Belka Beleva, Honora Membro de UEA, mortis la 22-an de decembro en Sofio. Ŝi naskiĝis la 29-an de januaro 1927 kaj esperantistiĝis en 1957. En 1958 ŝi kunfondis Bulgaran Esperanto-Teatron kadre de Bulgara Esperanto-Asocio. Ŝi prezentiĝxis ankaŭ duope kun sia edzo Anani Anev (1916-1992) sub la nomo AABB. Ŝi partoprenis ankaŭ en la fama Internacia Arta Teatro, kiu funkciis de 1957 ĝis 1969.
Beleva aktoris en multaj kongresoj de Bulgara Esperanto-Asocio, dek kvin Universalaj Kongresoj, kvar IFEF-kongresoj, tri IJK-oj, naŭ festivaloj de Esperanto-teatro, kaj multaj aliaj lokaj kaj internaciaj aranĝoj. Ŝi estis prezidanto de Sofia Esperanto-Societo (1979-1981), prezidanto de la Virina Komisiono de BEA (1975-1986), kaj membro de la Virina Komisiono de UEA (1978-1982). Dum multaj jaroj ŝi voĉlegis la revuon "Bulgara Esperantisto" por blinduloj. En 1986 aperis ŝia aŭtobiografio "Teatro sen lingva bariero". En 1996 ŝi estis elektita kiel Honora Membro de UEA. Ankaŭ BEA elektis ŝin honora membro.
(El Gazetaraj Komunikoj de UEA n.486)