Oficiale malfermiĝis Esperanto-Muzeo la unua en Azio
La 15a de novembro en la insitituto Zaozhuang de Shandong-provinco oficiale malfermiĝis la Esperanto-Muzeo, la unua en Azio, por konservado, ekspozicio, montrado, multmedia spertado kaj studado.
Laŭ konigo dum la preparo en la pasintaj du jaroj la muzeo kolektis objektojn pri Esperanto el la tuta Esperantujo kaj ricevis kontribuaĵojn el pli ol 40 landoj kaj regionoj. Ĝis nun la nombro de objektoj jam superis 26 milojn, inkluzive de libroj, revuoj, diskoj, bildoj, poŝtaĵoj kaj aliaj.