La situacio restas streĉita en Ukrainio
La amaskunveno protestanta kontraŭ la registaro, kiu eksplodis la unuan de decembro en Ukrainio, daŭris preskaŭ du semajnojn. Pro tio, ke neniu el la instancoj kaj la opoziciuloj kompromisis sur la eksiĝo de la registaro, la situacio restas streĉita. Iom pli frue Usono esprimis sian sintenon, ke ĝi intence atentas elpaŝojn de la ukrainaj instancoj kontraŭ protestantoj, kaj ĝi ne eliminas la eblon alpreni sankciajn rimedojn al Ukrainio.