dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语运动讨论区国内外世运动态 E-novaĵoj en- kaj eksterlandaj → HUMPHREY TONKIN RESUMAS LA JUBILEAN JARON

您是本帖的第 1348 个阅读者
树形 打印
标题:
HUMPHREY TONKIN RESUMAS LA JUBILEAN JARON
gu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:34215
积分:360667
门派:绿色
注册:2006年8月2日
楼主
 用支付宝给gu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给gu

发贴心情
HUMPHREY TONKIN RESUMAS LA JUBILEAN JARON

La prelego "125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun", kiun prof. Humphrey Tonkin faris en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro, estas nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La novembra Malferma Tago estis la lasta oficiala progamero de UEA en ĝia agado ĉirkaŭ la 125-a datreveno de la apero de la Unua Libro de Esperanto. Koincide, kiel Tonkin atentigis komence de sia prelego, ankaŭ la domo de la Centra Oficejo havis sian 125-an datrevenon ĉi-jare.

La prelego de Humphrey Tonkin fariĝis kvazaŭ resumo de la jubilea jaro. Ĝia unua parto temis pri la historio de Esperanto, vidata en la kunteksto de la ĝenerala historio de ideoj kaj de la socia-politika evoluo. En la dua parto Tonkin pritraktis, intence eĉ iom provoke, la defiojn, kiujn la Esperanto-movado kaj precipe UEA nun alfrontas antaŭ la interreta revolucio.

La filmo, realigita de Francisco L. Veuthey, daŭras 1 horon kaj 8 minutojn. Krom la prelego, ĝi enhavas ankaŭ la diskuton, kiu okazis post la prelego. La filmo estas videbla ĉe http://vimeo.com/56040454.

(El Gazetaraj Komunikoj de UEA n.486)

ip地址已设置保密
2012/12/29 9:07:05

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.03125 秒, 3 次数据查询