tamen homoj daure diras al ni: Chu Esperanto ankorau havos funkcion en la hodiaua mondo? Chu ghi ne restas unu el tiuj sindonaj utopioj el tiu mirinda periodo de espero, kiun la europanoj travivis dum la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento? Chu nun la mondo ne estas esence malsama ol ghi estis tiam? Kie estas la tiamaj idealoj de gefrateco, homa interhelpo, tutmonda paco, kun kiuj Esperanto kuniris? Tiam la homaro batalis por aserti tiujn novajn valorojn. Nun la batalo, bedaurinde, estas farata de la plej forta parto de la homaro por entute forigi ilin.

Fakte, se oni rigardas chirkaue en la normala mondo, oni vidas nur timojn. Oni vidas nur civilizojn, kiuj atakas civilizojn kaj pretigas armilojn chiam pli timindajn kontrau imagataj estontaj malamikoj. Oni vidas la ideojn de efikeco multege plipezi kompare al la ideoj pri socia solidareco. Oni vidas, ke la tuta retoriko pri helpo al disvolvo de la ekonomie malrichaj landoj montras sian veran vizaghon: retoriko kaj nenio alia.

Chu en chi tiuj kondichoj estas ankorau loko en la mondo por Esperanto?
在(今天的)这样一些情况下,世界上还有世界语的立足之地了吗?
Mi senhezite respondas per granda jeso.
我会毫不犹豫地大声告诉你:有!

Ankau la tempoj de Zamenhof estis malfacilaj.
柴门霍夫的时代,也是有困难的。
Krome, okupighi pri Esperanto esence signifas okupighi pri justeco, kaj tio chiam estis malfacila.
再说,从事世界语意味着追求正义,而这永远都是困难的。
Tamen aspiron al justeco oni ne mortigas.对正义的渴求不可能被扼杀。 Chiuj televidoj de la mondo povas rediri al vi dum 24 horoj, ke la tago estas nokto, sed ili ne povas eterne kredigi al vi tion. 即使全世界的电视台每天24小时不断地告诉你,白天就是黑夜,但他们不可能让你永远都相信这个话。Mensogoj restas mensogoj, ech kiam chiuj televidoj de la mondo diras la malon.谎言就是谎言,即使所有的电视台都说着颠倒黑白的话。 Nacia lingvo restas nacia lingvo, ech kiam chiuj  "inteligentuloj" de la mondo diras al vi, ke ghi estas internacia.
即使全世界的“聪明人”都告诉你,说(某个民族语)它就是国际语了,但民族语终究还是民族语。

Bonshance la aspiro al justeco renaskighas en la animo de chiu juna homo en chiu generacio.

Kiel la juna Ludoviko, ne hazarde juna, la Esperanto-movado daure estis kaj ghis nun restas kontrau perforta solvo de intergentaj problemoj. Chu vi memoras la dolor-krion de Zamenhof:  albenita, milfoje malbenita, estu la intergenta malamo!? Kontrau tiu malamo ni laboras, ne por pruvi la superecon de lingvo kun akuzativo.

Se ni entute produktis unu ideon, kiu estas valora ankau por la ekstera mondo dum chi tiuj 100 jaroj kaj pli, tiu estas ghi: homoj naskighas egalaj ankau kiam temas pri lingvoj. Chio cetera estas komentoj.

Armitaj per tiu ideo, ni laboru en la mondo kaj por la mondo.

Fakte mi kredas, ke Esperanto estas nun vokata ludi sian pontan rolon je monda skalo, ne nur en Europo, sed inter la malsamaj kultur-regionoj de la mondo, la europa/usona, la islama, la orient-azia, la sudamerika, ktp.

Se ni ne respondas al tiu voko kaj insistas okupighi chefe pri la problemoj kunmeti polojn kaj germanojn, ni estos preterpasataj de la mondo. En la mondo la grandaj problemoj nun estas ne la rivaleco inter Germanujo kaj Francujo sed la rivalecoj inter Chinujo, Hindujo, la islamaj landoj, Usono (kaj tiu Europo, kiu deklaras sin parto de ghi), Afriko, ktp. En chi tiu mondo de rivalecoj Esperanto devas porti sian kontribuon por faciligi la dialogon inter homoj de bona volo apartenantaj al la malsamaj grupoj. Tiel ghi konservos sian signifon kaj ech pliigos ghin.

La politiko de Esperanto en nur unu kontinento jam ne plu estas ebla. Tio ne signifas, ke oni ne luktu en sia kontinento por Esperanto, ech male, lau la devizo: pensi tutmonde kaj agi loke. Ni, tamen, konsciu, ke Esperanto almenau estas ighanta, ponto inter chiuj mondaj regionoj, kaj ni helpu tiun procedon.

Mi mem hontus, kiel esperantisto kaj admiranto de Zamenhof, ne okupighi pri la grandaj problemoj de chi tiu momento.

Kiam Unesko mem kaj multaj neesperantistoj mem farighas pli kaj pli sentemaj pri la danghero de malapero de lingvoj kaj kulturoj kaj provas fari ion, ni ne povas lasi la neesperantistojn solaj en la defendo de la parolantoj de malgravaj kaj atakataj lingvoj.

Atentu: malgravaj kaj atakataj nuntempe estas preskau chiuj lingvoj. Nia tasko estas defendi la lingvajn homajn rajtojn de milionoj de homoj en la mondo, kiuj estas chiutage, chiuhore, chiumomente diskriminaciataj pro la lingvo, kiun ili parolas, pro la lingvo-grupo en kiu ili naskighis.

Pri lingvoj ne estas ankorau nun vera la aserto ke "homoj naskighas egalaj". En chi tiu situacio ni simple ne rajtas retirighi el la granda mondo, krom se ni volas tute perfidi la originan celon de nia movado.

Mi ghojas fini mian periodon de prezidado en Japanujo, en Azio kaj vidi de la podio chi tiun salonon. Chu chi tiu estos efektive la jarcento de Azio en la mondo kaj de aziaj esperantistoj en la tutmonda movado, estas ankorau tro frue por klare vidi. Mi povas esperi pri tio.

Mi volas tamen ankorau profiti vian tempon por transdoni al vi du mesaghojn. 两点忠告:
Unue: ne auskultu malverajn profetojn. Ne ekzistas mirakloj.
其一,不要相信说谎的预言。不存在奇迹。

Esperanto progresis dum sia historio per la laboro de miloj kaj miloj da homoj kiel vi, mildaj, trankvilaj sed obstinaj laborantoj pro la bono de la mondo.

Chiu, kiu komercas per retorikaj babiloj, per tre belaj kaj impresaj paroladoj sen iu ajn intenco apliki mem tion, kion li au shi predikas, perdigas al vi tempon, ech se li au shi ne intencas trompi vin, sed nur imponi al vi. Permesu al mi, kiu daure verkis kongresajn rezoluciojn, ghuste taksi la valoron de belaj vortoj, kiuj restas belaj vortoj.

Chiu, kiu promesas la tujan finan venkon per tekikaj au aliaj rimedoj, nur kondiche ke vi financas lian au shian agadon trompas sin mem au nur provas trompi vin.

Chiu, kiu invitas vin rezigni pri via laboro por Esperanto kaj nur ghui la fruktojn de tio, kion aliaj faras por krei parolantaron de Esperanto, estas ne nur malvera profeto sed ankau malhonesta profeto.

Chiu, kiu forgesas la admonon de Zamenhof pri tio, ke sur nia flago estu skribita la vorto  onkordo? kaj interesighas chefe pri manieroj instigi malkonkordon, estas ne nur malvera sed ankau malshatinda profeto.

Due: shanghu chion por ke nenio shanghighu. Ni vivas en mondo en kiu okazas dauraj tekikaj progresoj.
其二,以万变为不变。我们生活在技术不断进步的世界上。

Estas esence adaptighi al ghi. La Esperanto-movado estas jam tute alia rilate al la momento, en kiu mi eniris ghin. Tiam oni skribis 10-kopiajn cirkulerojn per karbopapero kaj per forta premado de la klavaro de la skribmashino. Nunaj esperantistoj ech ne scias, kio estas karbo-papero. Pluadaptighi al la tehhnika mondo estas necesa kaj por UEA kaj por la landaj asocioj kaj por la lokaj grupoj. Reta informado kaj retaj kursoj estas esencaj iloj. Ne preteratentu tion.
Sed ankau ne tro atentu tion. La enhavo estas ankorau pli grava ol la ilo, per kiu oni komunikas.

Nenio baze shanghighis en la movado: la plej grava tehhnika rimedo estas ankorau homoj pretaj labori por konvinki aliajn homojn pri bela ideo, pri bona ideo por la mondo. Chio cetera estas nur tehhnikajhoj. 世运的基本问题并没有变。核心的问题仍然是一部分有准备的人去说服别的一些人,让他们相信这个对世界美好的理想。其余的一切都只是技术手段。

Tamen kaj niaj gejunuloj kaj niaj gemaljunuloj konkurencas inter si por adaptighi al tiuj tehhnikajhoj, kaj do ne devus esti problemoj, ech eniri la plej jhusajn virtualajn realojn, kiuj povus oferti potencialojn por Esperanto.

En sia lasta kongresa parolado en la 8-a UK en 1912-a, Zamenhof diris: ".. multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos ... vi eble demandos chu en sia lasta kongresa parolo... li nenion pli havas por diri al ni?" Kaj li respondis al si mem:  "Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj!
Multe, multe, tre multe mi volus hodiau diri al vi, char mia koro estas plena..."

Same mi havas ankorau amason da aferoj dirindaj, sed chi tiu ne estas la ghusta momento, char mi jam tro longe parolis.

Mi baldau reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: "Simpla esperantisto" kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankorau danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi.

Mi sopiras je la momento, kiam mi chesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupighi finfine pri io utila al Esperanto.

Dankon al vi chiuj!
Renato CORSETTI

[此贴子已经被作者于2007-8-5 14:09:19编辑过]

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/5 10:20:50
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Malferma soleno de 92-a UK


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Malferma soleno de 92-a UK


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/6 8:15:05
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Malferma soleno de 92-a UK


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Muzika pauxzo


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/6 8:16:34
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
6
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情

感谢guozhu老师的及时报道。

ip地址已设置保密
2007/8/6 8:47:16
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
7
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
novajxo pri 92-a UK

La komitato de UEA voĉdonis pri nova estraro

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-05 23:08

La unua kunsido de la komitato de UEA, dum kiu estis diskutita la elekto de la nova estraro, okazis sabate la 4-an de aŭgusto. Estis decidite, ke estu elektitaj ne ok estraranoj, kiel proponis la elekta komisiono, sed sep. Tiel per formale senrilata decido de la komitato ŝajne estis elfermita el la nova estraro Marija Belošević, kies kandidateco kaŭzis malkontenton. La rezultoj de la unua fermita voĉdonado pri la nova estraro tamen ne estis diskonigitaj sabate, ĉar ĝis la fino de la komitata kunsido je 17.30 la nombrado ne estis finita. Povos esti bezonata dua voĉdonado antaŭ ol la konsisto de la nova estraro estos certa. En la dimanĉa solena malfermo ankoraŭ oficos la malnova estraro, kaj la konsisto de la nova kredeble estos diskonigita lunde, kiam ĝi plej frue povos ekofici. Laŭ la stato en sabato, estis 1.845 aliĝintoj al la UK en Jokohamo.

En la sabata komitata kunsido Povilas Jegorovas el Litovio proponis, ke estu sep estraranoj, ne ok, kiel proponis la elekta komisiono. Lia propono estis akceptita, kun forta majoritato: 40 voĉoj por, 5 kontraŭ, 5 sindetenoj. Tute ne estis akceptita por voĉdonado la rekomendo de la elekta komisiono pri kandidatoj por komitatanoj C. Per 20 voĉoj kontraŭ 19 la komitato akceptis balotilon kun nomoj de ĉiuj kandidatoj, sen la rekomendoj de la elekta komisiono.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/7 0:40:49
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
8
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
nova prezidanto de UEA

Probal Dasgupta iĝis prezidanto de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-08-06 18:53

Komence de la lunda kunsido de la komitato de UEA en Jokohamo estis diskonigita la rezulto de la fermita baloto pri la nova estraro de UEA. La nombrado de la balotiloj montris, ke la la komitato elektis estraron laŭ la rekomendoj de la elekta komisiono, tamen sen Marija Belošević el Kroatio. La nova prezidanto de UEA ekde lundo do estas Probal Dasgupta el Barato. Por Probal Dasgupta voĉdonis 49 komitatanoj, por Marija Belošević nur 9. "Ni okupiĝu ne nur pri la lingvo Esperanto, sed ankaŭ pri interkompreno", diris Probal Dasgupta post sia elektiĝo.

图片点击可在新窗口打开查看La nova estraro de UEA havas sep membrojn: Ranieri Clerici el Italio vicprzidanto, Probal Dasgupto el Barato (prezidanto), Loes Demmendaal el Nederlando, Hori Jasuo el Japanio, Claude Nourmont el Luksemburgio (vicprezidanto), Barbara Pietrzak el Pollando (ĝenerala sekretario) kaj José Antonio Vergara el Ĉilio.

El la sep estraranoj, tri estas virinoj, kaj same tri ekstereŭropanoj. El la malnova estraro de UEA restas nur Claude Nourmont.


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/7 0:46:02
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
9
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Libroservo

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Libroservo

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/7 0:53:35
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
10
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

这一次国际世协UEA换届,似乎也有一些波折,但不是针对过程,而是针对一位有争议的被提名人Marija Belosevic。有关的帖子也很多,可谓众说纷纭。国柱的观感见以下的帖子

242 UEA换届 2007-8-6 22:48:58
http://web721041.web112.hzfwq.com/dispbbs.asp?boardID=10&ID=2830&page=1


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2007/8/7 9:14:11

 13   10   1/2页      1   2   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09277 秒, 4 次数据查询