Estimataj amikoj en Argentino kaj la mondo, partoprenontoj, nepovaj partoprenontoj, helpantoj,
Mi havas la grandan honoron enurbe gvidi la 99-an Universalan Kongreson de Esperanto, en nia kara lando.
De la bela Bonaero, la ĉefurbo de Argentino, urbo de homa kultura diverseco, mi bonvenigas vin kadre de la plej grava evento por parolantoj kaj simpatiantoj de nia juna lingvo Esperanto.
Mi tutkore dankas al Sinjorino Silvia Rottemberg de Uría, eksprezidantino de Argentina Esperanto-Ligo, kiu gvidis la eblon organizi UK-on en Argentino, kun la grava helpo de Ministerio pri Turismo de la Nacio, Turismo Bonaero, priturismaj institucioj, membroj de Argentina Esperanto-Ligo kaj Bonaera Esperanto-Asocio.
Nome de la Loka Kongresa Komitato, ni kun UEA, agos por ke via restado en Argentino kaj spertado en nia kongreso, estu pozitive kaj bele neforgeseblaj.
La pordoj de Bonaero estas malfermaj por vi, venu!.
Jorge Enrique Cabrera.
Prezidanto de la LKK
99-a Universala Kongreso de Esperanto – Bonaero 2014
LKK-anoj bonvenigas vin!
pli da informoj ĉe http://www.esperanto.org.ar/uk2014/
La 99-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bonaero, Argentino de 26a julio ĝis la 2a aŭgusto, 2014. La temo estas "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco".
Krome LKK havas paĝojn pri la UK en la reta komunumo Facebook kun fotoj kaj ĝeneralaj informoj pri la kongreso
https://www.facebook.com/uk2014 kaj paĝon por demandoj kaj enketoj https://www.facebook.com/groups/uk2014.
Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA: http://www.uea.org/kongresoj/uk_2014.html